3

Pri Egalecen kaj malegaleco dum la pasinta UK

verdamaro Movado

 

Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi:

Karaj,

Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo.

  1.     [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia vivo kaj pli manko da helpo. Ĵus post ĉi tio, la sama homo demandis kie la informoj pri Egalecen troveblas. Ni ĉiuj antaŭvidis la respondon: en la blogo kie vi skribas. Bone. Sed la homo rapide plendis pri sia nekapableco, sia retalirmalebleco, fakte.” Nun mi devas diri ke en via prezentado en Nitro vi montris grafikon kun kvar aksoj pri pluraneco: Genro, Nacieco, Aĝo kaj Handikapeco. Dankon… sed ne nur pro tio, ĉar vortoj estas ĉiam malmultekostaj, sed ankaŭ pro la organizo de ateliero pri Interreto por komencantoj. Ĉi tio estas vere kohera agado. Do, ne nur dankon, sed ankaŭ gratulojn.
  1.    [Pri UK] Unu el la artaj programeroj de la kongreso estis la teatraĵo La kredito, originale LaKredito1verkita de Jordi Galceran en la kataluna. Nur du aktoroj en scenejo ludas rolojn de bankdirektoro, kaj kliento kiu petas krediton. Kiam la direktoro malakceptas la peton pro manko de garantiaĵo, la kliento minacas forpreni la edzinon de la direktoro –ne perforte, certe, sed per logo, tamen…-. Ĉi tiu minaco vere funkcias, ĉefe pro la reago de la mallerta kaj memmalkonfida direktoro. Do ĉi tie ni havas teatraĵon kie negocoj estas viraj kaj kie virinoj estas varoj posedataj de viroj kaj nur marĉandadaj instrumentoj. Do, interesa afero, ĉu ne? Jes, kaj eble bona ideo se oni analizas la fikcian situacion ekde kritika vidpunkto. La problemo aperas kiam oni konscias ke sub la formo de komedio, oni celas nur ridigi la publikon per seksismaj antaŭjuĝoj. Kaj la plej grava demando estas: kiel publiko da homoj, kiu devus konscii pri malegaleco –almenaŭ la lingva-, konsentas ĉi tion kaj eĉ ridas komforte sidante en teatrejo? Eble la respondo, parolante pli ĝenerale, estas tio kion José Antonio Vergara diris post la prezentado de Egalecen: “ni pensas ke geesperantistoj estas tute justaj kaj perfektaj homoj, sed inter ili estas ankaŭ ĉiaspecaj homoj kiel en la ekstera mondo”. Jes, tute prava aserto, kaj la reago de la publiko al La kredito estis pruvo ke ankaŭ esperantista publiko ridas pri forte malegalecaj situacioj.

Ĉu ekzistas en Esperantujo (pli konkrete se vi volas en UEA) oficisto por plendoj pri malegaleco? Okaze ke ne, ĉu vi ne pensas ke la posteno bezonatas? Iaspeco de ombudsmano, kiel ekzistas en multe da landoj kaj ankaŭ en pli malgrandaj institucioj kiel, ekzemple, universitatoj. Certe, mi plendus al ri pri tio. Nun mi ne kuraĝas fari ĉar mi pensas ke mia plendo ricevos nur respondan leteron plena je bonaj vortoj, sed kio okazos poste? Kiu reagus interne kaj prenus la ĝustajn decidojn?

Ni dankas la leganton pro tiu letero kaj volas publike respondi al la du punktoj traktitaj, aldonante niajn komentojn.

