7

Kulturoj ne estas kostumoj!

Ariel Bonkorpa video

Enhavavertoj: rasismo, kultura alproprigado, blackface

Baldaŭ estos haloveno, tre mojosa festo, sed ne sena je problemoj. Pasintjare ni skribis pri la fenomeno de ‘seksumallogaj’ kostumoj kaj la hontigado, kiu okazas tiurilate. Sed estas alia kampo, kie homoj (foje nescie) fuŝas per halovenaj kostumoj: rasismo. Temas pri tio, ke iuj ŝatas porti kulturojn kaj rasojn kiel kostumojn, sen vere pensi pri la konsekvencoj de tio.

Tial ni decidis prezenti videon al vi de Kat Blaque, jutubisto kiu ofte parolas pri tiaj temoj, subtekstigita en Esperanto. Klaku la suban bildon por spekti ĉe Amara. La video estas iom malnova, tamen ankoraŭ ege spektinda. Estas iom da varbado ĉe la komenco, sed la vera enhavo komenciĝas ne tro multe post tio.

maxresdefault

Do fine ni ŝatus demandi al vi: kion vi surmetos por haloveno ĉijare? Espereble la video helpis al vi eviti malbonan elekton, se tio estis ebleco! Ni atendas viajn komentojn 🙂

Comments 7

  1. Bonega filmeto! Kvankam en Germanio je haloveno plej da homoj vestas sin en “haloventemaj” kostumoj kiel sorcxistinoj, fantomoj ktp. tiu problemo kompreneble okazas, speciale dum karnavalo, kiu ankaux havas aliajn ege racismajn tradiciojn… Ofte racismaj stereotipoj akompanas seksimon, kiel kostumo homoj/virinoj de iu kulturo seksumema. Tiu ankaux doloras se vi pripensas ke homoj/virinoj de tiuj grupoj ofte spertas seksismajn atakojn aux pli.
    Fakte, mi tute konsentas kun Kat Blaque, ke uzi alaijn kulturojn por via kostumo ne nur estas feka, sed ankaux tute malkreativa!

    1. Ĝuste! Mi supozas, ke en centra eŭropo estus eble problemo kun ciganaj kostumoj, sed pri tio mi ne certas. Sed jes, mi multe preferas fakte vestadon se estas io haloventema. Pli da homlupoj belaj mi petas!

      1. Mi ne certas ke mi komprenas vian demandon pri ciganaj kostumoj. Laux mia sperto, ili en centra Euxropo ja aperas, sed tute samofte kiel baratanoj, cxinoj, aux indianoj.

  2. En Sudeŭropo Haloveno ne estas tradicia. Ni jam havis karnavalon, sed vintre. Nia rilato kun la mondo de la mortintoj estis alispeca, pli trankvila, ne terura. La disvastigo kaj neracia akcepto de Haloveno ŝajnas al mi senbezona asimiliĝo, kaj, fakte, ĝi mem malrespektema pri lokaj kulturoj.

  3. Mi povas diri, ke mi neniam vidis iun culture-kostumitan dum haloveno. Eble pro tio, ke en Pollando haloveno ne estas tiom ofte festata (Major Tom jam skribis pri tio en parto de Euxropo). Sed kiam okazas festoj – homoj provas esti timigaj, do vestigxas kiel sorcxistinoj, sorcxistoj, la morto mem kaj kiel karakteroj de filmoj (the Addams family, Scream, The Rocky horror picture show, Corpse Bride). Pli vast-teme oni vestigxas dum karnavalo.

    Mi cxi jare estis Elfaba (the Wicked Witch from the West) do mi pentris min verde 🙂 Se dum karnavalo mi estos Hulk mi ne nur estos verda, sed ankaux havos ‘falsajn ŝtopitajn muskolojn sur la brakoj’, kaj per tio subtenos nerealisman stereotipon de maskleco… Sed tion signifas por mi esti Hulk! Se mi elektus iun nigran karakteron, mi pentrus mian hauxton nigre, se verdan – verde, se bluan – blue. Sed mi plej sxatas verdan koloron, do mi persone eble ne havos problemon, ke mi iun ofendigos per koloro.
    Sed mi ne povas sincere subteni ideon, ke vestante kostumon oni primokas kulturon. Kontrauxe. Almenaux inter virinoj multfoje dauxre temas pri bela aspekto, do oni elektas tion, kio belas.

    1. Unue mi diros: Mi ŝategas Elphaba!

      Sed pri koloroj – farbi la haŭton blua/verda/ruĝa ktp. por rolludi eksterterulon aŭ alispecan ‘nehomon’ estas malsama ol farbi la haŭton nigra por rolludi homon de alia raso. Estas ja historio definitiva de rasismo kaj mokintenca haŭtfarbado (la t.n. ‘blackface’), tamen por bluaj eksterteruloj tio ne ekzistas.

      La fenomeno de moki kulturojn specife eble estas pli usoneca, sed mi ne pensas, ke ĝi ne ekzistas en aliaj landoj. Kompreneble tie estas la specifa historio pri indiĝenuloj, kiu ofte fariĝas celo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *