2

Konceptoj Pri Komunumoj

Ariel Bonkorpa analizo

Kiel Esperantisto, kiu okupiĝas pri la socijusteca movado, mi ofte pensas pri la vorto ‘komunumo’.

La ĝenerala difino de komunumo estas granda aŭ malgranda grupo de homoj, kiuj havas ion komunan. Tio povas esti ekzemple religio, normoj, identeco, ŝatokupoj ktp. La Esperantistaro estas ekzemplo de granda komunumo, kaj ankaŭ oni povus paroli pri la komunumoj de homoj, kiuj uzas rultabulojn aŭ aŭskultas metalrokan muzikon.

En la pasinto komunumoj estis ĉefe bazitaj sur fizika proksimeco kaj la simileco de siaj membroj. Nuntempe daŭre ekzistas tiaj malpli grandaj (sub)komunumoj, sed en nia ‘tutterisma’ mondo ni havas iun pli vastan koncepton, kiu pritraktas kaj lokajn kaj interretajn interagojn de la membroj. Ĉi tiuj komunumegoj ofte strebas esti ‘inkluzivaj’, bonvenigaj al iu ajn nova homo, kiu interesiĝas pri la grupo.

Kapitalismo subtenas ĉi tiun modelon de komunumegoj, ĉar estas utile por grandaj firmaoj havi tiel facile varbeblajn celgrupojn. Homoj nuntempe parolas pri ‘nerda kulturo’, sed post iom da analizo, evidentiĝas, ke estas fakte apenaŭ iuj koheraj trajtoj, kiuj kunligas homojn identigantaj sin kiel ‘nerdoj’. Unu nerdo povas havi tute malsaman politikon, amikaron, ŝatokuparon ktp., ol alia. Sed tiu ‘nerda kulturo’ estas subtenata de pornerdaj kongresoj, vestaĵproduktantoj, videoludfirmaoj, kaj aliaj, ĉar ĝi provizas facilan celgrupon, kies membroj eĉ fieras pri esti nerdo, kaj feliĉe aĉetos tiujn produktojn.

nerdajcxemizoj.png

Jen la diversaj rezultoj, kiujn oni ricevas serĉinte ‘T-ĉemizoj por nerdoj’

Vi eble pensas, ke tio ne estas malbona afero. Se homoj volas aparteni al tiaj grandaj grupoj kaj ĝui la senton de solidareco, ĉu vere estas problemo?

Nu, laŭ mi sekvas de tio grandaj problemoj. Ju pli ‘akceptema’ iu komunumo estas, des malpli oni akceptas kritikon. Por havi iun ajn movadon aŭ komunumon, kiu estas ‘sana’, necesas havi la kapablon kritiki ĝin. Sed tre ofte en tiuj komunumoj, la homoj, kiuj kritikas la sintenojn kaj kondutojn de aliaj, estas konsiderataj malbonaj, ĉar ili malgajigas la etoson. En okazoj de ekzemple seksĝenado, ofte tiu estas la viktimo, kiu estas forpelata de la komunumo, ĉar aliaj ne volas kaŭzi malharmonion kondamnante la misagojn de iu alia.

Pli mildaj ekzemploj abundas en Esperantujo. Kiam iu Esperantisto eldonas albumon aŭ libron, oni kutimas varbi ĝin en sociaj retoj dirante “Aĉetu ĉi tion! Subtenu la verdan arton!”, kaj estas neniu spaco por vera analizo de ĝia kvalito, nek por kritikoj. En tiu sistemo, la perceptata ‘sano’ de iu komumuno, rigardata kvazaŭ biologia estaĵo, estas pli valorata ol la bonfarto de la individuaj membroj.

Krome, tiu sistemo aŭtomate preferas privilegiitajn homojn. Se vi estas blanka cisgenra iĉo, la ŝanco, ke vi spertos diskriminacion en iu komunumo, estas multe pli malalta ol por marĝenigitaj homoj. Tial ofte la kernaj figuroj de iu komunumo estas la privilegiitaj homoj, ĉar la normoj de la grupo adaptiĝas al ilia bonfarto. Male, ĝi forpuŝas tiujn, kiuj ne konformas al la ŝablono de ‘normala homo’. Kvankam mi diris, ke tiu sistemo de komunumoj malhelpas al tiuj, kiuj volas protesti ekzemple seksĝenadon ene de la komunumo, necesas rimarkigi, ke ĉi tiuj kernaj homoj ofte havas specialan povon rilate al tiaj aferoj. Se ili estas tiuj, kiuj akuzas alian pri seksĝenado, pri fiklaĉoj aŭ io ajn, la aliaj membroj de la komunumo tuj kredas ilin, ĉar tiel ‘bonaj’ kaj ‘normalaj’ homoj ne mensogus.

Reage al tio ekestis multaj komunumoj, kiuj kunmetas punkton de identeco aŭ marĝenigiteco kun la ĉefaj trajtoj de la komunumo. Ekzemple, ekzistas komunumoj por nigrulaj nerdoj, por virinaj programistoj ktp. En akvitismaj komunumoj, estas komunumoj por ‘plure marĝenigitaj’ homoj, ekzemple grupoj por neblankaj transgenrulinoj (mallongigita al ‘TWoC’ en la angla) kaj neblankaj kvir/transgenruloj (mallongigta al ‘QTPoC’). Tiel marĝenigitaj homoj povas eniri komunumon sciante, ke estos minimuma nivelo de kompreno pri ties malprivilegioj, kaj oni povas strebi krei pli justan komunumecon.

Bedaŭrinde multaj homoj ekster tiuj komunumoj rigardas ilin kvazaŭ atakon kontraŭ si. Multfoje aŭdiĝas plendoj, ke tio estas ekzemple ‘inversa rasismo’ ekskluzivi blankajn kvirulojn de tia grupo. Tio laŭ mi estas rekta postsekvo de tiu fenomeno, ke laŭ la socia koncepto de komunumoj, ili devas esti malfermaj kaj bonvenigaj. Se vi rekte ekskluzivas iujn homojn, via komunumo estas malbonveniga, kaj tio estas iel nejusta. Tre ofta kritiko de tiuj grupoj estas, ke ili ‘disigas’ la movadon, kaj kaŭzas skismojn ene de ĝi. Sed kiel mi jam rimarkigis, necesas havi la kapablon kritiki sin kaj sian movadon, aŭ ĝi malsaniĝos.

Alia solvo al tiuj internaj konfliktoj en ĝeneralaj komunumoj estas klaĉretoj. Ekzemple, se iu virino estis perfortita de iu viriĉo en la komunumo, anstataŭ publike kondamni lin kaj riski elpelon, ŝi disvastigas klaĉon, ke li estas danĝera homo, kiu povus perforti iun alian. Se tiu klaĉo disvastiĝas al ĉiuj, kiuj povus esti vunditaj de la viriĉo, la sistemo povas funkcii. Sed kiel B. Binaohan rimarkigas en ĉi tiu artikolo, klaĉretoj dependas de tio, ke ‘ĉiu scias’ pri iu malbona homo en iu komunumo. Sed plure marĝenigitaj homoj ofte estas ekskluzivitaj el tiu ‘ĉiu’, kaj tial ne estas informitaj pri la danĝeraj homoj.

Do, ni revenu al mia unua komento. Estante Esperantisto, kiu okupiĝas pri socia justeco, mi ofte pensas pri tio, kiel niaj konceptoj de komunumeco aplikeblas al Esperantujo.

Multaj homoj ŝatas diri, ke Esperantistoj estas tre toleremaj kaj bonvenigaj, sed laŭ miaj spertoj tio estas svaga kaj idealisma. Okazadas en retaj kaj realvivaj Esperanto-komunumoj seksĝenado, transfobio, seksismo, rasismo, handikapismo… Vi komprenas la aferon. Esperantistoj ne estas aparte specialaj tiuflanke, kvankam en Esperantujo oni emas pensi, ke ni estas la plej ‘mojosaj’ tiurilate.

En Esperantujo, ja ekzistas klaĉretoj, kaj laŭ miaj personaj spertoj, ili kutime ne estas tre efikaj. Krome, la privilegiitaj homoj en Esperantujo ofte kondamnas tiuspecan klaĉadon, aŭ verŝajne kondamnus, se ili scius pri ĝi. Kio nur malforte ekzistas en Esperantujo estas tiuj subgrupoj por marĝenigitaj homoj. Ja ekzistas je institucia nivelo La Ligo de Samseksamaj Esperantistoj, kaj aliaj pli etaj grupoj tiaj, sed ili estas disaj kaj kutime ne tre aktivaj, aŭ ekskluzivaj alisense (ekz. LSE postulas membrokotizon).

Necesas pli ekparoli pri ĉi tiuj temoj, ĉar la politiko de la mondo komencas removiĝi al faŝismo. Faŝismaj movadoj plifortiĝas en  multaj landoj, kaj por kontraŭi tiun politikon, necesas aktive kondamni ĝin ene de la komunumoj, en kiuj ni membras. Se vi estas blanka, loĝas en Eŭropo, kaj ne estas handikapa, kiel multaj Esperantistoj estas, vi eble ne mem estos tre tuŝata de la faŝismaj tendencoj, sed ni havas respondecon kontraŭi tiujn homojn por protekti la marĝenigitajn homojn de nia komunumo.

