Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

verdamaro Movado, Organizado, Rimedoj

Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem,  mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, …

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

Egalecen Movado, Organizado, podkasto

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj. La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj! Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/497390859?secret_token=s-EkECX” params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /] En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni …

4

Ankaŭ tio ĉi estas perforto!

Benita ĉiutaga vivo, konsento, Movado, Organizado

Kiu estis en Badaĥozo partoprenante IJK-n, certe rimarkis en la kongresejo plurajn kolorajn afiŝojn, kiuj ĉiuj havis kradfrazon “Ankaŭ tio ĉi estas perforto.” Tiu trideko da afiŝoj estis preparitaj fare de Benita kaj Manuela el la Egalecen-teamo, kiel materialo por la trejnado “Florigu egalecen inter junuloj” (FEJ) subvenciita de Erasmus+, kiu okazis samtempe kaj samloke kiel la kongreso. La trejnado enhavis plurajn trejnaderojn ĉar la temo estas vere ampleksa kaj multflanka; tiu, kiu traktis genran perforton, konsistis el du partoj: unu nur por la trejnitoj kaj alia malfermita al ĉiuj kongresanoj.  

2

Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa

Ariel Bonkorpa Movado, Organizado

Antaŭ proksimume du semajnoj okazis semajnfina renkontiĝo de JEB (Junularo Esperantista Brita), kiun mi organizis. Kvankam mi jam antaŭe kunorganizis renkontiĝojn kaj programerojn, ĉi tiu estis mia plej granda entrepreno ĝis nun. Ĝi montriĝis tre internacia renkontiĝo, kun partoprenantoj de Nederlando, Germanio, Svedio, Slovakio, kaj Francio (kaj eĉ Britio!). Aparte mi volis, ke la renkontiĝo estu alirebla kaj diverseca, kaj mi pensas ke mi sukcesis pri tiu celo. Tamen, neniam ĉio iras laŭplane, kaj mi mem agnoskas, ke mi foje eraris aŭ fuŝis. Tial mi en ĉi tiu artikolo prezentos al vi kvin konsilojn, pri kiel certiĝi, ke via venonta aranĝo estu …

3

Kontrollisto pri Alirebleco

Ariel Bonkorpa Organizado, Rimedoj

Ĉi tio estas la dua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.   Ĉi tio estas listo de kontrolindaj aferoj, kiam oni aranĝas eventon aŭ programeron, por ke ĝi estu kiel eble plej alirebla por ĉiuj. Mi uzos la vorton ‘aranĝo’ por signifi kaj eventojn kaj programerojn ene de eventoj. Kompreneble ĉi tiuj punktoj ne ĉiuj estos atingeblaj por ĉiu aranĝo, sed indas informi ĉeestantojn, pri kio disponeblos kaj kio ne. …