  1. Ni bone memoras pri tiu epizodo dum SES, kaj ni diskutis ene de nia teamo pri ĝi. Rezulto de tiuj diskutoj estis la libreto de Egalecen, kiun ni printis ĉefe por igi (almenaŭ parte) la blogon alirebla ankaŭ al homoj kun malfacilo uzi la interreton. La trejnado pri la interreto por komencantoj, kvankam ne estis oficiale organizita kadre de Egalecen, estis certe ankaŭ inspirita de la sama celo.
  2. Pri la teatraĵo La kredito, kvankam ni mem ne spektis ĝin, ni aŭdis aliajn plendojn kaj kritikojn pri ĝia seksismo. Pri tio, ke ankaŭ esperantistoj komforte ridas pri malegalecaj situacioj, ni povas nur konstati la fakton, ke Esperantujo estas tre diversa medio, ankaŭ kiam temas pri sentemo al socijustecaj problemoj, kaj ke ĝi plejparte respegulas la ekster-Esperantan mondon. Plej interesaj estas la rilataj demandoj, kiel “Kion ni povas fari por krei kulturon de egaleco ene de Esperantujo?”, “Kiugrade kaj kiel la oficiala Esperanto-movado devas okupiĝi pri socijustecaj problemoj?”, kaj similaj.

Dum la konkluda sesio de la kongresa temo, la demando pri iuspeca “oficisto por plendoj” estis ankaŭ levita – komence ĝuste rilate al seksismo en La kredito, sed poste oni proponis eĉ pli seriozan rolon por la ofico, nome rilate al krimoj (ekzemple en kazoj de seksĝenado dum internaciaj Esperanto-kongresoj), kio certe estus malpli facile realigebla. Sed revenante al la plendoj pri la seksisma teatraĵo, oni ankaŭ tie starigis plurajn relevantajn punktojn kiuj bezonas esti pripensitaj kaj diskutitaj en la komunumo. Ekzemple: Ĉu oni cenzuru tiajn malegalecajn kulturaĵojn kaj ĉu cenzuro estas akceptebla? Ĉu la teatraĵo ne havis tamen iusence bonan efikon, ĉar ĝi diskutigis nin pri seksismo? Sed aliflanke, ĉu artaĵo kiu nur montras seksismon sen kritiki ĝin, sen oferti solvon aŭ almenaŭ alpreni starpunkton vere utilas? Krome, kiu decidas kio estas seksisma: se ekzemple la perceptata seksismo estas parto de ies (neokcidenta) kulturo, kiu en nia movado, tro forte bazita sur okcidentaj valoroj, havas rajton riproĉi aŭ puni tian elmontron de seksismo? Alivorte, kiu kreas la regulojn en nia ŝajne heterogena komunumo? Oni ankaŭ rimarkigis tute praktikan problemon de manko de bonkvalitaj teatraĵoj en Esperantujo.

Multaj laŭdis kaj dankis la organizantojn de la ĉijara kongresa temo, pro doni la okazon por diskuti tiujn ĉi temojn. Aliflanke, ni legis/aŭdis plendojn pri la manko de kongresa rezolucio. Unu leganto de Egalecen diris al ni: “Mi nur bedaŭras, ke tiun fojon, kiam oni serioze traktis la kongresan temon, oni ne faris la kongresan rezolucion… Nun ĝi havus multe pli da senco!” Kvankam jam estas malfrue por fari “kongresan rezolucion”, ne estas tro malfrue por alpreni decidon, kiu estus bela kaj konkreta rezulto de la kongresaj diskutoj. Ekzemple la propono pri instanco ene de UEA, kiu okupiĝu pri egaleco, kvankam oni ne alvenis al komuna interkonsento pri ĝi (verŝajne ankaŭ pro tempomanko), certe meritas konsideron.

Ni de Egalecen ŝatus pludaŭrigi la diskuton kaj eventuale esti perantoj pri ĝi al UEA. Estus tre bone se ankaŭ vi, legantoj, helpus nin, do bonvolu komenti aŭ skribi al ni!

Comments 3

  1. Tio ne estu tro ŝoka. Se UEA serioze zorgus pri socia justeco, ĝi ne sekvus neŭtralisman politikon. La asocio estas imanente kontraŭpluraneca, celante unu kaj nur unu aferon, la disvastigadon de Esperanto. Tial mi ne estas membro.

    Bonŝance jam ekzistas pluraj malneŭtralaj Esperanto-asocioj, kiuj delonge serioze traktas tiajn temojn: SAT, MAS, ktp.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *