Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina. Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin. Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi …
Atentema kunestado, kaj “anĝela” diskutrondo dum la IJF
Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi. Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi …
Nuntempaj Defioj de Feminismo
Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …
Pozitiva rondo
Ĉi-semajne en Egalecen ni decidis fari ion novan – pozitivan rondon! En la video, Rolando kaj Paulina rakontas pri pozitivaj spertoj rilate el egaleco. La videon ni faris dum ni ĉeestis Interlingvistikan Simpozion en Poznan, kaj poste Arkones, kie ni faris sukcesoplenan diskutrondon pri GLAT.