2

Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj

PK edukado, lingvo

La plej kutima klarigo kiun oni donas pri la distingo inter genro kaj sekso estas jena: Sekso estas biologia, dum genro estas socia. Tiu klarigo povas esti tre utila por komprenigi ke homaj ecoj ne estas diktitaj de iliaj korpoj, sed samtempe ĝi estas tro simpliga. En ĉi tiu artikolo, mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro, laŭ pluraj diversaj teoriaj skoloj de feminismo kaj kviraj studoj. Pro koncizeco mi prezentos ilin en du grupoj: mal/konstruismaj kaj postkonstruismaj teorioj (Lykke, Feminist Studies, 2010).

La disvastiĝo de “genro” kiel koncepto kaj la supre menciita klarigo (sekso/genro = biologia/socia) reprezentas kion Nina Lykke nomas mal/konstruismo. La nomo venas de la ideo ke genro estas socia konstruo kaj tiuj ĉi teoristoj strebas malkonstrui ĝin, t.e. analizi la procezojn malantaŭ ĝi. Mal/konstruismo mem konsistas el pluraj skoloj, kiuj estis plej influaj en la 80aj kaj 90aj jaroj de la 20a jarcento, sed oni povas trovi ĝiajn radikojn jam en la verko La Dua Sekso (Le Deuxième Sexe) de Simone de Beauvoir, esprimitaj ekzemple en la fama citaĵo “Oni ne naskiĝas, sed iĝas, virino” (1949). Temas do pri emfazo de tio ke genron oni faras, ne esence havas.

8600697604_671f9ba246_kLa graveco kaj utilo de mal/konstruismo estas plej bone videblaj kontraste al la ĝistiama kompreno de genro, bazita sur biologia determinismo, kiu laŭ multaj estas la radiko de genra malegaleco. Tian pensmanieron oni povas rimarki eĉ hodiaŭ: oni daŭre asignas virinajn aŭ viriĉajn rolojn al homoj surbaze de iliaj korpoj. Ekzemple, ekde kiam homoj naskiĝas kaj oni asignas al ili sekson, oni “ricevas” kun ĝi ankaŭ genron – oni ricevas inan aŭ iĉan nomon, bluajn aŭ rozkolorajn vestaĵojn, pupojn aŭ aŭtetojn, kaj tio estas nur komenco de genraj roloj kiuj akompanos onin la tutan vivon. La enkonduko de teoria distingo inter sekso kaj genro ege helpis rimarkigi tiun problemon kaj igi genrajn rolojn priparolataj en la socio kiu antaŭe konsideris nur biologion kiel valid(ig)a klarigo de malsimilaĵoj inter inoj kaj iĉoj. Tio do kontribuis al kontraŭbatali esenciismajn kredojn, kio estas grava paŝo direkte al genra egaleco.

 Mal/konstruismaj teorioj estas kritikataj kaj antaŭenigataj de postkonstruismo, ankaŭ nomata feminisma korpomateriismo (angle postconstructionismfeminist corpomaterialism). La komuna trajto de la postkonstruismaj skoloj estas la fakto ke ili ne fokusiĝas nur pri socia genro, sed konsideras ankaŭ la korpon en maniero, kiu ne estas biologie determinisma.

Ekzemplo de postkonstruisma teoriisto estas Judith Butler, kiu argumentis ke ankaŭ sekso, same kiel genro, estas socie konstruita. Alivorte, ri kritikas la mal/konstruisman percepton de genro kiel konstruita kaj sekso kiel, male, natura kaj neŝanĝebla. En Gender Trouble (1990) ri skribas ke “sekso la tutan tempon fakte estis genro”. Ri celas ke la divido de la tiom diversegaj korpoj en ekzakte du kategorioj (inaj kaj iĉaj) ne estas io natura.

Tamen, laŭ Lykke, Butler situas inter mal/konstruismo kaj postkonstruismo, ĉar la plene postkonstruismaj teoriistoj ne parolas nur pri la povo, kiun diskurso havas super korpo/materio, sed ankaŭ pri la povo, kiun korpo/materio havas super diskurso. Ilia ĉefa kritiko de mal/konstruismo estas ke kvankam ĝi sukcesas argumenti kontraŭ tio ke “ĉio dependas de biologio”, ĝi nur anstataŭigas biologion per kulturo. Postkonstruismo strebas eviti na ambaŭ. Ĉar mal/konstruistoj havis la distingon inter sekso kaj genro, ili povis babili pri genro malkonsiderante la korpon, kio gvidis al neglekto de teoriigo de sekso kaj korpo. Tio ĉi estas kritikata de postkonstruistoj; ili rifuzas percepti la korpon kiel pasiva kaj parolas pri “agemo” de materio.

