Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …
Transgenra Analizo de ‘Wicked’
Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko.
Konceptoj Pri Komunumoj
Kiel Esperantisto, kiu okupiĝas pri la socijusteca movado, mi ofte pensas pri la vorto ‘komunumo’.
La ĝenerala difino de komunumo estas granda aŭ malgranda grupo de homoj, kiuj havas ion komunan. Tio povas esti ekzemple religio, normoj, identeco, ŝatokupoj ktp. La Esperantistaro estas ekzemplo de granda komunumo, kaj ankaŭ oni povus paroli pri la komunumoj de homoj, kiuj uzas rultabulojn aŭ aŭskultas metalrokan muzikon.
Muziko kaj Genra Egaleco en Esperantujo
Ĉi tiu artikolo uzas la neoficalan sufikson -iĉ. Ĝi funkcias kiel la virgenra malo de la sufikso -in. Tiel la vortoj ‘ino’ kaj ‘iĉo’ egalas al ‘virino’ kaj ‘viro’ en fundamenta Esperanto. Ĝenerale kiam oni parolas pri Esperanta kulturo, oni laŭdas la verdajn muzikistojn kiel bona ekzemplo de ĝia riĉeco. Sed, laŭ Cristina Monica kaj Ariel Bonkorpa, endas levi la temon de seksismo kaj malegaleco ene de tiu sceno. La ĉefa parto de ĉi tiu artikolo estas de Cristina kiel gastkontribuanto, kun aldonaj komentoj de Ariel (antaŭe konata kiel Rolando). Cristina Kiom da muzikistinoj koncertis dum via lasta kongreso? Kaj …
Marta – la unua feminisma romano en Esperanto?
Antaŭnelonge ni en Egalecen decidis, ke ni faru libroklubon, por ke ni pli lernu pri literaturo en Esperanto, kaj por povi diskuti librojn, kies temoj rilatas al nia blogo. La unua libro, kiun ni prezentas al vi, estas Marta de Eliza Orzeszko, eldonita en la pola en 1873 kaj tradukita al Esperanto fare de Zamenhof en 1910. Laŭ iuj homoj, Marta estas unu el la fruaj feminismaj verkaĵoj en Esperanto. La intrigo koncernas Marta Swicka, kiu je la komenco de la verko ĵus vidviniĝis. Ŝi estas altklasulino, sola en la mondo krom ŝia filineto. Ŝi supozas, ke estos simple trovi laboron en Varsovio kaj …