Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi. Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi …
Nuntempaj Defioj de Feminismo
Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …
Sklavkomerco kaj statuoj
Hodiaŭ estas La Internacia Tago por Rememoro de la Sklavkomerco kaj ties Abolicio. Por atentigi kaj pensigi pri ĉi tiu tago, mi prezentas liberan tradukon (liberan, ĉar la medioj de artikolo kaj pepĉeno estas malsamaj) de pepĉeno pri statuoj, kiuj reprezentas la sklavliberiĝon, originale farita de Samuel Sinyangwe, aktivisto pri nigraj rajtoj en Usono.
Novliberalismo trompdevigis al ni batali la klimatan ŝanĝon kiel individuoj
Dum ni okupiĝas verdigante niajn personajn vivojn, kompanioj de fosiliaj brulaĵoj igas tiujn klopodojn sensignifaj. La disdivido de karbona poluado depost 1988? Sole cent kompanioj respondecas por nekredeblaj 71%. Vi umu per la skribiloj aŭ la sunpanelo; ili plu bruligos la planedon.
Moda revolucio
Antaŭatentigo: morto, priskribo de malfacilegaj labor- kaj vivkondiĉoj La 24an de aprilo 2013, 1129 homoj mortis en Dako (Bangladeŝo) kiam la 8-etaĝa konstruaĵo “Rana Plaza” kolapsis. Krome, ĉirkaŭ 2500 homoj vundiĝis. Temis pri historie la plej granda akcidento rilata al vestaĵindustrio. Nome, la konstruaĵo enhavis vestaĵfabrikojn, kaj plejparto de la viktimoj estis ties laboristoj. La kaŭzo de la akcidento estis ke la konstruaĵo estis malsekura kaj netaŭga por fabrikoj – tamen, ĝi estis tiel uzata. Krome, malgraŭ tio ke oni sciis pri la eblo de kolapso (jam la antaŭan tagon aperis krevaĵoj en la muroj de la konstruaĵo), la laboristoj …
Kelkaj pensoj pri strata molestado
Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj …
Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!
Enhavaverto: diversaj priskriboj de perforto Ĉiujare inter la 25a de Novembro (Internacia Tago de Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj) kaj la 10a de Decembro (Internacia Tago de Homaj Rajtoj) okazadas la tutmonda kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto. La kampanjo estas vere internacia, do profitu de la ŝanco trovi organizojn en via propra regiono, kiuj okupiĝas pri ĝi kaj okazigas proteston, ekspozicion, diskuton, filmmontradon, monkolekton, trejnadon, subskribadon de peticio aŭ alian agadon. Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis la fino de la kampanjo, do ni ŝatus kuraĝigi vin trovi kaj partopreni unu el la konektitaj eventoj en via loĝloko. …
Egalecen kongresas
De la 23a ĝis la 30a de Aŭgusto 2016 okazis la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en Nitro (Slovakujo) . El la teamo de Egalecen, Manuela kaj Paŭlina partoprenis la eventon, kaj nun ni ŝatus kundividi kun niaj legantoj kelkajn rakontojn kaj impresojn pri ĝi, per tiu ĉi raporto. Jam dum la alventago ni havis la eblon iom “Egalec-umi” dum la Movada Foiro: tie, kvankam ni ne havis propran tablon, ni kaptis la okazon por babili kun reprezentantoj de aliaj organizoj, renkonti kelkajn el niaj legantoj, kaj disdoni kelkajn el la printitaj libretoj de Egalecen. La plej rimarkinda afero estas …
Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.
Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …
Lastaj novaĵoj pri Egalecen
Karaj legantoj, kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte entuziasmiga kaj pliriĉiga afero, sed ankaŭ temporaba kaj foje elĉerpa, pro tio estas tre grave en grupa kunlaboro ne preteratenti la bonfarton kaj motiviĝon de la unuopaj membroj, kaj de tempo al tempo rediskuti la bazojn de sia kunlabora agado. Paŭzoj povas esti utilaj al tiu ĉi celo. Hodiaŭ, la 11an de Julio 2016, la blogo Egalecen festas sian duan …