Kun granda ĝojo ni anoncas la lanĉon de nia podkasto! Ĝi ankoraŭ ne havas fiksitan nomon, sed kiel la cetero de nia blogo, ĝi nature evoluos laŭ niaj voloj kaj bezonoj.
Kaj ne nur estas la inaŭgura epizodo, sed estas la podkasto de la somero! Kial? Ĉar ni elektis la perfektan somerecan temon: vestaĵkodoj en varma vetero! Ni decidis diskuti ĉi tion, ĉar unu el niaj legantoj kontaktis nin pri tio. Do se vi volas, ke ni diskutu ion specifan, ne hezitu diri! Komentu sube aŭ mesaĝu al ni rekte ĉe egalecen@gmail.com
Vi povas aŭskulti la podkaston sube ĉe YouTube kaj Soundcloud (kaj ne forgesu aboni, por ke vi ne maltrafu la venontan!). Abonu la podkaston per la RSS-fluo.
[soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/333435978?secret_token=s-sWPoh” params=”auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&visual=true” width=”100%” height=”450″ iframe=”true” /]
Comments 2
Bonega podkastaĵo! Bonvolu daŭrigi tiustile! Mi nun ne havas konkretan temproponon, kaj ĉiuokaze ŝatas lasi min surprizi de via interesa temelekto…
Dankon! 🙂