(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj. La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio …
Nuntempaj Defioj de Feminismo
Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …
Kelkaj pensoj pri strata molestado
Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj …
Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.
Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …
Post Kolonjo, ni ne povas lasi ke la bigotoj ŝtelu la feminismon.
(de Laurie Penny, originala versio ĉe http://www.newstatesman.com/politics/feminism/2016/01/after-cologne-we-cant-let-bigots-steal-feminism, tradukita de Manuela Ronco) Enhavaverto: seksperforto, mizogineco, rasismo. Kial ni ne povas ĉiam taksi seksan molestadon tiom serioze kiom ni faras kiam enmigrintoj kaj islamanoj estas implikitaj kiel kulpuloj? En ia perverta maniero, estas progreso. Post monatoj de hundo-fajfila ksenofobio, eŭropaj aŭtoritatoj finfine komencis trakti migrantojn, kiel ili traktus ajnan alian civitanon. Ili atingis tion elektante ne krii kiam migrantoj estas akuzataj de seksperforto kaj atakado de virinoj. En Silvestro en Kolonjo (Köln), Germanio, centoj da homoj, preskaŭ ĉiuj laŭdire de ‘araba kaj nordafrika’ aspekto, kaj inkluzive multaj azilpetantoj, brutale atakis virinojn, kiuj festis …