Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem, mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, …
Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado
De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie. Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste. Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj …
Novjaraj novaĵoj en Egalecen
Karaj legantoj, la nova jaro alportis kelkajn novaĵojn al la blogo Egalecen, pri kiuj ni ĝojas raporti al vi. Danke al la subteno de TEJO-Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, pere de ĝia Fonduso Trampolino, ni aĉetis domajnnomon, tiel nun la blogo estas alirebla je la adreso www.egalecen.org. Krome, ni pretigis kaj printis en kelkaj ekzempleroj, libreton kun kolekto de elektitaj artikoloj de nia blogo. Ni decidis printi ĝin por ke la artikoloj estu alireblaj ankaŭ al homoj, kiuj ne havas eblon legi la blogon interrete, aŭ deziras uzi ilin en situacioj, kie papera versio pli taŭgas. PDF-versio de ĝi troviĝas ĉe …
Genroneŭtralaj necesejoj
Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre. Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio. Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage. Se vi estas …
Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj
Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte. Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.
Kontrollisto pri Alirebleco
Ĉi tio estas la dua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte. Ĉi tio estas listo de kontrolindaj aferoj, kiam oni aranĝas eventon aŭ programeron, por ke ĝi estu kiel eble plej alirebla por ĉiuj. Mi uzos la vorton ‘aranĝo’ por signifi kaj eventojn kaj programerojn ene de eventoj. Kompreneble ĉi tiuj punktoj ne ĉiuj estos atingeblaj por ĉiu aranĝo, sed indas informi ĉeestantojn, pri kio disponeblos kaj kio ne. …
Enhavavertoj
Ĉi tio estas la unua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte. Ĝenerala Enkonduko al Enhavavertoj Originale verkita en la angla de Talitha Kearey, tradukita per Rolando Enhavavertoj/antaŭavertoj (de la angla ‘trigger warning/content warning’) estas maniero, per kiu oni povas sciigi al homoj, ke oni parolos pri sentemaj aferoj, kiuj pro diversaj kialoj homoj eble ne volos alfronti tiutempe. Unu el la kuntekstoj, en kiu la uzo de enhavavertoj estiĝis, estas diskutoj de …