Cerba fetiĉo

PK amrilatoj, analizo, literaturo, recenzo

Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …

Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado

Egalecen amrilatoj, ĉiutaga vivo, konsento, Rimedoj

De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie. Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste. Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj …

3

Monogamio ruinigis amikecon

Ariel Bonkorpa amrilatoj

Ĉi tiu artikolo estas traduko de jena angla artikolo. Indas komenti, ke ĉi tiu artikolo speciale fokusiĝas pri (am)rilatoj en okcidenta kunteksto, tamen nuntempe la romantikismo iĝas sufiĉe tutmonda afero. Vi scias, kio mojosas? Amikoj. Amikoj estas mirigaj. Vi parolas al ili pri viaj kunaj interesoj kaj viaj sentoj. Vi faras aktivaĵojn, kiujn vi ŝatas, kaj vi brakumas kaj vi kune travivas la malfacilaĵojn de la vivo. Amikoj estas la homoj en via vivo, kiuj veturigas vin laborejen, kiam via aŭto paneas. Amikoj estas tie por ludi tabloludojn. Se vi bezonas plendi pri via tago ĉe la laborejo, amiko havas …

12

Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo

verdamaro amrilatoj, pluramemo

Enhavaverto: seksismo, seksumado, manipulemo en amrilatoj. Lastatempe mi iom pli profunde demandis min pri pluramemo, kaj pri tio mi volas rakonti al vi. Indas komenci menciante, kia estis la evoluo de mia sinteno pri tiu ĉi temo. Antaŭ iom da jaroj mi tute ne konis la fenomenon, kaj do ne povis havi apartan opinion; fakte mi unuafoje aŭdis pri ĝi dum mia unua E-renkontiĝo, kiam unu el la programeroj estis ĝuste diskutrondo pri pluramemo. Mi memoras ke mi preskaŭ hazarde eniris la ĉambron kie ĝi okazis, sen vere voli partopreni, sed la gvidanto invitis min aliĝi, kaj tiel mi sidis aŭskultante la aliajn …