Kiu estis en Badaĥozo partoprenante IJK-n, certe rimarkis en la kongresejo plurajn kolorajn afiŝojn, kiuj ĉiuj havis kradfrazon “Ankaŭ tio ĉi estas perforto.”
Tiu trideko da afiŝoj estis preparitaj fare de Benita kaj Manuela el la Egalecen-teamo, kiel materialo por la trejnado “Florigu egalecen inter junuloj” (FEJ) subvenciita de Erasmus+, kiu okazis samtempe kaj samloke kiel la kongreso. La trejnado enhavis plurajn trejnaderojn ĉar la temo estas vere ampleksa kaj multflanka; tiu, kiu traktis genran perforton, konsistis el du partoj: unu nur por la trejnitoj kaj alia malfermita al ĉiuj kongresanoj.
Gluado de afiŝoj preter la IJKejo estis pensita kiel “antaŭprogramero”, ilo por pensigi homojn pri diversaj formoj de genra perforto en nia ĉiutaga vivo kaj por prepari ilin por la libera diskuto okazigota merkredon en la salono Emilia Gastòn. La frazoj ĉe afiŝoj koncernis ne nur perforton kontraŭ virinoj, sed ankaŭ kontraŭ iĉoj kaj neduumuloj. Kongresanoj havis eblecon surloke komenti, ĉar flanke al ĉiu afiŝo estis blanka paperfolio por kolekti eventualajn reeĥojn ĝis la momento de forpreno de afiŝoj. Tiu programero efektive ne okazis, ĉar moderantoj konsideris pli grava proponi realan okazintaĵon kaj dediĉis do tempon al la homo, kiu, laŭ informo de aŭskult-servo de IJK, ĵus spertis seksĝenon.
Post tiu malfermita “improvizita” programero, kiun ĉeestis pli ol 35 homoj, kelkaj demandis organizantojn kio pri la afiŝoj, ĉu do okazos io en alia tempo. Bedaŭrinde ne eblis meti en la programon tiun aldonan eron, do ni el Egalecen volas disponigi tiun ĉi materialon ĉi-tie por ebligi pluan pripensadon kaj diskuton pri la temo, en la komentoj aŭ en sekvaj aranĝoj.
Do sube oni trovas la liston de ĉiuj frazoj proponitaj en la afiŝoj. Ĉiun frazon antaŭstaras numero, kiu nur faciligu referencon kaj tute ne celu prioritatigi iun specon de perforto.
- 1 Kiam oni prikomentas vian aspekton dum laborkunsido
- 2 Kiam nekonato tuŝas vin en publika veturilo
- 3 Kiam dum laborintervjuo oni demandas vin ĉu vi intencas patriniĝi
- 4 “Se vi ne amoras kun mi, vi ne amas min!”
- 5 “En tia mallonga jupo, ne plendu ke iĉoj molestis vin!”
- 6 Kiam nokte vi tenas ŝlosilojn en la mano kiel armilo
- 7 Kiam oni juĝas inon laŭ nombro da sekspartneroj kiujn ŝi havis
- 8 “Se vi edziniĝis, kial vi ne patriniĝas?”
- 9 Kiam oni vokas transgenrulon/neduuman homon per malĝusta pronomo
- 10 Kiam sportistinoj aŭ politikistinoj estas evaluataj laŭ sia aspekto
- 11 “Saluton belulino, kial vi ne ridetas al mi?”
- 12 “La vespermanĝo ne pretas, kion vi faris dum la tuta tago?”
- 13 Kiam iĉo opinias, ke vi ŝuldas ion al li, ĉar li estis ĝentila al vi
- 14 Kiam ŝi “bezonas” mensogi, ke ŝi havas fianĉon, por esti lasita en paco
- 15 “Vi estas tre lerta fotistino/inĝenierino malgraŭ esti virino
- 16 Kiam oni maldungas virinon, ĉar ŝi gravediĝis
- 17 Kiam veturilmekanikisto/vendisto de teknikaĵoj traktas virinon kiel stultulino
- 18 “Via vizaĝo beletas, se vi malplidikiĝus, vi iĝus belulino!”
- 19 Kiam oni pensas, ke bela virino ne povas esti samtempe saĝa
- 20 “Ĉu vi motorciklas/petveturas? Por virino estas pli danĝere!”
- 21 “Vi aspektas tre nervoza hodiaŭ: ĉu vi havas menstruon?”
- 22 Kiam oni diras al iĉo, kiu restis la tutan tagon kun siaj filoj, ke li deĵoris kiel infanvartisto
- 23 Kiam oni pensas, ke iĉoj ne ploras
- 24 Kiam oni pensas pri iu (lerta) baleta dancisto, ke verŝajne li estas gejo
- 25 Kiam oni ripetas la kliŝon, ke transgenruloj ‘naskiĝis en la malĝusta korpo’
- 26 Kiam oni pensas, ke iĉoj kokras pro nur seksumado, sed virinoj kokras pro amo
- 27 Kiam oni insultas virinon, dirante ke ŝi estas putino
- 28 Kiam oni opinias, ke por belulinoj estas pli facile progresigi karieron
- 29 Primoki virinon pro la (mal)grandeco de ŝiaj mamoj
- 30 Kiam oni edukas knabinojn plaĉi kaj zorgi pri tio.
Antaŭ ol vi eventuale ekkomentos, ni memorigas al vi pri reguloj de ĉeretaj diskutoj kaj kuraĝigas rakonti pri viaj vivspertoj, kontraŭaj aŭ similaj al tiuj priskribitaj en la afiŝoj.
Comments 4
Ĉu vi hazarde havas pli da informoj pri Emilia Gastón?
Mi persone ne havas, sed Guglo liveras ĉi ligilon e-lingvan: https://sites.google.com/site/fratecoesperanto/1986—2003—4/1988—forpasis-emilia-gaston. Vi ankaŭ trovus aliajn retpaĝojn (en la germana, en la hispana), tamen la informoj ne abundas ŝajne.
Oni ja prikomentis mian aspekton dum laborkunsidoj, kaj tion mi ne perceptis kiel perforto.
Mi pensas ke plej multo el tiuj ekzemploj ja estas seksismaj kaj evitendaj (kelkaj estas eĉ krimoj). Aliflanke nomi ĉion “perforto”, riskas unuecigi malkonvenan rimarkon al efektiva fizika perforto. Mi pensas ke estas danĝere meti ĉion en ununuran grandan kaldronon, ĉar prikomenti aspekton, nekonsente tuŝi, kaj fizike perforti estas tri ekzemploj komplete malsamaj inter si kiuj devas esti traktataj malsame. Se ĉio estas “perforto”, la risko estas kaj grandigi neproporcie etan aferon, kaj minimumigi neproporcie grandan aferon.
Dankon pro via komento. Gxi levas gravan konsiderindajxon, kaj mi tute komprenas kion vi celas. Mi sxatus aldoni kelkajn pliajn pensojn. Unue, kiel vi fakte jam implicas, cxio dependas de kunteksto. Do, ne cxiu rimarko pri aspekto havas la saman signifon: dependas de la situacio kaj de la homoj kaj ties identecoj (ekz genro kaj aliaj).
Mi volus atentigi, ke krom fizika perforto ja ekzistas ankaux perforto psihxa, kiun oni kreas cxefe per vortoj/komentoj. Pli da informoj cxe https://egalecen.org/2016/12/09/diru-ne-al-perforto-kontrau-virinoj/.
Alia kazo pri kiu mi lastatempe multe pensas estas cxikanado en lernejoj. Ecx kiam gxi ne estas fizika, “nur” pervorta, gxi povas havi gravajn konsekvencojn, kiuj foje influas la homon dum la resto de la vivo.