Se temas pri lingvouzo, kelkaj asertas ke oni ne bezonas havi du apartajn vortojn por sekso kaj genro, kaj ke “sekso” povus signifi na ambaŭ. En Esperanto, ekzemple, “sekso” oficiale estu uzata en ambaŭ sencoj, kun la eblo specifi “socia sekso” (por ke ĝi signifu “genro”). En aliaj lingvoj estas diverse: pluraj lingvoj komencis elpensi kaj traduki esprimojn por “genro”, por povi pli nuance priparoli la temon. Tamen, en kelkaj aliaj lingvoj la distingo ne ekzistas. De la mal/konstruisma perspektivo tio povas ŝajni kiel manko, sed postkonstruistoj verŝajne vidas ĝin kiel avantaĝon. Kelkaj aŭtoroj (inkluzive Lykke) en siaj tekstoj skribas uzante la esprimon “sekso/genro”, ĝuste por marki sian pozicion kiel postkonstruistoj. Tio ŝajnas al mi bona solvo en la hodiaŭa kunteksto kiam, aŭdante ke iu uzas nur unu vorton por ambaŭ, mi ne certas ĉu temas pri postkonstruismo aŭ pri genra konservativismo kaj biologia determinismo. Ĉiuokaze, indas laŭeble profunde konscii kaj pri la lingvaĵoj, kaj pri la konceptoj malantaŭ ili.

 

 

Comments 2

  1. Dankon, Paulína, pro via tre utila klarigo de ĉi tiuj teoriaj aliroj al la temo! Pri la demando de la lingvouzo, kiun vi konsideras fine de la artikolo, mi ŝatus eĉ pli forte ol vi emfazi la fakton, ke malsamaj lingvoj funkcias malsame, kaj ke oni ne povas simple transpreni la signifokampojn kaj uzkutimojn de unu lingvo al alia. Sekve oni ankaŭ ne povas fari juĝojn pri ies verŝajna idearo surbaze de la samaj kriterioj, surbaze de kiuj oni povas fari tiajn juĝojn en alia lingvo.

    En Esperanto, la vorto “genro” tradicie kaj oficiale havas nur du signifojn, nome la gramatikan sekson (do morfologian substantivklasigon kun ia (ofte iom nebula kaj nesistemeca) ligo al la semantikaj kategorioj de vivanteco kaj de biologia/socia/identeca sekso), kaj la taksonomian unuon inter specio kaj familio. Nur antaŭ malmultaj jaroj oni komencis uzi “genro” ankaŭ en la moderna senco de la angla “gender”, kaj nur en la lastaj 3-5 jaroj, tio komencis vere enradikiĝi en la lingvouzon.

    Pro ĝia noveco, ĝi daŭre estas malakceptata de multaj. Ĝenerale ja sufiĉas “sekso”, kiu malsame ol la angla “sex” ne aparte rilatas nur al biologia sekso, sed ankaŭ same multe rilatas al socia kaj identeca sekso. Oni daŭre plej ofte diras “seksneŭtrala”, kie en la angal oni diras “gender neutral”.

    Simile kiel en Esperanto estas en la germana, kie oni en feminismaj rondoj ja nuntempe ofte uzas “Gender”, sed ekster tiuj rondoj la normala vorto restas “Geschlecht”, ankaŭ en la esprimo “geschlechtsneutral”.

    En la angla estas tute malsame, ĉar “gender” estas tute normala vorto de la ĉiutaga lingvouzo, kaj oni neniam aŭdus “sex neutral” anstataŭ “gender neutral”. Laŭ mi la postkonstruistoj pravas, ke la distingo inter “sex” kaj “gender” mem estas nur socie konstruita kaj kritike analizinda.

    En Esperanto, oni laŭ mi ja povas uzi “sekso” kaj “genro” por laŭvorte traduki anglalingvajn diskutojn pri ĉi tiu temo, sed en propre Esperantlingva kunteksto, oni povas resti ĉe la vorto “sekso”. Ja la ideo de neŭtrala komunikilo kiel Esperanto ne estas, ke ni transprenu ĉiujn semantikajn kategoriojn de la superrega lingvo, sed ke ni flegu aron de semantikaj kategorioj, kiu estas (almenaŭ parte) sendependa de la povorilatoj inter la naciaj lingvoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *