Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj refreŝigis la memoron: Blua Lundo (‘blua’ signifante ‘trista’) estas “tago”, unue dokumentata en 2005 ĉe Sky Travel, brita novaĵfabriko. Laŭ iuj kvazaŭsciencaj formuloj, oni kalkulis la ‘plej tristan tagon de la jaro’, almenaŭ en la norda hemisfero, uzante la jenajn kondiĉojn: vojaĝdaŭro, malfruoj de publikaj veturiloj (ofta okazo en Britio), tempo farante kulturajn aktivaĵojn, tempo malstreĉiĝante (kaj respektive streĉiĝante), tempo …
Kio estas justeco?
(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj. La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio …
Inoj sifilison transdonas, iĉoj je ĝi suferas
Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo Veronika analizas la ideojn ĉirkaŭ seksume transdoneblaj malsanoj de historia vidpunkto, fokusiĝante pri tio kiel oni traktas (mal)sanon laŭ genra kaj etna vidpunktoj. Claude Quétel skribis en la jaro 1992 ke nenio pli bone montras la veron pri socioj kaj ŝtatoj ol iliaj historioj de sano kaj malsano. Ĝuste tiutempe multaj ŝtatoj luktis kontraŭ epidemio de HIV. Sed Quétel celis ne kiel la ŝtato kaj ĝia politiko traktas la viruson mem, sed kiel ĝi aliras la “malsanulojn” kaj iliajn korpojn kiuj faras …
Grey’s Anatomy: ĉu egaleca televidserio?
Antaŭaverto: film-malkaŝoj. Antaŭ kelkaj semajnoj komenciĝis en Usono la 12a, kaj lasta, sezono de mia plejŝatata televidserio: Grey’s Anatomy. Mi volas kapti la okazon por verki pri ĝi, kaj precipe pri ĝia rilato al la temoj de egaleco kaj pluraneca feminismo. Por tiuj, kiuj ne konas ĝin, Grey’s Anatomy apartenas al la tiel nomata genro “kuracista dramo”, kaj temas pri la ĉiutaga vivo en la kirurgia sekcio de la hospitalo Seattle Grace. Kvankam la serio enhavas aktoraron kompaktan, gravan en la rakonta kunteksto, Meredith Grey estas reprezentita kiel la ĉefrolulo, ankaŭ ĉar ŝia estas la ekstera voĉo, kiu komentas je …
Taylor Swift ja estas feministo
Pli frue en la historio en Egalecen mi havis ideon verki artikolon pri la popkantistino Taylor Swift, ekzamenante riajn kantojn por malkovri la kontraŭfeminismajn ideojn en ili. Se vi ne jam konas la famulon, ri estas unu el la plej sukcesaj junaj kantistoj en usono kaj ludas kontreon kaj popon. Riaj kantoj temas pri junulaj amrilatoj kaj juna vivo ĝenerale. Mi emis fari la artikolon surbaze de kelkaj riaj kantoj, kiuj enhavas sufiĉe aĉajn mesaĝojn. Unue estas You Belong With Me (Vi Apartenas Kun Mi), en kiu Taylor juĝas koramikinon de najbariĉo pro ‘putineca’ aspekto – “Hej, kion vi faras …