Hodiaŭ en multaj landoj oni festas la Karnavalon, tradician katolikan feston, kies plej karakteriza trajto estas vestado de maskoj kaj kostumoj. Ĝi estas ofte tre ŝatata festo de la infanoj, sed ankaŭ de la plenkreskuloj.
Verdire dum mia infanaĝo mi neniam aparte ŝatis la Karnavalojn, tamen mi estis kvazaŭ devigata ilin festi, kaj ĉiujare partopreni al tedaj kaj bruaj paradoj, surhavante ofte malkonfortajn kaj foje iom ridindajn kostumojn. Pri tiuj festoj mi havas kelkajn memorojn, inter kiuj du restis bone impresitaj en mia kapo, eĉ post tiom longa tempo.
Unu jaron, kiam mi estis eble 4 aŭ 5 jaraĝa, por la Karnavalo mi havis kostumon de Blua Feino. Mia avino kudris por mi hejmfaritan robon helbluan, kun oraj steloj sur ĝi, kaj konusforman ĉapelon, el kiu eliris miaj longaj brunaj haroj. Mi estis en urba festo kun miaj geavoj kaj onklino, kaj ĈIUJ homoj dum la parado haltigis ilin por komplimenti pro kiom bela mi estis. Mi ne dubas, ke mi aspektis bele, kaj ke la homoj sincere komplimentis, sed ĉu vere temis nur pri tio? Nun mi havas la senton, ke tiu sinteno kaŝas aliajn signifojn kaj povas esti danĝera, ĉefe se mi pensas pri la dua okazaĵo, kiun mi volas ĉi-tie rakonti.
Alian jaron en la infanĝardeno oni organizis grandan karnavalan feston. Tiun tagon ni ĉiuj devis iri vestitaj en niaj kostumoj, kaj estis kvazaŭ kompeticio, pri kiu havas la plej belan. Ankaŭ ĉifoje, danke al la laboro de la familiaj kudristinoj, mi havis belan hejmfaritan kostumon, sed ĝi estis de blanka urso.
Laŭ kion mi memoras, mi tre ŝatis ĝin, kaj mi sentis min mojosa en ĝi. Tamen, alveninta al la festo, mi rimarkis ke ĉiuj miaj amikinoj estis princinoj, feinoj, Cindrulinoj, Neĝulinoj… kaj ne nur mi estis la nura en genroneutrala kostumo, sed ankaŭ la reagoj de la plenkreskuloj estis tute malsamaj al mi kaj al ili. Neniu komplimentis pri kiom mi estis originala, sprita, simpatia, aminda, memfida besto. Eble iu el vi nun pensas ke mi troigas, ĉar ja mi devas verki artikolon pri (mal)egaleco, sed konsciu ke pasis preskaŭ 30 jaroj ekde tiu tago, kaj mi ankoraŭ tutbone memoras kio okazis. La infanlerneja instruisto vagis tra la salono kun fotilo, kaj de tempo al tempo kolektis iujn infanojn por fari grupajn fotojn. Kiam ri alproksimiĝis al mi kaj miaj amikinoj, ri petis fari fotojn kun la “etaj damoj”. Evidente mi ankaŭ volis esti fotita kun miaj amikinoj, kaj la instruisto reagis kvazaŭ mia ĉeesto fuŝus la belan bildon ri havis en sia kapo. Ri faris la foton maleme, kaj poste volis nepre fari alian sen mi, “nur kun la damoj”…
Mi ne volas diri, ke mi havis traumon el tio, sed tiaj okazaĵoj (kiuj ripetiĝas ofte en la vivoj de ĉiuj infanoj) verŝajne ne estas senkonsekvencaj. Mi devas agnoski ke mi mem senkonscie ofte pli spontane gratulas infaninon pro ŝia beleco aŭ eleganteco, kaj knabon pro lia forto aŭ lerteco. Tio estas stulta.
Diverseco mojosas, kaj ekzistas aro da pozitivaj kvalitoj pro kiuj eblas gratuli homon, sendepende de ria genro: ni klopodu memori tion, venontfoje ni komplimetos infanon, kaj ni estos farantaj jam gravan paŝon al pli egaleca kulturo.
Comments 2
Mi antauxnelonge legis pri io simila: Ke se eta knabino vestigxas kiel princino (aux alimaniere kun inaj markiloj), ri kvazaux faris kion la socio atendas de ri, kaj nun ri siavice atendas la adekvatajn reagojn de la socio, t.e. komplimentojn kaj atenton. Se vi kiel plenkreskulo NE donas al ri la komplimentojn, vi iusence rompas la socian normon, estas ecx kvazaux vi malakceptas la komunikprovon de la infano. Tiom profundaj estas tiuj normoj.
Sed mi pensas ke ne temas pri tio ke ni ne komplimentu princinojn, sed pri tio ke ni komplimentu sendepende de la kostumo. Ne ĉiam ja knabinoj devas vesti nur kiel princinoj kaj se oni vestiĝis kiel ĉarmaj bestetoj mi kredas oni ankaŭ sendube atendas komplimentojn kaj atenton. Ĉiu infano atendas kaj bezonas komplimentojn kaj atenton kaj ne nur princinoj. Oni donu al ĉiuj pli malpli saman atenton. Se vi, kiel plenkreskulo, ne donas al la infano, vestita kiel besto, komplimenton vi ankaŭ malakceptas komunikprovon de la infano.