7

“Ĉe ni virinoj ne rajtas pagi!”

gantacxo ĉiutaga vivo

Enhavaverto: manipulemo de iĉoj, perforto.

Ĉi semajne mi ŝatus paroli kun vi pri tre ofta problemo kiun la plejmulto el ni jam renkontis dum rendevuo. Temas pri la demando de pagado. Certe estas multaj aliroj al la afero, ĉar ne ĉiuj rendevuoj rilatas al viroj kaj virinoj, sed ĉar mi ne spertas pri la aliaj situacioj, nur pri mia propra, kiel virino rendevuanta virojn, mi ŝatus en tiu ĉi artikolo montri al vi la situacion de mia vidpunkto.

Ni vivas en mondo kie la respondo al la demando pri pagado estas ofte konsiderata klara: viro! Pli da homoj ol ni supozus vere kredas ke ĝi estas la ĝusta respondo, malgraŭ la seksismo kaj malegaleco kiun ĝi montras. Iuj kredas, ke estas la taŭga sinteno de ĝentlemano, pro la longtempaj sociaj kutimoj, aliaj simple kaj malferme ŝatas senti sin en la pli forta pozicio. Ĉiuokaze, se unu persono (Paganto) insistas pagi por la tuta rendevuo, ĝi implicite igas la okazaĵon merkata transakcio, kie oni igas seksumadon kaj homan korpon merkatindaĵo. Ĝi subtenas la ideon ke seksumado estas planita kaj rajtigita laŭ tiu ĉi „kontrakto“. Per pagado por la alia persono la Paganto igas la malegalecon en la interrilato eĉ pli forta, metante la alian en suban pozicion, kie tiu povas esti „aĉetita“. Paganto subkonscie igas la alian senti ke ri ŝuldas ion, kaj Paganto sentas ke se tiu „io“ ne estas volonte donita, ĝi povas esti prenita. En tia ĉi situacio la persono kompreneble sentas sin mallibere kaj malkomforte, eĉ se tio ofte ne estas la intenco de la Paganto.

Antaŭ nelonge mi spertis similan okazaĵon, kiam mi interkonsentis pri renkontiĝo kun nekonatulo rete. Unue ri proponis trinkejon kie ni havu koktejlon. Ri prenis min al la plej stila ejo en la urbo, kie la prezoj estis duoble pli altaj ol aliloke kaj kiu estis dekoraciita per miloj da etaj lumoj. Tio ĉi igis min senti min malkomforte, mi ekkosnciis ke mia unua eraro estis ke mi ne klarigis la situacion antaŭe kaj ke ni ne difinis la naturon de la renkontiĝo. Fine ni ambaŭ insistis pagi, sed kiel jam ofte antaŭe, kiam ni ambaŭ samtempe donis la monon, la kelnero aŭtomate prenis ĝin de la viro. Mi pluinsistis redoni la monon kaj ri rifuzis, dirante ke mi pagu venontfoje. Nu, ne parolante pri la fakto ke mi  jam tiam sciis ke mi ne volas iun venontan fojon do ĝi estis nur plia premo sur mi, mi trankviliĝis decidante ke post la manĝo mi jam nepre pagos.

La restoracio ankaŭ estis tre luksa kaj moderna, kaj jam en tiu ĉi etapo ri komencis tuŝi miajn manojn en hazardaj momentoj, kio estis ekstreme malkomforte al mi, sed subkonscie mi sentis ke estus maldece diri ion, ri ja pagis por mi kostegan drinkaĵon. Post la manĝo mi insistis pagi al la kelnero, mia akompananto ankaŭ insistis pagi, kaj kompreneble la pago estis denove akceptita de ri. Sed ĉi foje mi ne volis lasi la aferon tiel facile. Mi insistis al la kelnero preni monon de mi, al kio ri respondis: „Ĉe ni virinoj ne rajtas pagi“!!! Jes, “virinoj ne rajtas pagi” ri diris. Mi ne povis kredi. Kaj mi diris al ri rekte, ke tio estas ekstreme seksisma. Tiam mia akompananto prenis min kaj ŝovis al la pordo, PARDONPETANTE PRI MI al la kelnero! Ekstere surstrate ri pluprovis hazarde tuŝadi min, kaj fine kun granda strebo je malokulfrapeco ri metis sian brakon ĉirkaŭ miaj ŝultroj en la tipa rendevua brakumo! Tion mi jam ne povis elteni, do mi rekte petis al ri ĉesi, ĉar estas malagrable al mi kiam nekonatuloj tuŝas min. Ne estas ĝuste ke mi, kiel virino, devas elteni tian agadon de iu kiu devige pagas por mi malgraŭ mia forta malkonsento, kaj poste insistas havi rajton je mia korpo, eĉ se mi dum la tuta vespero klare montris mian malŝaton al la fizika kontakto. Mia eraro certe estis ke mi ne tuj klare diris kion mi pensas. Mi devas agnoski ke mi ankaŭ estas influita per la perforta kulturo de nia socio kaj kvazaŭ pensis ke mi ne rajtas kontraŭi rian agadon, ri ja estis deca kaj agis por mi. En la estonteco mi strebos neniam plu fari tiun eraron, kaj mi konsilas al vi ĉiuj pensi profunde pri tiu ĉi afero.

Mi sentis min ege malkomforte ĝis la fino, estis klare ke ri sentis sin ofendita per mia honesta esprimo, kaj ankaŭ mi estis ofendita pri la pag-problemo. Tamen ri insistis pri plia renkontiĝo, igante min konsenti je ĝi antaŭ ol mi foriris. Mi denove sentis min devigata jesi, ĉar ja ri pagis kostajn drinkaĵon kaj vespermanĝon al mi. Nur hejme mi plene ekkonsciis kio vere okazis, kaj mi forte bedaŭris ne estinti sufiĉe memfida kaj konscia por klarigi ĉion al ri tuj. Mi lasis min esti aĉetita per manĝo, dio mia!

Mi komprenas ke estas malfacile ŝanĝi la sociajn kutimojn, eĉ se ili estas forte diskriminaciaj kaj minacaj al multaj el ni. En tiu ĉi situacio mi lernis multon, kaj ekde nun provos antaŭsolvi la problemojn interkonsentante ĉiam antaŭ renkontiĝoj pri specifaĵoj, kiel ekzemple: ĉu temas pri simpla renkontiĝo aŭ rendevuo, kiu el ni pagos, kien ni iros kaj kion ni nepre (ne) volas ke okazu. Se ni havos tiajn antaŭajn interkonsentojn, estos multe pli facile senti sin komforte, kaj miskomprenoj estos multe malpli verŝajnaj. Tio igos la renkontiĝon sekura kaj agrabla por ĉiuj partoprenantoj kaj ni povos koncentriĝi pri gravaj interrilataj aferoj anstataŭ pri sentoj de timo, malkomforto aŭ honto.

Comments 7

  1. Mi devas diri ke en tiuj diskutoj pri pagado por mi ĉiam restas unu problemo: laŭ mia sperto en mia socio (Rusio) se pagas viro tio kutime ne signifas inviton al rilato, sekso io ajn tia. Mi verdire plurfoje estis pagita de miaj diversaj amikoj, sed neniun fojon tio estis kun insisto havi iun ajn rilaton. Plurfoje pagis mian manĝon viroj, kiuj jam estis en rilatoj aŭ eĉ edziĝintaj. Kaj kredu min aŭ ne, sed mi ege certas ke en la kapoj de viroj, kiuj pagis mian manĝon, ne estis iu ajn romantika penso pri mi. Ne ĉiuj viroj fakte pagas en Rusio, kelkaj faras tion, kelkaj ne. Sed multaj viroj pensas ke tio estas formo de ĝentileco kaj “aĉetado” vere ne okazas. Kaj en tia situacio tiuj argumentoj ne sukcesas esti validaj. Sed de alia flanko tia formo povas ankaŭ esti malegaleca, ĉar poste oni havas argumenton ke viroj devas gajni pli da mono ol virino, ili ja ĉiam devas pagi, multe pli ofte ol virinoj. Kaj tio povas ankaŭ igi junajn virojn al ŝtelado, ĉar oni ja ekspektas ke ili pagas kaj se oni ne havas laboron, ne havas ion ajn, sed volas renkontiĝi kun virinoj, ili devas iel trovi monon por tio. Do ne estas multe pli bona afero.

