La unua blogo en Esperanto pri feminismo kaj GLAT

Egalecen Navigado
  • Pri ni
  • Kontakto
  • Rimedoj
  • Podkasto
  • Serĉi
  • Pri ni
  • Kontakto
  • Rimedoj
  • Podkasto
  • Serĉi
Blog pri la blogo
2

Atentema kunestado, kaj “anĝela” diskutrondo dum la IJF

26/04/2018 verdamaro Aktivismo, edukado, Movado, Organizado, pozitiveco, pri la blogo

Dimanĉon, la 1an de Aprilo 2018, dum la Internacia Junulara Festivalo en Ascea (SL), Italujo, mi gvidis programeron pri “atentema kunestado”: jen mia raporto pri ĝi. Atentema kunestado estas laŭ mi temo grava kaj pri kiu oni tro malmulte parolas en Esperantujo. Se mi rigardas al mia sperto, kaj al tiu de multaj konatuloj, Esperantujo ne ĉiam estas tia fabela medio, kiun foje oni emas pentri, tia rondo familia, tiu lando de amikeco, frateco kaj paco. Certe, mi gajnis multajn amikojn per ĝi, kaj agrablajn travivaĵojn, sed en la sama medio mi foje spertis aŭ spektis diverspecan mistraktadon. Decidinte tuŝi …

atentema kunestadoIJFkongresojprogrameroj

Ĉion bonan al ni!

18/07/2017 Egalecen pri la blogo

Hodiaŭ Egalecen festas sian trian naskiĝtagon! Ĉijare ni reaktiviĝis kaj faris multajn novajn aferojn, ekzemple ni kritikis la movadon, analizis literaturon, iris al pli profundaj kaj nuancaj niveloj de teorio, kaj plej freŝe, lanĉis nian podkaston! Krom niaj internaj projektoj, ni ankaŭ konektis multe pli kun eksteraj organizoj. Ni estis kerna parto de la temo programo por la 101a UK en Slovakio, kaj ankaŭ kongresumis ĉe la 72a IJK en Vroclavo. Krome, ĉijare ni kunlaboris kun Kontakto, kaj la 278a numero havas la temon ‘Genraj Perspektivo’, kune kun kelkaj niaj artikoloj. Ni tre ĝuis ĉi tiujn spertojn, kaj ni promesas …

naskiĝtago

Lastaj novaĵoj pri Egalecen

11/07/2016 verdamaro Aktivismo, Aktuale, pri la blogo

Karaj legantoj, kiel vi eble rimarkis, ekde iom da tempo ne aperis novaj artikoloj en nia blogo, kaj vi ne aŭdis multe da novaĵoj de ni. Fakte pro diversaj kialoj ni sufiĉe malaktivis en la lastaj monatoj. Aktivismo estas ofte entuziasmiga kaj pliriĉiga afero, sed ankaŭ temporaba kaj foje elĉerpa, pro tio estas tre grave en grupa kunlaboro ne preteratenti la bonfarton kaj motiviĝon de la unuopaj membroj, kaj de tempo al tempo rediskuti la bazojn de sia kunlabora agado. Paŭzoj povas esti utilaj al tiu ĉi celo. Hodiaŭ, la 11an de Julio 2016, la blogo Egalecen festas sian duan …

aktivadoegalecenkongresojprogrameroj

Novjaraj novaĵoj en Egalecen

15/01/2016 Egalecen novaĵoj, pri la blogo, Rimedoj

Karaj legantoj, la nova jaro alportis kelkajn novaĵojn al la blogo Egalecen, pri kiuj ni ĝojas raporti al vi. Danke al la subteno de TEJO-Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, pere de ĝia Fonduso Trampolino, ni aĉetis domajnnomon, tiel nun la blogo estas alirebla je la adreso www.egalecen.org. Krome, ni pretigis kaj printis en kelkaj ekzempleroj, libreton kun kolekto de elektitaj artikoloj de nia blogo. Ni decidis printi ĝin por ke la artikoloj estu alireblaj ankaŭ al homoj, kiuj ne havas eblon legi la blogon interrete, aŭ deziras uzi ilin en situacioj, kie papera versio pli taŭgas. PDF-versio de ĝi troviĝas ĉe …

Analizo pri 2015

31/12/2015 Egalecen pri la blogo

Ankaŭ ĉi-jare, la elfoj de la statistikoj de WordPress pretigis jaran raporton por tiu-ĉi blogo, kiun ni kundividas kun vi. La blogo estis vidita ĉirkaŭ 7.400 fojojn en 2015. Ni alŝutis 39 bildojn, preskaŭ po 3 bildoj monate. La tago kun plej da trafiko estis la 14an de Novembro, kun 147 paĝoj legitaj. La plej populara artikolo tiun tagon estis Parizo – en kunteksto.

2

Pri nia agado dum SES

23/07/2015 Ariel Bonkorpa Aktivismo, pri la blogo

La teamo de Egalecen ĉeestis SES (Somera Esperanto Studado), ĉifoje en Martin, Slovakio, kaj ni multe agadis tie. Jen en la suba video vi povas vidi pri niaj programeroj, kiujn ni ankaŭ rapide klarigos ĉi tie. Baldaŭ estos IJK (Internacia Junulara Kongreso), kaj ni planas tie ripeti kelkajn de ĉi tiuj programeroj, kaj ankaŭ fari iujn aliajn, do se vi volas gustumi ilin antaŭe, certe plu legu!

agadoegalecenprogramerojSESsomera esperanto studado
4

Nia nova manifesto

18/07/2015 Ariel Bonkorpa pri la blogo

Antaŭ unu jaro ni lanĉis ĉi tiun blogon, eksplicite esprimante ke ni celas ne iun specifan feminismon, sed male akceptas ĉiujn ĝiajn diversajn specojn kaj flankojn. Samtempe ni antaŭvidis, ke ni certe lernos kaj ke niaj opinioj uruevoluiĝos. Kaj vere: nia unua jaro estis ege riĉa: ni ĉiuj multon lernis kaj laŭŝtupe kreskis – kaj ni faris tion kune, dank’ al reciproka diskuto kaj interŝanĝo de ideoj. Tiu ĉi proceso, samkiel la fakto ke kelkaj el vi, niaj legantoj, esprimis ke al vi mankas plispecifigo de niaj celoj, gvidis al tio ke ni trovis nian specon de feminismo kaj ellaboris …

egalecenfeminismomanifesto
1

Analizo pri 2014

01/01/2015 verdamaro pri la blogo

WordPress.com pretigis jarraporton por tiu-ĉi blogo. Unu metroo en Novjorko veturigas 1200 homojn. Tiu ĉi blogo estis vidita ĉirkaŭ 4400 fojojn en 2014. Se ĝi estus metroo novjorka, necesus 4 vojaĝoj por veturigi tiom da homoj. Ni alŝutis 14 bildojn, pli malpli po unu monate. La tago kun plej alta trafiko estis la 2a de septembro, kun 115 legitaj paĝoj. La plej populara afiŝo tiutage estis Gejrataj kaj feminismaj movadoj, bonvolu revizii viajn antaŭsupozojn. En 2014 estis publikigitaj 23 artikoloj. La plej legitaj artikoloj: Gejrajtaj kaj feminismaj movadoj, bonvolu revizii viajn antaŭsupozojn (0 komentoj) Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo (12 …

egalecenstatistikoj
3

Bonvenon al Egalecen, la unua blogo en Esperanto pri feminismo, GLAT-aferoj ktp!

18/07/2014 PK pri la blogo

Enkonduke ŝajne taŭgas diri pli pri kial kaj pri kio ni blogas, do jen: Ni estas diversaj esperantistoj-feministoj, kun diversaj opinioj, interesoj, vidpunktoj, aliroj al la temoj. Ni eĉ ne strebas difini feminismon, kaj jam entute ni ne strebas dikti ion pri ĝi. Ni ne havas iun programon aŭ manifeston, male ni esperas simple levi demandojn, krei dialogojn kaj pensi kaj pensigi pri la temoj en novaj manieroj, vastigante niajn komprenojn kaj superpasante niajn antaŭjuĝojn. Do alivorte, fakte ni mem ankoraŭ ne scias kia estos ĉi tiu blogo, ni baldaŭ vidos, sed mi supozas ke la blogaĵoj inkluzivos interalie esperantajn …

enkondukofeminismoĝenerale

Kategorioj

  • Aktivismo
  • Aktuale
  • Amaskomunikiloj
  • amrilatoj
  • analizo
  • ĉiutaga vivo
  • edukado
  • femismo
  • GLAT
  • handikapismo
  • konsento
  • korpa pozitiveco
  • lingvo
  • literaturo
  • Movado
  • novaĵoj
  • Organizado
  • pluramemo
  • podkasto
  • poezia angulo
  • politiko
  • pozitiveco
  • prezento
  • pri la blogo
  • rasismo
  • recenzo
  • Rimedoj
  • seksumsano
  • transgenraj aferoj
  • Uncategorized
  • video

Etikedoj

aktivismo alirebleco analizo arto britio diskriminacio egalecen esperanto esperantujo feminismo festotagoj genro GLAT kongresoj konsiloj kulturo kulturo de perforto libro lingvaĵo mistraktado movado muziko perforto pluraneco poezio politiko programeroj rasismo rifuĝintoj rilatoj rimedo seksismo sekso somero teorio traduko transgenra transgenraj rajtoj transgenreco universala kongreso usono vestaĵoj video virina tago virinoj

RSS La Podkasto de Egalecen

  • #04: Fotoj
  • #03: Someraj Aranĝoj de 2018
  • #02: Alirebleco
  • #01: Vestaĵkodoj