(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj. La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio …
Atentema kunestado, kaj “anĝela” diskutrondo dum la IJF
Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi. Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi …
Kial ri simple ne foriras? aŭ La Ciklo de Perforto
Antaŭaverto: perforto en proksimaj rilatoj La koncepto “ciklo de perforto” estis enkondukita en 1979 de Lenore Walker por provi klarigi la procesojn okazantajn en perfortaj rilatoj.* Ĝis hodiaŭ ĉi tiu modelo (en ĝisdatigita versio) estas vaste uzata. Kvankam necesas memori ke aliaj modeloj ekzistas kaj ke ne ĉiuj homoj, kiuj spertis perforton de sia partnero, povas rilati al ĝi, ĝi estas utila ilo por klarigi funkciadon de tiaj rilatoj, inkluzive partan respondon al la demando “kial ri simple ne foriras?”. Ciklo de perforto tamen estas nur unu el la eblaj kialoj, pro kiuj homoj restas en perfortaj rilatoj. Foriron plie …
Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj
La plej kutima klarigo kiun oni donas pri la distingo inter genro kaj sekso estas jena: Sekso estas biologia, dum genro estas socia. Tiu klarigo povas esti tre utila por komprenigi ke homaj ecoj ne estas diktitaj de iliaj korpoj, sed samtempe ĝi estas tro simpliga. En ĉi tiu artikolo, mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro, laŭ pluraj diversaj teoriaj skoloj de feminismo kaj kviraj studoj. Pro koncizeco mi prezentos ilin en du grupoj: mal/konstruismaj kaj postkonstruismaj teorioj (Lykke, Feminist Studies, 2010). La disvastiĝo de “genro” kiel koncepto kaj la supre menciita …
‘Gaslampumado’ – kio ĝi estas kaj kiel batali ĝin?
‘Gaslighting’ (ĉiposte nomata gaslampumado) estas strategio celanta miskredigi kaj manipuli homojn per levi dubojn pri ties propraj memoroj, perceptoj, kaj personeco. Per multaj el tiuj subtilaj sugestoj, la uzanto de tiu tekniko povas havi la viktimon sub plena regado, kreante iun fikcian version de la realeco, kiu pli kongruas por ri. En ĉi tiu artikolo mi klarigos specife, kiel gaslampumado funkcias, kaj donos konsilojn por rekoni kaj kontraŭbatali ĝin en via propra vivo.
Moda revolucio
Antaŭatentigo: morto, priskribo de malfacilegaj labor- kaj vivkondiĉoj La 24an de aprilo 2013, 1129 homoj mortis en Dako (Bangladeŝo) kiam la 8-etaĝa konstruaĵo “Rana Plaza” kolapsis. Krome, ĉirkaŭ 2500 homoj vundiĝis. Temis pri historie la plej granda akcidento rilata al vestaĵindustrio. Nome, la konstruaĵo enhavis vestaĵfabrikojn, kaj plejparto de la viktimoj estis ties laboristoj. La kaŭzo de la akcidento estis ke la konstruaĵo estis malsekura kaj netaŭga por fabrikoj – tamen, ĝi estis tiel uzata. Krome, malgraŭ tio ke oni sciis pri la eblo de kolapso (jam la antaŭan tagon aperis krevaĵoj en la muroj de la konstruaĵo), la laboristoj …
Kelkaj pensoj pri strata molestado
Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj …
Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!
Enhavaverto: diversaj priskriboj de perforto Ĉiujare inter la 25a de Novembro (Internacia Tago de Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj) kaj la 10a de Decembro (Internacia Tago de Homaj Rajtoj) okazadas la tutmonda kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto. La kampanjo estas vere internacia, do profitu de la ŝanco trovi organizojn en via propra regiono, kiuj okupiĝas pri ĝi kaj okazigas proteston, ekspozicion, diskuton, filmmontradon, monkolekton, trejnadon, subskribadon de peticio aŭ alian agadon. Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis la fino de la kampanjo, do ni ŝatus kuraĝigi vin trovi kaj partopreni unu el la konektitaj eventoj en via loĝloko. …
Karnavalaj memoroj
Hodiaŭ en multaj landoj oni festas la Karnavalon, tradician katolikan feston, kies plej karakteriza trajto estas vestado de maskoj kaj kostumoj. Ĝi estas ofte tre ŝatata festo de la infanoj, sed ankaŭ de la plenkreskuloj. Verdire dum mia infanaĝo mi neniam aparte ŝatis la Karnavalojn, tamen mi estis kvazaŭ devigata ilin festi, kaj ĉiujare partopreni al tedaj kaj bruaj paradoj, surhavante ofte malkonfortajn kaj foje iom ridindajn kostumojn. Pri tiuj festoj mi havas kelkajn memorojn, inter kiuj du restis bone impresitaj en mia kapo, eĉ post tiom longa tempo. Unu jaron, kiam mi estis eble 4 aŭ 5 jaraĝa, por la Karnavalo mi …
Unu bildo ilustras gravajn konceptojn
Hodiaŭ ni prezentas al vi diagramon klarigantan kelkajn bazajn konceptojn kaj terminojn pri sekso, genro kaj orientiĝo. Ilia kompreno tre utilos al vi kiam vi partoprenos en rilataj diskutoj. Pri la distingo inter genro kaj sekso ni jam pli detale skribis ĉi tie. La jena diagramo aperis en la 21a Beletra Almanako, kiu ĵus eldoniĝis, kaj la belan ilustraĵon kreis Max Elbo. Ĉi tiu numero de Beletra Almanako cetere enhavas pliajn verkojn rilatajn al temoj, pri kiuj ni interesiĝas en Egalecen, kaj ni varme rekomendas ĝin.
- Page 1 of 2
- 1
- 2