Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro.
Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro.
Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en la kongresoj, en la publikaĵoj, kaj ĉefe en la agado por eksteraj rilatoj. Kiel diris dum la malfermo la prezidanto de TEJO, TEJO jam de pluraj jaroj klopodas montri ke Esperanto ne estas nur hobio de strangemuloj, sed ilo por integriĝo kaj justa komunikado. Sed ĉu same ofte ni Esperantistoj nin demandas: “Ĉu nia movado estas justa, ĉu ĝi estas egala?”.
Ni pensis ke ne havus sencon veni al la Nitro por diskuti pri socia justeco, kaj neglekti tiun ĉi demandon.
Kaj ni ankaŭ pensis ion alian, kion ni ŝatus rimarkigi al vi, kaj kion cetere ankaŭ diris Mark Fettes ĉi matene, se vi estis atentaj: ke ni estas tre bonŝancaj, aŭ eĉ pli bone estas diri ke ni havas grandan privilegion, esti ĉi tie.
Ĉar certe estas multaj aliaj homoj, kiuj ankaŭ ŝatus partopreni, kaj havus ion por diri, sed pro diversaj kialoj ne povis. Eble iuj estas junuloj au senlaboruloj, por kiuj la kotizo estis tro alta. Aliaj eble estas virinoj, kiuj restis hejme por prizorgi bebon, aŭ edzon, aŭ maljunan patron. Kelkaj estas afrikanoj, kiuj ne ricevis vizon, aŭ loĝantoj de iuj landoj kun malstabila politika situacio, kiu malpermesis al ili sekure vojaĝi. Eble estas eĉ iuj transgenraj homoj, kiuj ne sentis sin komfortaj aliĝante al kongreso kie ilia sekureco ne povas esti garantiita. Kaj kio pri la handikapuloj, kiuj estis tre feliĉaj veni al Nitro babili pri socia justeco, kaj poste malkovris ke la kongresejo ne estos alirebla por ili?
Ĉi tio ne estas retoriko, sed estas konkretaj problemoj, pri kiuj indas ne forgesi kaj pri kiuj necesas labori, kiel komunumo, kiel organizoj kaj kiel individuoj.
Do, mi kaj la aliaj teamanoj de la blogo Egalecen pripensis uzi nian sperton por doni nian modestan kontribuon al la Kongresa Temo, kaj levi tiun demandon, kiu estas en la titolo de la sesio de mardo: “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Tiu dua parto de la titolo signifas ke ni traktos la demandon laŭ la vidpunkto de pluraneca feminismo.
Aŭdante la vorton feminismo vi eble pensas “ah, tion mi konas, oni babilos tie pri virinoj”. Sed la feminismo kiun ni prezentos en nia sesio verŝajne ne estos tia kian vi atendas. Ni detale klarigos la koncepton de pluraneco dum la sesio, sed kurte temas pri aliro kiu analizas socian maljustecon en kompleksa maniero, agnoskante komplikecon de identecoj laŭ pluraj kategorioj, kiuj interligiĝas kaj interagas.
Do, la celo de nia sesio estos apliki pluranecan analizon al nia movado. Ĉi matene Mark Fettes diris ke oni multe babilas pri socia justeco kaj malmulte pri justeco lingva. Sed en la Esperanto-movado, tio ne veras – eĉ male. Ni asertas ke la Esperanto-movado ne plu povas okupiĝi nur (aŭ preskaŭ nur) pri lingva justeco, en la simpligita maniero kiel ĝi faris en pasinteco, sed ankaŭ pri kiel lingva (mal)justeco interagas kun aliaj aksoj de (mal)justeco – alivorte, ni devas alpreni pluranecan perspektivon kaj iĝi movado ne simple lingvojusteca, sed vere socijusteca.
Ni klopodos fari la sesion interaktiva, tiel ke ĉiuj povas alporti sian sperton kaj siajn ideojn. La celo ne estas prezenti universalan veron, aŭ doni finan solvon, sed pripensigi, diskutigi, kaj doni kelkajn rimedojn por aliri la temon.
Comments 2
“Mark Fettes diris ke oni multe babilas pri socia justeco kaj malmulte pri justeco lingva. Sed en la Esperanto-movado, tio ne veras – eĉ male.”
Mi trovas la diraĵon de la prezidento de UEA tre rikana pri homoj, kiuj serioze klopodas pri socia justeco. Kaj ĝi nek veras ekster Esperantujo. Ekzemple eĉ en la tre konservisma kaj naciisma lando Usono, el kie Fettes venis, oni multe penas traduki ĉiujn gravajn dokumentojn al la hispana, al la ĉina, al la hinda, al la rusa, ktp… Tio okazas pli ofte en pli maldekstraj ŝtatoj, sed en ĉiuj ŝtatoj oni konsideras tiun aferon grava kaj ne nur babilas pri ĝi sed aktive strebas al solvo. Ĉiu loka, komuna renkontejo por almarĝenigitaj grupoj inkludas tradukistojn, interpretistojn, kaj tradukitajn dokumentojn, minimume al la hispana sed ordinare al pli multaj lingvoj. Homo povas samtempe esti ne-Esperantisto kaj klopodi pri lingva justeco. Mi eĉ dirus ke la granda plimulto da homoj, kiuj klopodas pri lingva justeco, estas nek Esperantistoj, nek Esperanto-parolantoj.
“Ni asertas ke la Esperanto-movado ne plu povas okupiĝi nur (aŭ preskaŭ nur) pri lingva justeco, en la simpligita maniero kiel ĝi faris en pasinteco, sed ankaŭ pri kiel lingva (mal)justeco interagas kun aliaj aksoj de (mal)justeco – alivorte, ni devas alpreni pluranecan perspektivon kaj iĝi movado ne simple lingvojusteca, sed vere socijusteca.”
Bone dirite. Krom tio, involviĝo de Esperantistoj en la pli tujaj koncernoj de la hodiaŭa mondo propagandos per ekzemplo la lingvon al homoj aktivaj pri socia justeco, sen la bezono de religieca evangelizado pri la neceso de lingvo, kies parolantaro ankoraŭ estas tro malgranda por konvinki la grandan plimulton da homoj, eĉ socijustecemaj homoj, pri ĝia utilo.
Mi aldonu, ke mi ja konsideras bedaŭrinda la bezonon de tradukado kaj interpretado, sed tiu bezono estas reala kaj nuna, dum Esperanto ankoraŭ ne estas. Per tio mi signifas, ke se oni oficialigus Esperanton hodiaŭ, tradukoj de dokumentoj en Esperanton ankoraŭ ne utilus al la plimulto da homoj, kiuj bezonas tradukojn (ekz. malriĉaj migrantoj). Oni ankoraŭ, hodiaŭ, bezonus tradukistojn, kun aŭ sen oficialigo de Esperanto. Do la laboro de tiuj, kiuj klopodas solvi nunajn, tujajn problemojn, ne estu malestimata de tiuj, kiuj flugas al fremda lando ĉiujare por ŝovinisme fanfaroni pri la justeco de Esperanto.