De Severino Matenruĝo
Enhavaverto: rasismo
Hodiaŭ mi estis en la stacidomo de Rostock, Germanio, unu horon, volinte vojaĝi al mia matrino. Tie jam multajn tagojn helpantoj dum sia libera tempo zorgas pri la rifuĝintoj, kiuj aŭ volas vojaĝi al Svedio, aŭ resti en Germanio. Jes, ili ĉiuj devas uzi sian liberan tempon kaj propran monon por tio, ĉar la germana ŝtato – malgraŭ kiel evidente ŝajnas ekstere – tute ne pensas pri helpi al iu, ne pensas ke estus necesa disponigi pli da laborforto por registrado, kiam la rifuĝintoj devas resti plurajn tagojn sen akvo kaj manĝado antaŭ la registrejo en Berlino (jen germana artikolo pri tio).
Ĉar jam iu eldonis sapvezikojn al la rifuĝintaj infanoj, mia plej ŝatata ilo por facile feliĉigi homojn tiumomente ne estis utila. Ankaŭ la ĉeestantaj helpantoj ne bezonis mian laboron. Tial mi serĉis ungolakon en mia poŝo kaj decidis kvirpropagandumi uzante ĝin. Kaj la rezulto estas: Ne, neniu de la teruraj islamistoj provis mortigi min. Male, simple neniu de la rifuĝintoj reagis iel negative. Fakte, mi neniam havis tiom multajn novajn amikojn tiom rapide, kiuj volis fotumi kun mi. Mi scias, ke la kialo por tio certe ankaŭ estis iomete mia por ili ege nekutima kvira esprimo. Sed la rezulto laŭ mi estas ĉirkaŭe tiel: Por novuloj, mi aspektas kiel parto de la germana popolo, same kiel la aliaj helpantoj, kiuj aktive plibonigas la situacion de la rifuĝintoj tiom, kiom ili povas, kaj bonvenigas ilin. Mi mem pensas pri mi mem pli kiel mondcivitano akcidente naskita en Germanio ol kiel germano, ĉar mi ankaŭ konas la alian flankon de Germanio sufiĉe bone: Ju pli al homoj ĉi tie gravas pensi pri si mem kiel germanoj, des pli ili pensas pri si mem kiel pli potenca raso, des pli ili estas rasistaj, kontraŭjudismaj, gejfobiaj, transfobiaj kaj seksismaj. Fakte, tiukaŭze en la maldekstro de Germanio por ne malmultaj homoj „germana“ estas uzata kiel fivorto, sciante, kiom de la pensmaniero de germanismo, kiu kaŭzis du mondmilitojn, ankoraŭ restas en la kolektiva memoro, nek forgesita, nek pripensita. Sed tio ne gravas: Por la rifuĝintoj ni ĉiuj simple estas germanoj, parto de lando sen milito, sen Assad, kaj kun pli forta ekonomio. Verŝajne preskaŭ neniu de ili iam pensus pri voli anstataŭigi la germanan kulturon per sia propra. Estas sama situacio kiel de la gastlaborantoj, kiuj venis al Germanio dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj. Ili nur per malamo de la germanoj, per la ĉiama sento ne esti volita finfine parte evoluis paralelajn societojn, finfine kreskigis infanojn, kiuj estas ege pli konservemaj, ege pli kontraŭas la kulturon ĉi tie, ol iliaj gepatroj iam ajn volis.
Tial ŝajnas al mi, ke por defendi la okcidenton kaj la okcidentajn valorojn kontraŭ negativaj influoj de la rifuĝintoj de islamaj landoj la plej grava estas: Defendi ĝin kontraŭ la konservemaj, rasismaj okcidentistoj, kiuj ŝajne pensas, ke diablo mem invadas Eŭropon tiumomente, kaj kiuj mem neniam batalinte por GLATaj kaj inaj rajtoj nun subite volas uzi ilin kontraŭ io, kio estas same fremda kaj nevolita kiel GLATuloj, same malplivalora kiel virinoj laŭ ili: fremdlandanoj. Jes, mi havas sperton kun fieraj germanoj. Ili estas la personoj, kiuj en fejsbukaj grupoj kiel „donacu Rostock“ anoncas, ke ili volas forlasi la grupon nun, ĉar donaci ne nur al germanaj rostockaj civitanoj, sed ankaŭ uzi ĝin por trovi donacojn por rifuĝintoj (eksterlandanoj, fi!) estas tuta misuzado de la ideo de la grupo. Germanoj ja ankaŭ suferas. Ĝis kiam ĉiuj blankuloj en ĉi tiu lando havas laboron kaj sufiĉe da prospero, neniu negermana rajtas manĝi ĉi tie.
Do, mia elkrio al ĉiuj GLATuloj en landoj, al kiuj iu rifuĝas: Helpu kune, helpu eĉ pli multe, ol ne-GLATaj homoj. Trovu novajn amikojn, kvazaŭ via vivo dependus de tio. La rifuĝintoj estas tute konsciaj, ke en ilia cellando estas alia kulturo, neniu volus mortigi vin. Kaj por ke tio restu tiel kaj ne ŝanĝiĝu kiel post la germana politiko de „Vi rajtas labori ĉi tie, sed vi neniam rajtas esti parto de ĉi tiu lando. Do venu, laboradu, kaj foriru!“ post la dua mondmilito, brakumu la fremdon bonkore, por ke ĝi perdu sian fremdecon al vi, kaj por ke vi perdu vian fremdecon al ĝi. Venu, kaj defendu la okcidenton kontraŭ la okcidentistoj. Por povi daŭri kaj iĝi pli libera ol nuntempe, la okcidento bezonas nenion pli, ol silentigi tiujn.