2

Ĉiutaga konsento: 5 kondutoj per kiuj mi ne plu ĝenas la aliajn.

verdamaro ĉiutaga vivo, konsento

Dum la Junulara Esperanta Semajno, en Storkow (Germanujo), mi prezentis programeron pri la temo “ĉiutaga konsento”, kiu havis diskretan sukceson. Pro tio, mi decidis artikoligi ĝin por Egalecen.

Homoj ofte pensas, ke konsento temas precipe pri seksumado kaj flirtado, aŭ almenaŭ oni plejmulte parolas pri tio en tiu ĉi kunteksto. Fakte mi aŭdis pri ĝi ĉefe en feminismaj medioj kaj rilate al la lukto kontraŭ seksĝenado kaj perforto. Okupiĝante pri tiuj ĉi temoj, tamen, iom post iom mi konsciiĝis pri tio, ke konsento trairas ĉiujn kampojn de la homa vivo kaj ke aliĝi al kulturo de konsento signifas konscie respekti la personajn kaj emociajn limojn de niaj proksimuloj ĉiam, ne nur dum flirtado aŭ seksumado.

Estas multaj ekzemploj pri kiel normale, en diversaj kulturoj, homoj konstante ignoras alies limojn, sen esti socie punitaj pro tio. Male, plurfoje estas la viktimoj de tiu ĉi fenomeno, kiuj devas submetiĝi al juĝado de la socio, kiam ili provas ribeli al ĝi.

Mi mem, pro kutimo kaj nescio, estis plurfoje kulpa je kelkaj malagrablaj kondutoj. Por mia programero, mi elektis kvin el ili, provis klarigi kial ili malbonas, kaj rakontis kiel mi klopodas (pli aŭ malpli sukcese) eviti ilin. Jen ĉi-sube la kvin kondutoj.

1. Insiste oferti manĝaĵojn.

Oferti manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn estas konsiderata ago de afableco kaj gastemo en plejmultaj kulturoj, kaj ofte oni taksas tion tre malpozitivae rifuzi tiun oferton. Mi venas el lando, Italujo, kie manĝoj havas aparte fortan socian rolon, kaj homoj kutimas doni multe da emocia signifo al ili. Mi ne taksas tion malbona en si mem, sed mi ekkonsciis, ke ĝi povas esti problema en pluraj okazoj.

Kiel homo, kiu devas sekvi apartan dieton pro sankialoj, mi tre ofte devas rifuzi manĝofertojn. La malkomprenemo, kiun mi foje renkontas, estas tiom granda, ke la situacio iĝas tre malkomforta por mi, ĝis endanĝerigi la rilaton kun tiu homo. Estas pluraj kialoj, pro kiuj homo povas rifuzi oferton de manĝo aŭ trinkaĵo (ne nur sanaj, sed ankaŭ etikaj, religiaj, aŭ simple ligitaj al persona prefero aŭ al emo en tiu specifa momento). Ili ĉiuj estas validaj, kaj bonus respekti tion. Kelkaj sugestoj, kiujn mi persone sekvas, estas:

  • Akcepti rifuzon, sen insisti kaj sen pridemandi la kialon (se la homo volas, ri povas mem klarigi, sed ri ne estu devigata).
  • Ĉe sociaj okazoj, kiel trinkomanĝa nokto, naskiĝtago, komuna pikniko ktp. konsideri alies eventualajn (aŭ certajn) bezonojn, kaj prefere elekti manĝaĵojn/trinkaĵojn plejeble taŭgajn por ĉiuj. Ekzemple se mi kunportas kukon al festo, kie mi scias ke estos iu vegano (aŭ eĉ se mi ne certas), mi povas porti ĝin veganan. Se mi organizas eventon, en kiu mi planas oferti vinon al la gastoj, mi povas pensi ankaŭ al tiuj, kiuj ne trinkas alkoholon.
  • Konscii, ke tiu ĉi supra sugesto ne ĉiam sufiĉas, kaj ke homoj kun apartaj bezonoj (ĉefe pro sankialoj, sed ne nur) ĉiukaze rajtas decidi por si mem, kion ili manĝu aŭ ne. Eĉ se iu rifuzas ion, kiun vi aparte pretigis pensante al ri, ne prenu tion persone kaj ne ofendiĝu.

2.  Puŝi amikojn renkontiĝi aŭ partopreni eventon kun mi.

Kvankam tio ofte havas la celon de elmontri sian ŝaton al tiu homo, pasigante kvalitan tempon kune, estas signo de amikeco kaj respekto akcepti rifuzon sen ofendiĝi kaj sen kreskigi kulposenton en la alia. Povas esti pluraj kialoj, pro kiuj tiu homo ne volas aŭ povas akcepti la inviton, inter alie kelkaj rilataj al mensa sano, pri kiuj vi povas esti aŭ ne informita. Homoj kiuj suferas je anksio, deprimiĝo, panik-atakoj ktp. povas esti forte streĉitaj de kelkaj sociaj situacioj, aŭ ne havi sufiĉe da energio por partopreni en ili. Kulpigi ilin je pigreco aŭ malsociemo ne helpos ilin.

3. Doni ne petitan helpon aŭ retrokuplon.

Tio povas temi pri korektado de lingvaj eraroj, provizado de vivstilaj aŭ kondutaj konsiloj, klarigado de pli aŭ malpli memevidentaj aferoj, interalie. Sed kio malbonas en tio, ke oni volas helpi? Nu, se oni rigardas pli profunden, tia helpemo ne ĉiam venas el sincera intereso por la homo, sed foje el deziro montri sian superecon sur ri. Krome, eĉ kiam estas la plej bonaj intencoj, ofte tiuj kondutoj ne helpas, sed malhelpas la alian.

Ekzemple nepetita helpo povas malrapidigi ies laboron, nepetita korektado aŭ retrokuplo povas ĝeni la alian kaj malplifortigi rian memfidon. Mi ne diras, ke oni ne plu strebu helpi, sed oni faru tion saĝe, kaj oni donu al la aliaj la eblon mem difini kaj esprimi siajn bezonojn.

Utilaj frazoj povus esti: “Ĉu mi povas iel helpi?”, “Diru al mi, se vi bezonas helpon”, “Ĉu vi ŝatus, ke mi korektu viajn erarojn kiam ni babilas, aŭ vi preferas ke ne?”, “Ĉu utilus al vi, se mi provlegu vian tekston?”, “Se vi ŝatus havi retrokuplon de mi, bonvolu sciigi min”. Vi ankaŭ povas interkonsenti ĉu tiu homo tute ne volas helpon aŭ simple ne nun – tiam vi diru “Okej, sciigu min kiam vi pretos”.

4. Pruntepreni ion, sen peti la konsenton de la posedanto.

Tiu ĉi punkto malfacilas por mi, ĉefe en kunteksto de kunloĝado kun aliaj homoj (longdaŭra aŭ portempa, ekzemple kun samĉambranoj dum E-aranĝo). Mi konfesas ke, kvankam mi tre malamas kiam oni prenas aĵojn de mi sen demandi, mi mem tion faras sufiĉe ofte, ĉefe kiam mi ne havas kialojn por pensi, ke la alia rifuzus se mi demandus. Plej ofte estas vere tiel, sed mi taksas tiun ĉi konduton ĉiukaze problema, ĉar ĝi kutimigas la homojn al antaŭsupozi konsenton, anstataŭ ol demandi. Kaj inverse, oni alkutimiĝas ankaŭ al la fakto, ke en pluraj situacioj oni ne rajtas malkonsenti. Mi proponas starigi ĝeneralan interkonsenton kun viaj proksimuloj, pri kion eblas aŭ ne eblas libere uzi, kaj demandi pri ĉio, kio ne estas klare parto de via interkonsento.

5. Diskonigi privatajn informojn pri persono, kiu ne konsentis pri tio.

Tio eble estas por mi la plej defia, ĉar mi tre ŝatas klaĉi pri diversaj aferoj, kiuj okazas en mia vivo, kaj kiuj plejofte inkluzivas aliajn homojn. Ne nepre temas pri malica priklaĉado, ofte temas pri interŝanĝi spertojn kaj opiniojn, kaj kio pli bonas ol uzi ekzemplojn el reala vivo por klarigi temon karan al vi?

Kaŝi la nomojn ne ĉiam funkcias, ĉar donas impreson de sekretemo kaj vekas scivolemon, aŭ ĉar viaj amikoj ĉiukaze povas facile diveni pri kiu vi parolas, se ili konas rin. Peti la konsenton de la koncernata homo ne ĉiam simplas, tamen ekzistas iuj “trukoj”, kiuj povas helpi. Unu estas priparoli la temon kun viaj plej proksimaj amikoj, kaj ĉiufoje kiam vi starigas iun novan signifan rilaton. Ekzemple se vi ekhavas novan ampartneron, indas frue diskuti pri kiom privata estu via rilato, kiujn informojn vi rajtas diskonigi kaj kun kiu. Atentu ke, se iu diskonigis publike informon pri si mem en iu kunteksto, tio ne signifas ke tiu informo povas esti libere diskonigita en alia kunteksto. Ekzemple ne elŝrankigu iun pri ria seksorientiĝo, malsano, aŭ io alia, eĉ se tiu menciis la temon en sociretejo aŭ dum diskutrondo. Krome, se iu klaĉas al vi pri iu alia

Tiuj ĉi estis la ekzemploj de mi elektitaj, surbaze de mia ĉiutaga sperto, sed certe estas multaj aliaj. Mi scivolas, kion vi pensas pri tiu ĉi temo, kaj kiel vi spertas ĝin en via ĉiutaga vivo. Kion vi faras por esti pioniro de la “kulturo de konsento”? Kiuj estas la okazoj, en kiuj vi renkontas pli da malfacilo? Nepre rakontu tion en la komentoj!

Comments 2

  1. Bonajn pensojn vi kompilis, por faciligi la kunvivadon en socio. Temas pri ege simplaj principoj, kiujn oni povus facile observi, sed estas tiel malofte observataj ankaŭ en mia lando (kiu cetere parte spertis influon de italoj pri manĝoj kaj de italoj mi estas ido).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *