‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kukturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj.
Novjaraj novaĵoj en Egalecen
Karaj legantoj, la nova jaro alportis kelkajn novaĵojn al la blogo Egalecen, pri kiuj ni ĝojas raporti al vi. Danke al la subteno de TEJO-Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, pere de ĝia Fonduso Trampolino, ni aĉetis domajnnomon, tiel nun la blogo estas alirebla je la adreso www.egalecen.org. Krome, ni pretigis kaj printis en kelkaj ekzempleroj, libreton kun kolekto de elektitaj artikoloj de nia blogo. Ni decidis printi ĝin por ke la artikoloj estu alireblaj ankaŭ al homoj, kiuj ne havas eblon legi la blogon interrete, aŭ deziras uzi ilin en situacioj, kie papera versio pli taŭgas. PDF-versio de ĝi troviĝas ĉe …
En Slovakio okazos referendumo pri familio
Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte. En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj …