Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin. Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi …
Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo
En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj. La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj! Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/497390859?secret_token=s-EkECX” params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /] En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni …
Egalecen Podkasto #02: Alirebleco
La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie. Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/347148376″ …
Trateratra! Egalecen havas podkaston!
Kun granda ĝojo ni anoncas la lanĉon de nia podkasto! Ĝi ankoraŭ ne havas fiksitan nomon, sed kiel la cetero de nia blogo, ĝi nature evoluos laŭ niaj voloj kaj bezonoj. Kaj ne nur estas la inaŭgura epizodo, sed estas la podkasto de la somero! Kial? Ĉar ni elektis la perfektan somerecan temon: vestaĵkodoj en varma vetero! Ni decidis diskuti ĉi tion, ĉar unu el niaj legantoj kontaktis nin pri tio. Do se vi volas, ke ni diskutu ion specifan, ne hezitu diri! Komentu sube aŭ mesaĝu al ni rekte ĉe egalecen@gmail.com Vi povas aŭskulti la podkaston sube ĉe YouTube kaj Soundcloud …