Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio Eble vi jam aŭdis, ke la prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj kies genra identeco ne apartenas al la normo. Tamen, National Geographic estas publikigata en pluraj landoj kaj pluraj lingvoj, kaj ĉiam ekzistas iuj diferencoj inter la unuopaj landaj versioj. Se temas pri la januara numero, mi estis ŝokita kaj seniluziiĝinta kiam mi malkovris ke la ĉeĥa versio nur antaŭenigas negativajn stereotipojn kiujn ĝi devintus disŝiri. Pli detale verkis pri tio aktivuloj de la ĉeĥa organizo Trans*parent, forme …
Genroneŭtralaj necesejoj
Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre. Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio. Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage. Se vi estas …
Monataĵoj kiel artaĵoj
Enhavavertoj: menstruo, transfobio, sango. Period Project (esperante “Menstrua projekto”) estas interesa nova artprojekto kiu uzas menstruan sangon kiel materialon por esplori kaj malstabiligi la rilatojn inter genraj roloj, socia justeco kaj homa biologio. Ni ĝojas prezenti al vi la projekton pere de intervjuo kun ĝia kreanto, Anĝel. Vi povas sekvi ĝin ĉe Tumblr kaj Facebook.
Kuraca Kolero
Enhavaverto: mistraktado de aliancanoj, biologia determinismo. Semajnon antaŭe mi iris al la lanĉevento de inform- kaj pensigkampanjo pri transeco en mia universitato, Make No Assumptions (‘Ne Antaŭsupozadu’), kies (anglalingva) retpaĝo estas tre leginda kaj informplena. La aranĝo prenis formon de parolrondo, kie ĉiu rajtis demandi kaj respondi, aŭ priparoli siajn spertojn. Depost mia elŝrankiĝo kiel transgenrulo ĉi tio estis la unua aranĝo tia, ĉe kiu mi ĉeestis. Mi trovis, ke, egale kiom mi male strebis, mi ĝeniĝis kaj koleriĝis je iuj demandoj. Ŝajnas, ke kelkaj homoj tute faris neniom da propra esplorado kaj simple atendis ke la transgenruloj klarigu ĉion al ili, kvankam …
Mi estas fenestro
Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio. Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj …
Leelah Alcorn kaj la danĝero esti transgenra
Enhavaverto: mencioj kaj diskutoj pri memmortigo kaj murdo de transgenraj homoj. Multe furoris en la amaskomunikiloj dum la lastaj semajnoj la historio de Leelah Alcorn, transgenra dekumjarulino, kiu mortigis sin, publikante sian memmortignoton en la blogpaĝaro Tumblr. Leelah volis, ke ŝia memmortigo estu signifa kaj disvastigita, kaj ni do decidis traduki ĝin kaj republikigi ĝin ĉi tie, okaze, ke vi ne jam legis. Certiĝu, ke vi estas preta antaŭ ol legi ĝin, ĉar ĝi estas vere kortuŝa kaj eventuale angoriga: