Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn. …
Ombro sur interna pejzaĝo
La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, …
Similaĵoj kaj malsimilaĵoj inter la romanoj Marta kaj Lilio
Ĉi tiu artikolo estas gastartikolo de Paulo Silas. Vi povas legi la blogon de Paulo ĉi tie. La pollingva romano Marta, verkita de Eliza Orzeszkowa, origine aperis en 1873. La Esperanta traduko, de Zamenhof, aperis en 1910. Ĝi rakontas la malfacilan vivon de virino, kies nomo ja estas Marta, kiu, post la morto de sia edzo, ne sukcesas trovi enspezofonton. Ŝiaj diversaj provoj montriĝas vanaj kaj ŝi perceptas, ke tie kie ŝi povus labori, la kutimo diktas ke nur viroj dungiĝu. Mi ekvolis legi ĝin depost kiam aperis en la blogo Egalecen afiŝo kiu demandas, ĉu Marta estas “la unua …
Kvin virinaj verkistoj de Esperantujo, kiujn ni rekomendas
La 26an de Julio estas la datreveno de la aperigo de la Unua Libro, la libro konsiderata la komenco de la lingvo Esperanto. Estas taŭge, laŭ mi, ke la verda lingvo enkondukiĝis per libro, ĉar Esperanto havas gravan literaturan historion. Mi estis inspirita de la okazo verki iom pri virinaj aŭtoroj en Esperantujo, kiuj bedaŭrinde estas malmultaj kaj ofte ignorataj. Ĉi tie mi listigas kvin verkistinojn, kune kun iuj verkoj rekomendindaj de ili. Kie eblas legi interrete, mi donis ligilojn, kaj alie mi donis ligilojn al interretaj vendejoj.
Marta – la unua feminisma romano en Esperanto?
Antaŭnelonge ni en Egalecen decidis, ke ni faru libroklubon, por ke ni pli lernu pri literaturo en Esperanto, kaj por povi diskuti librojn, kies temoj rilatas al nia blogo. La unua libro, kiun ni prezentas al vi, estas Marta de Eliza Orzeszko, eldonita en la pola en 1873 kaj tradukita al Esperanto fare de Zamenhof en 1910. Laŭ iuj homoj, Marta estas unu el la fruaj feminismaj verkaĵoj en Esperanto. La intrigo koncernas Marta Swicka, kiu je la komenco de la verko ĵus vidviniĝis. Ŝi estas altklasulino, sola en la mondo krom ŝia filineto. Ŝi supozas, ke estos simple trovi laboron en Varsovio kaj …