(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj)
Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj.
La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio ke ri per sia ago la suferon meritis, ekzemple ĉar ri kaŭzis suferon al aliulo. Simpligite, oni povas resumi la punan modelon per la diraĵo “okulo kontraŭ okulo, dento kontraŭ dento”. Eĉ se nuntempe en mia lando oni ne vere sekvas tiun regulon laŭlitere (ekzemple la puno por murdo ne estas mortpuno, plej ofte oni uzas malliberigon kiel punon), daŭre validas ke la puno devus iumaniere esti adekvata laŭ la graveco de la krimo. Tio signifas ekzemple ke kontraŭ pli serioza krimo, oni ricevos pli longan tempon en malliberejo.

Bildo: Criminal Injustice de Derek Goulet, uzita laŭ CC BY-NC 2.0
Pli moderna vidpunkto pri justeco estas la resaniga modelo. Kiel ĝia nomo sugestas, se iu spertis suferon aŭ damaĝon, ĉi tiu modelo celas kuraci ĝin, ne venĝi ĝin per reciproka sufero kiel ĉe la puna modelo. Unu el la plej grandaj diferencoj inter la puna kaj la resaniga modeloj estas ke ĉe la dua, la viktimo estas centra. Riaj bezonoj estu konsiderataj kaj ri estu tiom aktiva en la proceso kiom ri volas. La resaniga modelo nome komprenas krimon kiel ion kion oni faris kontraŭ la viktimo/komunumo, ne kontraŭ leĝoj de la ŝtato. Do, la resanigo efektive signifas remeti ĉion en la staton de antaŭ ol la krimo okazis. Plue, la resanigo koncernas ne nur la viktimon, sed ankaŭ la kulpulon. Ankaŭ riaj bezonoj estu konsiderataj. Ria rolo estu ne pasiva akcepto de la puno kiel ĉe la puna modelo, sed aktiva partopreno en la resanigo. Tial la metodoj, kiujn oni uzas, ofte estas bazitaj sur kunlaboro kaj ria kapablo preni respondecon pri sia ago kaj ripari la damaĝon. Konkrete oni emas uzi ekzemple komunuman servon aŭ mediacion.
En la kunteksto de genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj, la resaniga modelo estis kritikata. Nome, ĝia idealo estas respondecigi la komunumon pli ol la ŝtaton pri la prevento de perforto kontraŭ virinoj. Sed en praktiko la komunumo ofte ne kapablas tion fari – male, ĝi ofte eĉ subtenas la perforton. Aliflanke, ankaŭ la ŝtato, same kiel la komunumo, ofte kaŭzas nur plian suferadon al virinoj spertantaj perforton, ĉefe se temas pri neblankaj aŭ malriĉaj virinoj. Konkreta ekzemplo de kiam uzi la resanigan modelon ne taŭgas povas esti la uzo de mediacio (maniero solvi konfliktojn per reciproka interkonsento). Mediacio ne devus esti uzata en kazoj de perforto kontraŭ virinoj, ĉar ĝi antaŭsupozas egalecan rilaton inter la partioj, kio en tiaj kazoj ne veras. Tiumaniere mediacio foje estas misuzata kun negativaj rezultoj por la spertinto de perforto. La virina movado dum longa tempo strebis al tio ke perforto kontraŭ virinoj estu traktata kiel publika, ne privata, problemo, kaj la resaniga modelo iumaniere iras kontraŭ tiu evoluo, kiam ĝi strebas ŝovi la respondecon reen al individuoj aŭ al la malplivasta komunumo.
Tria modelo, kiu puŝas la ideojn pri justeco eĉ pli antaŭen, estas la transforma modelo de justeco. La ĉefa afero pri ĝi estas, ke ĝi rigardas ne nur la krimon mem, sed ankaŭ la kaŭzojn kiuj gvidis al ĝia okazo. Alivorte, la krimo estas nur simptomo de iu problemo, ĝi ne estas la problemo mem. En la kampo de genre bazita perforto validas ekzemple tio, ke seksperforto ne povas esti komprenata kiel unuopa aparta okazaĵo sen strebi elradikigi patriarĥaton kaj kulturon de perforto. En tiu senco puni individuajn seksperfortistojn ne helpas al pli vasta ŝanĝo kiu eliminus perforton en la estonteco. Kvankam la resaniga sistemo estas laŭ mi ĝenerale jam multe pli bona ol la puna sistemo, ĝi daŭre temas pri individuaj homoj kiuj respondecas pri krimoj, ne pri sistemoj. Kontraste, en la transforma modelo diversaj subpremaj sistemoj (kaj iliaj interkruciĝoj) estas konsiderataj. Laŭ ĝi, la sama homo povas esti samtempe kulpulo kaj viktimo. Ekzemple se iu ŝtelas ion, oni ne vidas nur la ŝtelon, sed ankaŭ la kaŭzon, kiu povas esti ke ri estas senmona kaj senhejma ĉar ri estis diskriminaciita pro sia identeco aŭ sociekonomia fono. Homo do ne estas reduktita al sia krima ago – laŭ la transforma modelo, oni ne juĝas iun morale kiel malbonulon, oni juĝas nur la agon mem, en ĝia kunteksto. Tio ĉi estas la absoluta malo de la puna sistemo, kiu simple igas homojn konformi al ŝtataj leĝoj kaj punas ilin se ili malsukcesas tion, sed tute ignoras la fakton ke la sistemoj mem povas esti maljustaj kaj eĉ kaŭzantaj la krimojn.
Alia diferenco estas ke dum la resaniga modelo strebas remeti aferojn al la stato antaŭ la okazo de la krimo, la transforma modelo strebas al plibonigo kompare kun la antaŭa stato. Ĝi strebas ŝanĝi ne nur individuajn homojn, sed la socion/komunumon. Kun tio estas ligita la koncepto de komunuma respondeco. La gvidlibro Creative Interventions Toolkit (havebla en la angla) difinas ĝin jene:
Ni kutime pensas ke pri perforto respondecas la perfortinto. Komunuma respondeco signifas ke komunumoj kulpas pri foje ignori, bagateligi aŭ eĉ subteni perforton. Komunumoj devas rekoni, ĉesigi kaj ekrespondeci pri perforto, iĝante pli kleraj, lertaj kaj agemaj, kiam temas pri interveni kontraŭ perforto, kaj subtenante sociajn normojn kaj kondiĉojn kiuj preventas ke perforto entute okazu.
Konklude, mi volas pensigi pri kelkaj aferoj: Kion bezonas spertinto de perforto? Ĉu venĝon? Ĉu justecon? Ĉu justeco povas esti komprenata kiel venĝo? Kiel punado de perfortistoj helpas al spertintoj de perforto? Kiel ĝi helpas al socia ŝanĝo?
(antaŭaverto: la sekva parto mencias personajn spertojn de perforto)
Kiel spertinto de plurobla, plurspeca, interalie seksa perforto, mi volas oferti miajn personajn provojn pri respondoj al la starigitaj demandoj. La respondoj povas esti malsamaj ĉe ĉiu homo, kaj ĉe ĉiu spertinto de perforto. Miaflanke, post la plej serioza kazo de genre bazita perforto kiu okazis al mi, mi ne parolis pri la okazintaĵo publike. Mi certe ne iris al la polico, sed mi eĉ ne parolis pri la afero en la komunumo al kiu kaj mi kaj la perfortinto apartenas. Ri estis kaj daŭre estas tre ŝatata kaj respektata en la komunumo, kaj havas en ĝi altajn postenojn kun multa povo.
Kial mi ne parolis pri kio okazis? Unue, mi bedaŭrinde pensas ke mi spertintus nur pli da traŭmo. Mi ne povas scii tion certe, sed mi jam vidis sufiĉe da kazoj, en kiuj la perfortitoj spertis multe da hontigo, malfido ktp. Mi parolis pri la afero al malpli ol dek homoj entute, kaj al malpli ol kvin menciante la nomon de la perfortinto. Evidente, la paroladoj estis kun miaj plej proksimaj homoj, kaj eĉ de iu el ili mi spertis tiajn malvalidigajn sintenojn. Ŝajnas al mi, ke ricevi tian reagon post finfine kuraĝi paroli estis eble eĉ pli terure ol la perforto mem.
La dua kialo pro kiu mi ne volis publike paroli pri la okazintaĵo rilatas ĝuste al la diversaj konceptoj de justeco prezentitaj supre. Nome, mi absolute ne volas ke la perfortinto suferu. Se io, mi volas post tiu sperto ĝuste malpliigi la ĝeneralan kvanton de suferado – kaj tio koncernas ĉiujn, eĉ rin. Tio kion ri faris tre suferigis min, sed mi ne kredas ke ri estas malbona homo. Ri fuŝis, sed ria celo verŝajne ne estis suferigi min, kaj eble ri jam intertempe komprenis kion ri kaŭzis kaj ŝanĝiĝis. Mi ne scias. Tial min ofte tre konsternas vidi rin interagi kun aliaj virinoj en la komunumo, ĉar mi verdire timas pri ili. Kaj tio revenigas min al la demando de kion mi volas kaj bezonas: nur tion, ke laŭeble neniu alia havu similan sperton kiel mi. Mi vere prifajfas pri tio ke mia perfortinto estu maldungita aŭ forigita de la komunumo. Mi ne scias kiaj konkretaj ŝanĝoj bezonatas, sed puni tiun unu homon ŝanĝos nenion. Certe ne por mi. Por aliaj eventualaj viktimoj – se ne ri, estos iu alia. Kaj tion ni kiel komunumo strebu preventi.