Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste. Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, …
J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj
Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.
Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj
La plej kutima klarigo kiun oni donas pri la distingo inter genro kaj sekso estas jena: Sekso estas biologia, dum genro estas socia. Tiu klarigo povas esti tre utila por komprenigi ke homaj ecoj ne estas diktitaj de iliaj korpoj, sed samtempe ĝi estas tro simpliga. En ĉi tiu artikolo, mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro, laŭ pluraj diversaj teoriaj skoloj de feminismo kaj kviraj studoj. Pro koncizeco mi prezentos ilin en du grupoj: mal/konstruismaj kaj postkonstruismaj teorioj (Lykke, Feminist Studies, 2010). La disvastiĝo de “genro” kiel koncepto kaj la supre menciita …
Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.
Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro. Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro. Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en …
Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo
de Cristina Monica Enhavavertoj: kaŝado de neduumuloj, handikapisma lingvaĵo Dum la scienca prelegsesio en la ĉi-jara IJK mi prezentis kelkajn eblecojn por pliegaligi deklinacion de personaj substantivoj en la germana. Eble ne ĉiuj ĉeestis IJK aŭ la prelegon, aŭ vi partoprenis la prezenton de Egalecen mem, ĉar fakte ambaŭ programeroj okazis samtempe. Pro tio mi ŝatus prezenti la temon de mia prelegeto en skriba versio. Eble vi parolas aŭ lernas la germanan aŭ vi simple ŝatus scii kiel povus funkcii en la germana. Eble vi eĉ povus verki artikolon pri la agado kontraŭ lingva diskriminacio en via lingvo! En la …
Aperis artikolo “Esperanto kaj sekso”
Ĉisemajne ni ŝatus kundividi kun vi la artikolon Esperanto kaj sekso verkitan de Markos por Lingva kritiko. Ĝi estas tre detala kaj profunda analizo de kiel oni esprimas genron (Markos uzas la pli tradician vorton „sekso“) kaj en tradicia Esperanto, kaj en kelkaj diversaj ŝanĝproponoj al la lingvo. Indas legi la artikolon ĝis la fino, kie troviĝas interesa tutnova propono pri kiel solvi la problemon de seksismo en Esperanto – ĝi estas sufiĉe radikala kaj certe diskutinda. Ni scivolas pri viaj opinioj pri la temo! La artikolo legeblas ĉi tie. Cetere, se vi interesiĝas pri ŝanĝproponoj al Esperanto, eble vi …
Kial iĝi riisto
Antaŭatentigo: Ĉi tiu artikolo tute ne temas pri “lingvistikaj” argumentoj, t.e. kio estas pli facila, pli natura kaj simile. Tiujn mi prifajfas. Ĝis nun mi ne sukcesis entusiasmiĝi pri riismo. Mi sciis ke ĝi ekzistas, aŭdis la argumentojn kaj kontraŭargumentojn, kaj tie la afero finiĝis por mi. Mi ne estis kontraŭ, sed mi ne vidis bonan kialon por mem riistiĝi. Tio estas ĉar mi erare pensis ke la sola maniero en kiu riismo subtenas egalecon temas pri egaleco de viroj kaj virinoj – aŭ mi prefere diru: de inoj kaj iĉoj (ekde nun mi skribas riisme). Mi tiam komprenis ke …