Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.
Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.
- Komenci per rondo de nomoj kaj pronomoj (ne devigu tion al homoj, sed kundividi siajn pronomojn estas normiginda afero).
- Informu kaj certigu, ke la spaco estu konfidenca (t.e. nenio dirita en la spaco estu kundividita ekster tiu spaco), por ke homoj povu kundividi spertojn, fari demandojn ktp., kiujn ili ne komforte povus fari aliokaze.
- Petu, ke ĉiu faru enhavavertojn, se ili diros ion, kion ili kredas esti eventuale ĝena aŭ angoriga al aliaj. Informu, ke ĉiu rajtas foriri dum la diskuto, se ri sentas sin malkomforte. Por pli scii pri enhavavertoj kaj kiel uzi ilin, jen nia artikolo ĉi tie.
- Ne defiu aŭ policu ies identecon.
- Dum longa kunsido/diskutrondo, oni havu paŭzo(j)n, ĉar ne ĉiu havas la saman energinivelon.
- Uzu la ĉisubajn regulojn, kiujn vi pensas aplikindaj
- Seksismo, rasismo, aĝismo, gejfobio, transfobio, handikapismo, aŭ antaŭjuĝoj surbaze de etno, nacieco, klaso, genro, genresprimo, lingvonivelo, migrinteco, aŭ religia kredo estas neakcepteblaj kaj komentoj, kiuj enhavas ĉi tion, ne estos tolerataj.
- Estu konscia pri la spaco, kiun vi prenas pro viaj privilegioj, inkl. rasan, klasan, kaj genran privilegiojn.
- Evitu antaŭsupozi la opiniojn kaj identecojn de la aliaj partoprenantoj.
- Rekonu, ke ni penas ne juĝi, malestimigi unu la alian, aŭ konkurenci.
- Estu konscia pri via lingvaĵo en diskutoj, kaj kiel vi rilatiĝas kun aliaj. Kunlaboru pri reciproka respekto: aŭskultu la spertojn, kiujn ĉiu alportas al la grupo.
- Estu konscia, ke ni ĉiuj lernas la tutan tempon. Se ies opinio estas malsama de via, tio ne nepre signifas, ke ri malpravas. Estu respekta, kiam vi defias ies opinion.
- Enkonduku kaj daŭrigu uzadon de la ĉisubaj kunsidreguloj (plej uzinde en kunsidoj, sed ankaŭ utilaj en diskutrondoj):
- Unu homo ‘mastrumu’ la diskuton, t.e. enkonduki la diskuttemojn, certigi, ke ĉiu havas ŝancon paroli seninterrompe, kaj certigi, ke la diskuto ne fiksiĝas tro longe pri unu punkto.
- Ne interrompu unu la alian.
- Se vi volas diri ion pri iu punkto, levu la manon.
- Se pluraj homoj levas la manojn por paroli pri la diskuttemo, la mastrumantoj faru ‘manstakon’ (klarigita en la video ĉisube). Ri donas al ĉiu manlevito vicon paroli, kaj nur post fino de tiu stako aliaj denove rajtas levi la manon.
- Se iu havas rektan respondon al ies punkto, oni faru la geston por rekta respondo (videbla en la video ĉisube), kaj tiu homo rajtas respondi antaŭ la parolrajto ŝanĝiĝas al la venonta homo kun levita mano.
- Por montri, ke oni konsentas kun la dirata afero aŭ ŝatas proponon, oni faras la geston por konsento (videbla en la video ĉisube). Tio bonas por homoj, kiuj ĝeniĝas de la sonoj, kiujn homojn ofte faras kiam ili konsentas kune la parolantoj. Simile, estas gestoj por malkonsento kaj necerteco (ankaŭ en la video ĉisube). Ili estas plej utilaj kiam la mastrumanto volas rapide kontroli ĉu homoj konsentas pri decido aŭ propono.
- Estas aliaj uzeblaj gestoj, ekz. por ‘BV paroli (mal)pli laŭte’, ‘teknika punkto’ ktp.
Comments 9
Ĉiuj punktoj estas evidentaj, kaj tamen oni ofte forgesas ilin, kaj ĝenerale ne uzas rimedojn por pli bona komunikiĝo. Dankon pro la rememorigo, kaj ties logika prezentado !
nedankinde ! mi gxojas ke vi gxuas 🙂
Ŝajnas al mi ke ne ĉiuj reguloj taŭgas por ĉiuj tipoj de kunvenoj. Ekzemple en kunveno de decida organo de asocio (kiel ekzemple la komitato de TEJO aŭ la membrokunveno de malpli grandaj asocioj) la regulo pri konfidenco ne bone taŭgas, se oni ankaŭ volas fari publikan protokolon (kaj protokolo ofte necesas).
Nu, jes, oni tiam ne apliku tiun. Aŭ oni faru tiel, ke oni rajtas diri ion eksterprotokole se oni volas (ankaŭ en malfermaj kunsidoj oni povus diskuti ion private ene de la komitato).
La ekcesiva uzo de gestoj fakte iom kontribuas al tio, ke la tuta kunsido iĝas malbone alirebla por blinduloj kaj aliaj homoj, kiuj havas problemojn vidi aŭ rekoni tiajn gestojn.
Do antaŭ ol enkonduki tiujn certigu ĉu ĉiu ĉeestanto fakte povas vidi kaj kompreni ilin.
Jes, tio ja estas bona punkto. Mi ne certas pri bona solvo tiam. Oni devus elpensi iun alian sistemon.
Ĉu tiuj reguloj kaj gestoj fontas el jamaj praktikoj en iuj medioj aŭ ĉu estas proponoj? Ĉu vi povas klarigi kaj aldoni ligilojn laŭkaze?
Bela filmeto. Mi nur rekonis la surdulan aplaŭdon (konsento/ŝato), kaj la teĥnikan T-n.
La regulojn kaj gestojn mi konas de aktivismo kiam mi estis ĉe universitato. La feminisma kampanjo tie vaste uzis, kaj pro ĝia sukceso mi inspiriĝis traduki ĝin. Mi pensas, ke la originoj estas diversaj, do bedaŭrinde mi ne havas ligilojn, sed se vi trovos tion tiurilate mi ege interesiĝus!