Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio.
Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj eldiroj kaj profundaj pensoj. En hipokrita socio, kia la itala, GLAT-ulojn oni akceptas en televido se ili estas amuzaj aŭ se ili aperas kiel “klaŭnoj de si mem”, kaj en la ĉiutaga vivo oni diskriminacias ilin ĉar “ili estas malsamaj”. Nesurprize, la kanto atingis la lastan pozicion… Tamen, laŭ mi, ĝi poezie esprimas la sentojn kaj la kondiĉojn de homoj kiel Mauro rilate al propra korpo “ŝanĝa kaj stranga / De virino en viro kaj tamen… homo”, rilate al ia rolo jen ludata jen travivata kiel “konscienco ikonoklasta vulgara kaj senrespekta”, kun la deziro ke tiu vaporo vualanta forvanuu kiel sonĝo.
Mi tradukis la kanton laŭlitere kaj Manuela subtekstigis la videon.
Mi estas fenestro vualita per vaporo
En tiu ĉi nokto frosta dezerta kaj senkolora
Respegulas la fenestro la karnon kaj la emociojn
De mi kiu estas spegulo de la kontraŭdiroj
Malfacilas vidi ĉu la vaporo ne foriĝas
La algluiĝema eraro de tiu kiu ne komprenas
Kaj tamen reflektiĝas ombro kiu estas la mia
Ombro da ruĵo kontraŭ la hipokriteco
Mi neniam scias kiu mi scias tamen estas mi
Eĉ se trans la vitro por mi
Neniam estas Dio
Sed tiu ĉi estas mia korpo kvankam ŝanĝa kaj stranga
De virino en viro kaj tamen… homo.
Foliumante la vortojn de tiu ĉi aĝo facilanima
Mi iĝas moralismo kaj fantazio lasciva
Krizalido ĉiama devigita en la vadejo
Mi speguliĝas ĉe la fenestro kaj mi estas malgraŭ mi
Mi neniam scias kiu mi estas laŭ la homoj
Konscienco ikonoklasta vulgara kaj senrespekta
Sed tiu ĉi estas nur korpo la reflektaĵo kruda
De virino aŭ eble viro ĉiel ajn homo
Mi neniam scias kiu mi estas kaj tamen mi estas kaj vivas
Pli ol la antaŭjuĝo kiu skrapvundas fie
Sed kiam mi spionas mian korpon kiu reflektiĝas malrapide
Ne estas virino aŭ viro, nur homo
Mi neniam scias kiu mi estas kaj tamen mi estas kaj vivas
Pli ol la antaŭjuĝo kiu skrapvundas fie
Sed kiam mi spionas mian korpon kiu reflektiĝas malrapide
Ne estas virino aŭ viro, nur homo
Mi estas fenestro kiu atendas ke la vaporo
Forvanuu kiel sonĝo.