2

La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino

Benita Uncategorized

En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu kaj spertu.” Mi konscias, ke formale estas tiel, sed spertoj de miaj amikinoj kaj koleginoj montras alian realecon: esti virino ne helpas al vi, eĉ se vi estas ĉereta enterprenistino. Antaŭnelonge mi trovis sciencan artikolon kiu pruvas miajn supozojn, kaj mi sube prezentas resumon de ĝi.  Virinoj, kiuj estras ĉeretan entreprenon, malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn aŭ estas traktataj …

4

La Fablo de la Ungolakoj

Ariel Bonkorpa Uncategorized

Ĉisemajne ni prezentas al videon, kiun faris Paulína kaj Rolando, pri privilegioj. Estas certe vaste kaj sufiĉe ofte miskomprenata temo, do ni decidis prezenti ĝin en la formo de fablo, reprezentante privilegiojn per… ungolakoj! Sonas strange, ĉu ne? Sed spektu la videon, kaj eble vi pli komprenos 🙂 Vi cetere eble rimarkis, ke la video estas en nova YouTube-kanalo. Estas tie, kie ni afiŝos niajn ontajn videojn. En la venontaj semajnoj estos pliaj, do nepre abonu nin ankaŭ en YouTube!

6

Gejedziĝo

Ariel Bonkorpa Uncategorized

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto n-o 268. Enhavavertoj: transfobio, perforto kontraŭ GLAT-uloj, seksperforto. Edziĉo, edzino, geedziĝo… Kaj nun nova vorto al la stoko: gejedziĝo. Samseksaj geedziĝoj trovis multajn sukcesojn en la lastaj jaroj, kun eĉ politike konservemaj landoj kiel Slovenio kaj Kroatio nun agnoskante ĝin kiel rajton, kaj en la lastaj monatoj ankaŭ Irlando kaj tuta Usono aliĝis al la klubo. Kialo por festi, ĉu ne? Nu, kvankam oni foje nomas ĝin ‘egala geedziĝo’, ĝi fakte ne egalas por ĉiuj. En Britio, transgenruloj, kiuj jam estis geedziĝintaj antaŭ ol komenci fizikan terapion, kaj …

“Policano en Ukrainio diris, ke li arestas min pro mia nigreco. Mi aprezis tion.”

Ariel Bonkorpa Uncategorized

Enhavaverto: rasismo, polica perforto. Esti nigrulo en Ukrainio montris al mi ĉio, kio malĝustas pri raso en Usono. Ĉi tiu artikolo estas traduko de la jena artikolo el la angla. Ĝi origine estis verkita de Terrell Jermaine Starr. Estas kelkaj ligiloj al anglalingvaj retpaĝoj en la origina teksto. Mi estis jam senhejma – nescia viktimo de domdiskriminacio – kiam mia aviadilo surteriĝis ĉe Kijivo, Ukrainio dum la somero de 2009. Mi vojaĝis per Fulbright-subvencio por esplori pri la vivoj de durasaj ukrainoj, kaj mi antaŭĝojis ekscii, pri kiel la slava lando povus estigi denaskajn ukrainojn, kiuj aspektis kiel mi, juna …

2

Feminismo kaj politiko

PK Uncategorized

Mi esperis ke mi hodiaŭ povos skribi al vi blogeron titolitan „Feminista partio eniras la svedan parlamenton!“. Bedaŭrinde, mi ne povas, ĉar finfine ĝi ne sukcesis ekhavi sufiĉe da voĉoj en la elektoj, kiuj okazis antaŭ unu semajno. Mi tamen ŝatus uzi la okazon por mallonge raporti pri tiu ĉi partio kaj ĝia populareco, kaj tiurilate pripensi pri similaj iniciativoj en la resto de la mondo, respektive pri la relativa unikeco de ĉi tiu sveda partio en la tutmonda kunteksto. Feminista iniciativo (svede Feministiskt initiativ, mallongigoj FI aŭ F!) fondiĝis en la jaro 2005 kaj ekde tiam kreskis kaj plifortiĝis. …