Kiel helpi pri la rifuĝinta krizo

Ariel Bonkorpa Aktivismo

Ne eblas ne scii pri la nuntempaj novaĵoj pri rifuĝintoj. Plejparte de orienta Afriko kaj Afganio, ili vojaĝas al diversaj eŭropaj landoj, fuĝante militon kaj subpremadon en siaj hejmlandoj. Nun pli ol iam ajn homoj ĝenerale konsciiĝas pri rifuĝintoj, sed estas granda ŝanco, ke multaj homoj simple tristumos legante la novaĵojn kaj poste rekomencos ignori la situacion. Tial ni decidis kolekti kelkajn konsilojn, pri kiel vi povas helpi. Ni volonte akceptos pliajn konsilojn en la komentejo.

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

Rifiĝintoj dormante sur planko en trajnstacidomo Keleti de Budapeŝto. Foto de Michael Gubi.

 

Informiĝu pri la faktoj

Por eviti misgvidiĝi de fipolitikistoj kaj amaskomunikiloj, endas iom esploradi kaj lerni la faktojn. Ekzemplo de tio estas, ke multaj britoj panikas pri la ‘migranta svarmo’, kiu venas al la lando sen scii, ke fakte nur 4% de la azilpetantoj de Eŭropo celas Brition. Alia flanko de ĉi tiu punkto estas agnoski la rolon de koloniismo en ĉi tiu situacio.  Oni ne pensu pri eŭropanoj kiel ‘savantoj’ de la viktimoj, ĉar la riĉeco kaj sekureco, kiujn ili ĝuas, tre ofte estas rezulto de historiaj agoj de alproprigo kaj perforto kontraŭ aliaj etnoj. Tio dependas de la lando, sed ekzemple Britio mem tre kulpas pri la milito en Sirio, kiun ĝi hejtas pro komercaj kialoj. Tiurilate eŭropanoj ne ‘kompatu’ la rifuĝintojn, sed agu en solidareco kun ili, rigardante kaj kritikante ankaŭ la politikajn strukturojn, kiuj ebligas la nuntempan situacion.

Ne profitu de doloro

Post kiam populariĝis bildo de dronita infano sur plaĝo, multaj homoj komencis vere ekkompreni kaj ekkompati pri la situacio. Sed estas iom konsterne, ke kvankam ĉi tiuj aferoj okazadas jam dum sufiĉe longa tempo, homoj nur emociiĝas kiam estas iu bildo de perforto. Samtempe nun multaj famuloj volas montri, ke ili engaĝiĝas, kaj ekzemple faras memfotojn kun rifuĝintoj. En si mem la du aferoj ne estas tiom abomenindaj, ĉar ili ja pliigas konscion pri la situacio, kaj estas bone, ke homoj ja emociiĝas, sed ni devas atenti ne rigardi la rifuĝintojn kiel kompatindaĵojn, sed kiel homojn. Ĉar kiam la bildoj iom post iom malaperas de Fejsbuko kaj la famuloj reiras al siaj ‘kutimaj vivoj’, se la nura afero, kiu agigis vin, estis la viva teatraĵo de la rifuĝintoj, vi rapide forgesos pri ili kaj la registaroj residiĝos komforte sur iliaj korpoj.

 

Protesti!
10321034_10156080369675523_955127149625559596_oĈi tiun situacion ni bedaŭrinde ne povos solvi sole per nia agado. Necesas ankaŭ forto ‘de supre’. Tial manifestacii, ne nur informante al homoj pri la krizo, sed ankaŭ respondecigante la registarojn, povas esti tre efika metodo. Kunlige al la supra diraĵo pri helpo, kiu malhelpas, protestado estas afero, kiun homoj en tre diversaj lokoj kaj situacioj povas fari, sen la risko damaĝi aŭ fuŝi la situacion por rifuĝintoj. La apuda bildo estas de manifestacio en Oksfordo, Britio, kie kolektiĝis tre multe da homoj. La polico antaŭkalkulis, ke malpli ol cent homoj venos, do jen tre efika agado! Kompreneble manifestacioj nek estas alireblaj, nek sekuraj por ĉiuj, do tio, ke ni listigas ĝin, ne signifas, ke ĝi estu nepra por ĉiuj. Ekzemple alia metodo por premi al via registaro estas mesaĝi al via loka politikisto aŭ registara grupo por peti, ke ili akceptu rifuĝintojn en via areo.

 

Informiĝu pri via loka situacio

En diversaj landoj de Eŭropo en la pasintaj semajnoj estiĝis grupoj, kiuj kolektas manĝaĵojn, medikamentojn, vestaĵojn ktp. por la rifuĝintoj kaj veturigas ilin al la tendaroj. Unu el la plej konataj tendaroj estas tiu en Calais, Francio. Tamen, tiu volo helpi povas foje fuŝi. Antaŭ kelkaj semajnoj karitata grupo Cal Aid konsilis al homoj, ke ili ne mem spontanee veturigu varojn al Calais, ĉar okazis, ke belgaj grupoj amase venis kaj ne nur kaŭzis problemojn en la tendaro, sed ankaŭ kunportis multe da aĵoj, kiuj ankoraŭ ne estas bezonataj, kio malfaciligas la disdonadon de ili. La grupo rekomendis, ke homoj anstataŭe donacu al ĝi, por ke ĝi povu mem mastrumi la disdonadon ĝuste. Do, mallonge: kvankam vi sentus vin pli bona mem irante al la krizlokoj, ne temas pri via heroeco, simple pragmateco.

Kompreneble la precizaĵoj de la situacio multe ŝanĝiĝas laŭloke. Estas iuj grandaj organizaĵoj, al kiuj vi povas volontuli aŭ donaci, ekzemple la antaŭe meciita CalAid. Sed ni ankaŭ volas substreki la gravecon de malgrandaj aktivismaj grupoj. Kompare kun CalAid, ankaŭ ekzistas Calais Migrant Solidarity, alia inda celo de donacado. La avantaĝo de malgrandaj grupoj estas tio, ke ili ne estas tiom limigitaj leĝe, kaj povas fari ankaŭ radikalan agadon por helpi al rifuĝintoj. En Slovakio vi povas iri al la retejo Výzva k ľudskosti por trovi liston de organizoj kaj individuoj, kiuj kolektas kaj monan kaj materialan helpon por rifuĝintoj. Jen ankaŭ artikolo en la itala pri kiel helpi, kun ligiloj al kelkaj organizoj kaj projektoj.

Ni tre ŝatus, se homoj komentus sube kun ligiloj al organizaĵoj en siaj propraj landoj, al kiuj kontribui. Tiel ni povos kunlabori por antaŭenigi nian agadon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *