Kion mi lernis pri handikapismo

verdamaro handikapismo

Enhavaverto: infantraktado de handikapuloj, insulta “inspirismo”. Dum la jaroj 2009-2010, kiam mi ankoraŭ estis studento, mi havis la okazon labori partatempe por la “Porhandikapula Servo” de mia universitato. Mia rolo (kaj de miaj kolegoj) estis tiu de “akompananto” por handikapitaj studentoj: depende de la kazo, mi devis akompani ilin de iliaj hejmoj, aŭ de la bus/trajn-stacidomo, al la fakultato kaj reen, helpi dum la moviĝoj de unu lecion-ĉambro al la alia, resti kun ili dum la tagmanĝa paŭzo, k.s. Tiu ĉi sperto estis sendube tre signifa kaj lerniga por mi, ĉefe pri kio rilatas mian sintenon al diverseco. Fakte mi …