Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?

Ariel Bonkorpa konsento, Movado, podkasto, pozitiveco

Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin. Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi …

2

Ĉiutaga konsento: 5 kondutoj per kiuj mi ne plu ĝenas la aliajn.

verdamaro ĉiutaga vivo, konsento

Dum la Junulara Esperanta Semajno, en Storkow (Germanujo), mi prezentis programeron pri la temo “ĉiutaga konsento”, kiu havis diskretan sukceson. Pro tio, mi decidis artikoligi ĝin por Egalecen. Homoj ofte pensas, ke konsento temas precipe pri seksumado kaj flirtado, aŭ almenaŭ oni plejmulte parolas pri tio en tiu ĉi kunteksto. Fakte mi aŭdis pri ĝi ĉefe en feminismaj medioj kaj rilate al la lukto kontraŭ seksĝenado kaj perforto. Okupiĝante pri tiuj ĉi temoj, tamen, iom post iom mi konsciiĝis pri tio, ke konsento trairas ĉiujn kampojn de la homa vivo kaj ke aliĝi al kulturo de konsento signifas konscie respekti …

4

Ankaŭ tio ĉi estas perforto!

Benita ĉiutaga vivo, konsento, Movado, Organizado

Kiu estis en Badaĥozo partoprenante IJK-n, certe rimarkis en la kongresejo plurajn kolorajn afiŝojn, kiuj ĉiuj havis kradfrazon “Ankaŭ tio ĉi estas perforto.” Tiu trideko da afiŝoj estis preparitaj fare de Benita kaj Manuela el la Egalecen-teamo, kiel materialo por la trejnado “Florigu egalecen inter junuloj” (FEJ) subvenciita de Erasmus+, kiu okazis samtempe kaj samloke kiel la kongreso. La trejnado enhavis plurajn trejnaderojn ĉar la temo estas vere ampleksa kaj multflanka; tiu, kiu traktis genran perforton, konsistis el du partoj: unu nur por la trejnitoj kaj alia malfermita al ĉiuj kongresanoj.  

Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado

Egalecen amrilatoj, ĉiutaga vivo, konsento, Rimedoj

De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie. Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste. Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj …

Kelkaj pensoj pri strata molestado

verdamaro Aktivismo, ĉiutaga vivo, edukado, femismo, konsento

Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj …

1

Kontakt-improvizado: danco, kiu pensigis al mi pri konsento

verdamaro konsento

Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri mia unuafoja partopreno en marmelado de Kontakt-improvizado… ĉu vi scias kio ĝi estas? Laŭ la Vikipedia difino: “Ankaŭ nomita “danco-kontakto”, [Kontakt-improvizado] estas speco de improvizita danco, unu el la plej konataj kaj karakterizaj formoj de la postmoderna danco. En ĝia praktiko, la punktoj de fizika kontakto inter almenaŭ du dancistoj iĝas la deirpunkto de esplorado farita el improvizitaj movoj. Preter la punktoj de fizika kontakto, gravas ankaŭ la ĝenerala kontakto (aŭda, kineta, percepta kaj emocia) de la dancisto kun riaj kunuloj, kaj kun kio estas ĉirkaŭe (la grundo, la spaco, la forto de gravito, ktp). Dum ekzercado aŭ atelieroj, la improvizaĵoj de danco-kontakto …

2

Konsento kiel sento: miaj spertoj tiurilate

Ariel Bonkorpa konsento

Enhavaverto: priskriboj de seksumado kaj perfortaj agoj Mi tre ĝojis legi la antaŭajn artikolojn de miaj kolegoj en Egalecen. Konsento estas ne nur ege grava kaj diskutinda temo, kaj ĝi ligiĝas kun tiom da aliaj sociaj strukturoj. Dum la lastaj monatoj mi remaĉis pri diversaj seksumaj spertoj, kiujn mi havis en la pasinta jaro, kaj evidentiĝis al mi, ke pluraj el ili estis ege malkonsentaj. Helpegis al mi legi artikolon de Bandana Blog, kiu nomiĝas “Vi Rajtas Repreni Ĝin: Konsento kiel Konsciebla Sento”. Ĝi estas en la angla kaj vi povas legi ĝin ĉi tie. La kerno de la artikolo jenas: okazas, …

5

Kelkaj konsiloj pri konsento

PK konsento

Pasintsemajne ni en Egalecen komencis diskuton pri konsento, en la artikolo El kulturo de perforto al kulturo de konsento. Nun ni, kiel promesite, daŭrigas enprofundiĝi en la temon. Enhavavertoj: perforto, seksumado, ebria seksumado. Lastatempe ni feliĉe iĝis pli sukcesaj en batalo kontraŭ la mito ke kiam virino diras „ne“ ri celas „jes“, ke ri nur volas esti pli intense konvinkita aŭ alimaniere venkita, por ke ri ne ŝajnu kiel tro facila celo. (Kaj foje tio estas vero: ekzistas inoj kiuj diras “ne” celante “jes”, ĉar la socio hontigas ilin pro deziri sekson kaj ne timi esprimi kaj eĉ aktive realigi …

4

El kulturo de perforto al kulturo de konsento

Egalecen konsento

Enhavavertoj: perforto. Antaŭ nelonge mi estis invitita por vespermanĝo ĉe amiko. La proponon mi akceptis volonte, ĉar ekde longe ni ne renkontis unu la alian, kaj mi pensis ke certe ni havos multon por babili. Dirindas ke temas pri amiko kun kiu neniam io romantika/seksa okazis, nek estis antaŭsignoj ke unu el la du povus tion deziri. La vespero pasis bone, ni multe babilis, trinkis vinon, ĉio normale. Je iu momento, kiam jam malfruiĝis, mi diris ke mi devas reveni hejmen, ĉar ankoraŭ mi devas veturi sufiĉe longan vojon kaj baldaŭ ne plu estos busoj. Mia amiko tamen diris “Ne, …