    1. Mi ne diras ke viro neniam rajtas pagi aŭ ke ri ĈIAM volas nur aĉeti min, sed dum rendevuoj plej ofte okazadas tiel, eĉ se la ri ne nepre klare konscias tion. Ĉefe kiam mi ne volas ke oni pagu por mi, evidente mi sentas min malkomforte pro tio, kial mi estu devigata akcepti?!? Estas jam sufiĉe vundebliga afero se mi renkontas homon kiun mi ne konas kaj kiu verŝajne fizike pli fortas ol mi. Kaj se aldoniĝas ankaŭ la financa supereco, mi jam sentas min tiel malkomforte ke mi preferas neniam akcepti ian ajn inviton ien ajn.
      Mi pensas ke la fakto ke ekzistas tiaj pagkutimoj ankaŭ ekster rendevuoj (familio, amikoj ktp) 1. simple kontribuas al la perceptita malegaleco de seksoj kaj 2. ebligas la dumrendevuan „aĉetadon“ de virinoj, ĉar „ja estas tia kutimo, do vi ne rajtas malakcepti“.
      Se du homoj kune interkonsentas ke pagos ĉi foje ekzemple la viro, estas en ordo. Sed se mi ne konsentas kaj eĉ la kelnero malpermesas tion al mi, tio nepre igas min senti sin kiel peco de viando, kaj socia kutimo kiu estigas tion estas laŭ mi neakceptebla. Diri ke la forta malagrabla sento kiun mi havas pro tio ĉi ne gravas, ĉar „estas la socia kutimo“, estas simple la plej granda merdo kiun mi iam ajn aŭdis.

      1. Mi tute konsentas kun vi ke estas malbona socia kutimo, kiun oni devas forigi, sed mi simple volis indiki ke ne ĉiam ĝi estas tiom evidente malbona kaj en tia socio kiel Rusio estas malpli facile forigi tion, ĉar argumentoj, kiujn vi diris ne vere povas funkcii. Kaj fakte en Rusio neniu viro dirus al vi “Vi pagos sekvontfoje”, tio estus ankaŭ malbone konsiderata, mi pensas. Do, kion mi celis diri, estas ke viaj argumentoj, skribitaj en artikolo, ne ĉiam sufiĉas por forigi tiun ĉi kutimon kaj ne taŭgas por ĉiu situacio.

      2. Mi fakte ne vere kredas ke en Rusio ne estas tiel. Se vi ne renkontis similan aferon, nur bone por vi, sed mi fakte kredas ke en Rusio okazas ecx pli ol aliloke (laux spertoj de amikoj), nur ke la rusaj virinoj ne vidas en gxi problemon, male konsideras gxin pozitiva afero, cxar ili estas tiel forte influitaj de la socio. Do se vi sukcesis eviti tion, mi elkore gratulas vin 🙂

      3. Nu pri tio ke multaj virinoj konsideras tion pozitiva afero vi pravas. Kiel mi jam skribis en alia komento laŭ tiaj virinoj, se vi havas koramikon, kiu ne pagas vian manĝon, vi ege malbonŝancas. Kaj kiam ekzistas tiaj virinoj kaj ekzistas viroj, kiuj tre emas pagi, forigi tiun kutimon iĝas eĉ malpli facile. Ĉar ili trovas unu la alian kaj havas infanojn kaj instruas al siaj infanoj ke fari tiel estas normale kaj necese kaj ĉio daŭriĝas.

  2. Kaj ankoraŭ plia komento pri la malavantaĝoj de tiu ĉi socia kutimo:

    Mi estas en tute feliĉa rilato kun mia koramiko, kaj ni tute ne zorgas pri tiu ĉi demando, kelkfoje ni pagas dise, kelkfoje li pagas, kelkfoje mi. Pli malpli ni pagas same kaj ni ankaŭ pli malpli same multe da mono gajnas. Do estas laŭ ni ĉio tute juste kaj bone. Sed por la aliaj homoj, se ili subite ekscias pri tio kiel ni pritraktas tiun ĉi monaferon, mia koramiko ekaperas kiel avarulo kaj malbona koramiko, kiu eĉ pagi la manĝon de sia koramikino ne povas. Kaj interne mi kompreneble tute ne konsentas kun tiu opinio kaj mi sentas min tre malbone pro tio, ke ili provas devigi min senti honton pri tio, kiun koramikon mi havas, sed laŭ mi mem, en nia rilato ĉio estas bone kaj egale. Kaj tion mi tre ne ŝatas ke se virino sukcesas solvi tiun ĉi demandon kun sia partnero egale tiam la socio komencas premi al tiu virino kaj ŝajnigi ke ŝi devus malŝati sian koramikon aŭ honti aŭ io simila. Kaj la socio estas kiel “Kiel vi nur povas ne doni atenton al la fakto ke via koramiko estas aŭ tro avara aŭ tro malriĉa? Kial vi nur povas lasi lin ne pagi por vi? Ĉu vi frenezas?”

    1. Jes, vi tute pravas! La socio tre premas tiujn cxi aferojn, kaj igas nin senti sin malkomforte ecx se ni kontentas pri nia decido. Tio estas granda problemo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *