Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem, mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, …
Kiel korekti lingvaĵon konscie kaj bonkore
Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste. Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, …
Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?
Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin. Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi …
Kio estas justeco?
(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj) Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj. La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio …
Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo
En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj. La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj! Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/497390859?secret_token=s-EkECX” params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /] En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni …
Ankaŭ tio ĉi estas perforto!
Kiu estis en Badaĥozo partoprenante IJK-n, certe rimarkis en la kongresejo plurajn kolorajn afiŝojn, kiuj ĉiuj havis kradfrazon “Ankaŭ tio ĉi estas perforto.” Tiu trideko da afiŝoj estis preparitaj fare de Benita kaj Manuela el la Egalecen-teamo, kiel materialo por la trejnado “Florigu egalecen inter junuloj” (FEJ) subvenciita de Erasmus+, kiu okazis samtempe kaj samloke kiel la kongreso. La trejnado enhavis plurajn trejnaderojn ĉar la temo estas vere ampleksa kaj multflanka; tiu, kiu traktis genran perforton, konsistis el du partoj: unu nur por la trejnitoj kaj alia malfermita al ĉiuj kongresanoj.
Atentema kunestado, kaj “anĝela” diskutrondo dum la IJF
Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi. Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi …
Nuntempaj Defioj de Feminismo
Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …
Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa
Antaŭ proksimume du semajnoj okazis semajnfina renkontiĝo de JEB (Junularo Esperantista Brita), kiun mi organizis. Kvankam mi jam antaŭe kunorganizis renkontiĝojn kaj programerojn, ĉi tiu estis mia plej granda entrepreno ĝis nun. Ĝi montriĝis tre internacia renkontiĝo, kun partoprenantoj de Nederlando, Germanio, Svedio, Slovakio, kaj Francio (kaj eĉ Britio!). Aparte mi volis, ke la renkontiĝo estu alirebla kaj diverseca, kaj mi pensas ke mi sukcesis pri tiu celo. Tamen, neniam ĉio iras laŭplane, kaj mi mem agnoskas, ke mi foje eraris aŭ fuŝis. Tial mi en ĉi tiu artikolo prezentos al vi kvin konsilojn, pri kiel certiĝi, ke via venonta aranĝo estu …
Pri Egalecen kaj malegaleco dum la pasinta UK
Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi: Karaj, Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo. [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia …
- Page 1 of 2
- 1
- 2