Kompreneble ekzistas aliaj aliroj al komunumeco, kaj aliaj solvoj por la supre menciitaj problemoj. Ĉi tiu artikolo simple celas pensigi pri la temo ĝenerale, kiel unua deirpunkto, kaj ne estas spaco por tro precizigi en ĝi. Se vi interesiĝas pri la temo kaj volas pli scii, mi rekomendas esplori pri ‘community accountability’ (bedaŭrinde tiuj rimedoj plejparte estas anglalingvaj).

Do por fini, mi statos la aferon kiel mi vidas ĝin: Aŭ ni starigos la liberiĝon de marĝenigitaj homoj kiel fundamentan trajton al Esperantujo, kaj elpelos homojn, kiuj minacas tion, aŭ ni devos akcepti, ke Esperantujo estas malegala kaj maljusta, kaj ke homoj kun perfortaj politikoj estos akceptataj en ĝi. Kiu opcio ŝajnas pli bona al vi?

Comments 2

  1. Klachado povas havi tre negativajn konsekvencojn: kelkfoje homoj troigas aferojn, miskomprenoj okazas (speciale, kiam ni ne uzas nian denaskan lingvon kaj rilatas kun aliaj kulturoj), kaj ech foje oni intence mensogas. Do, ni ne senpripense disvastigu ilin. Ni rekte diru la problemojn sen uzi aliajn kiel shildojn. (se vere temas pri krimo, kiel seksperforto okupighu la polico kaj justico) .

    Pri la lasta paragrafo, mi trovas ke tiu koncepto “tiuj kiuj malutitas al liberigho de marghenigitaj homoj ” estas tre malpreciza. Chu ni parolas pri apogantoj de Donald Trump? Chu israelanoj? Chu homo obeanta sian religion, kiu ne akceptas gejojn?
    Se via propono elpeli homojn efektivighas, kiu decidos kiu rajtas resti en Esperantujo? Chu oni forigos ankaux tiun kiu konservas kontakton kun elpelito?

    Male, homoj kiuj venas kun multe da antauxjugoj, kontrau iaj homoj (gejoj, enmigrintoj, transuloj, ateistoj, veganoj, konservativuloj, maldekstruloj…) povas, en esperantujo, koni tiujn homojn, kaj eble igxi pli komprenemaj.

    Mi mem havis malagrablajn spertoj kun kelkaj homoj en e-ujo, kiuj jugxis min laux iliaj antauxjugxoj, kaj sed tio ne malhelpis amikecan rilaton poste, kun aliaj mi preferis ne havi kontakton, sed tia estas la vivo,

    Kompreneble, se iu homo, ekzemple, ebriighas en chiu esperanta arangho kaj minacas aliajn au simile, tio estas tute alia afero.

    Mi kredas ke estas spaco por grupoj kun specifaj interesoj kaj trajtoj (por muzikistoj, gejoj, inoj/malinoj, kredantoj/ateistoj,ktp), sed gheneralaj institucioj kiel UEA , TEJO kaj naciaj e-aj asocioj restu malfermaj al verduloj.

    Do, Esperanto prefere “malegala kaj maljusta” kiel la vivo mem, sed libera 😉

    Jorge

    1. Dankon pro via opinio, mi sxatus mallonge komenti rilate al klacxoj. Homoj ofte pensas pri la negativaj flankoj de klacxoj kiujn vi mencias. Sed malofte oni konscias pri tio ke klacxoj povas servi por protekti margxenigitajn homojn. Ekzemple se mi kiel virino spertas seksgxenadon de iu homo kiu estas sxatata en Esperantujo kaj konsiderata bonulo, ne eblas ke mi publike diru tion, cxar tio povus havi terurajn konsekvencojn por mi. Sed se mi klacxas pri tio al aliaj virinoj, ili scios ke ili prefere evitu resti solaj kun tiu homo aux simile. Do, klacxado estas necesa en komunumoj kie viktimoj ne estas kredataj. Tamen, oni devas agnoski ke kelkaj homoj estas ekskluditaj ecx de la klacxrondoj, kaj ili do ne ricevas la averton – tio estas problemo, mi agnoskas.

      Vere, vi uzas la ekzemplon de seksperforto pri kiu okupigxu la polico, sed mi devas diri ke mi mem neniam kuragxus anonci seksperforton al la polico, cxar mi scias ke tio plej ofte havas pli malbonajn konsekvencojn por la viktimo ol por la kulpulo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *