Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj refreŝigis la memoron: Blua Lundo (‘blua’ signifante ‘trista’) estas “tago”, unue dokumentata en 2005 ĉe Sky Travel, brita novaĵfabriko. Laŭ iuj kvazaŭsciencaj formuloj, oni kalkulis la ‘plej tristan tagon de la jaro’, almenaŭ en la norda hemisfero, uzante la jenajn kondiĉojn: vojaĝdaŭro, malfruoj de publikaj veturiloj (ofta okazo en Britio), tempo farante kulturajn aktivaĵojn, tempo malstreĉiĝante (kaj respektive streĉiĝante), tempo …
Moda revolucio
Antaŭatentigo: morto, priskribo de malfacilegaj labor- kaj vivkondiĉoj La 24an de aprilo 2013, 1129 homoj mortis en Dako (Bangladeŝo) kiam la 8-etaĝa konstruaĵo “Rana Plaza” kolapsis. Krome, ĉirkaŭ 2500 homoj vundiĝis. Temis pri historie la plej granda akcidento rilata al vestaĵindustrio. Nome, la konstruaĵo enhavis vestaĵfabrikojn, kaj plejparto de la viktimoj estis ties laboristoj. La kaŭzo de la akcidento estis ke la konstruaĵo estis malsekura kaj netaŭga por fabrikoj – tamen, ĝi estis tiel uzata. Krome, malgraŭ tio ke oni sciis pri la eblo de kolapso (jam la antaŭan tagon aperis krevaĵoj en la muroj de la konstruaĵo), la laboristoj …
Egalecen kongresas
De la 23a ĝis la 30a de Aŭgusto 2016 okazis la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en Nitro (Slovakujo) . El la teamo de Egalecen, Manuela kaj Paŭlina partoprenis la eventon, kaj nun ni ŝatus kundividi kun niaj legantoj kelkajn rakontojn kaj impresojn pri ĝi, per tiu ĉi raporto. Jam dum la alventago ni havis la eblon iom “Egalec-umi” dum la Movada Foiro: tie, kvankam ni ne havis propran tablon, ni kaptis la okazon por babili kun reprezentantoj de aliaj organizoj, renkonti kelkajn el niaj legantoj, kaj disdoni kelkajn el la printitaj libretoj de Egalecen. La plej rimarkinda afero estas …
Lastaj novaĵoj pri Egalecen
Karaj legantoj, kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte entuziasmiga kaj pliriĉiga afero, sed ankaŭ temporaba kaj foje elĉerpa, pro tio estas tre grave en grupa kunlaboro ne preteratenti la bonfarton kaj motiviĝon de la unuopaj membroj, kaj de tempo al tempo rediskuti la bazojn de sia kunlabora agado. Paŭzoj povas esti utilaj al tiu ĉi celo. Hodiaŭ, la 11an de Julio 2016, la blogo Egalecen festas sian duan …
La malcertaj originoj de la Internacia Virina Tago
(fontoj: Vikipedio kaj Chiara Lalli “L’invenzione dell’8 marzo”) “La Internacia Virina Tago estas celebrata hodiaŭ, ĉar iuj laboristinoj mortis bruligitaj en incendio en tekstila fabriko la 8an de Marto antaŭ multaj jaroj”. La unuan fojojn kiam mi aŭdis tiun ĉi rakonton, estis de mia instruistino en bazlernejo, kaj ekde tiam mi ĉiam sciis ke tio estas la origino de la Internacia Virina Tago. Nur hieraŭ mi malkovris ke tiu estas fakte fonda mito, kaj ke la originoj de tiu ĉi evento estas malcertaj, inkluzivantaj diversaj versioj, kiuj miksiĝis en rakonto kiu tute ne similas al preciza historia rekonstruo. Ni eku …
Post Kolonjo, ni ne povas lasi ke la bigotoj ŝtelu la feminismon.
(de Laurie Penny, originala versio ĉe http://www.newstatesman.com/politics/feminism/2016/01/after-cologne-we-cant-let-bigots-steal-feminism, tradukita de Manuela Ronco) Enhavaverto: seksperforto, mizogineco, rasismo. Kial ni ne povas ĉiam taksi seksan molestadon tiom serioze kiom ni faras kiam enmigrintoj kaj islamanoj estas implikitaj kiel kulpuloj? En ia perverta maniero, estas progreso. Post monatoj de hundo-fajfila ksenofobio, eŭropaj aŭtoritatoj finfine komencis trakti migrantojn, kiel ili traktus ajnan alian civitanon. Ili atingis tion elektante ne krii kiam migrantoj estas akuzataj de seksperforto kaj atakado de virinoj. En Silvestro en Kolonjo (Köln), Germanio, centoj da homoj, preskaŭ ĉiuj laŭdire de ‘araba kaj nordafrika’ aspekto, kaj inkluzive multaj azilpetantoj, brutale atakis virinojn, kiuj festis …
Kion Zamenhof dirus hodiaŭ?
Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ, la 15an de decembro, esperantistoj en la tuta mondo celebras la memoron de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Sed Zamenhoftago temu nek pri tosti kaj festeni kun samideanoj, nek pri aĉeti esperantan libron. Laŭ mi, ĝi temu pri tio ke ni honorigu la ideojn de Zamenhof per vivi ilin, do per apliki ilin al nia situacio ĉi tie kaj ĉi tiam. Ĉirkaŭrigardante, mi ne povas ne rimarki ilian akran aktualecon. Por situi min geopolitike: mi loĝas en Eŭropo. En la pasintaj monatoj, la plej diskutata temo ĉi tie estas la tielnomata rifuĝinta krizo. Unufraze temas pri …
Parizo – en kunteksto
Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto Mia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la …