Antaŭjuĝoj

Ariel Bonkorpa video

“Esperanto? Ĉu ne estas tiu fiaskinta lingvo, kiun neniu parolas?” Verŝajne vi almenaŭ unufoje estis ĝenita de tia diraĵo. Homoj havas multajn antaŭjuĝojn pri Esperanto, fenomeno bone konata ene de Esperantujo. Tamen, iuj esperantistoj sen konscio ripetadas similajn antaŭjuĝojn kaj miskomprenojn pri feminismo. Tial ni decidis krei la ĉisuban videon, kiu substrekas similajn faktorojn inter la du aferoj: ambaŭ antaŭjuĝaroj estas plejparte senbazaj!

Feminisma Arto en Bratislavo

PK video

Ĉi somere, la teamo de Egalecen vizitis la artan ekspozicion Fem(inist) Fatale. Ĝi estas unika, ĉar temas pri la unua eksplicite feminisma ekspozicio kiu iam ajn okazis en Slovakujo. Por rememori la belan someran travivaĵon kaj kundividi ĝin kun vi, ni pretigis la jenan videon. Se vi volas vidi iom da bildoj de la ekspozicio (kaj legi pri ĝi en la slovaka kaj la angla), vi povas fari tion en ĝia retejo. Kaj ne forgesu aboni nian kanalon! 😉

7

Kulturoj ne estas kostumoj!

Ariel Bonkorpa video

Enhavavertoj: rasismo, kultura alproprigado, blackface Baldaŭ estos haloveno, tre mojosa festo, sed ne sena je problemoj. Pasintjare ni skribis pri la fenomeno de ‘seksumallogaj’ kostumoj kaj la hontigado, kiu okazas tiurilate. Sed estas alia kampo, kie homoj (foje nescie) fuŝas per halovenaj kostumoj: rasismo. Temas pri tio, ke iuj ŝatas porti kulturojn kaj rasojn kiel kostumojn, sen vere pensi pri la konsekvencoj de tio. Tial ni decidis prezenti videon al vi de Kat Blaque, jutubisto kiu ofte parolas pri tiaj temoj, subtekstigita en Esperanto. Klaku la suban bildon por spekti ĉe Amara. La video estas iom malnova, tamen ankoraŭ ege …

1

Kiel esti bona Esperantisto

Ariel Bonkorpa video

Ne temas ĉiam pri diskuti neologismojn kaj enŝovi mankantajn akuzativojn – por pli evoluigi Esperantujon ni bezonas aktivan kaj konsciencan agadon celitan al forigo na diskriminacio kaj inkluzivo na ĉiuj homoj. Spektu ĉi tiun videon por ekscii pli!

3

Perforto kontraŭ virinoj – estas vira problemo

verdamaro video

Tiu-ĉi semajne ni prezentas al vi TED-prelegon, kiu temas pri perforto kontraŭ virinoj. Esperantaj subtekstoj estis aldonitaj okaze de la seminario “Genro kaj Egaleco”, organizita de TEJO en Aprilo. http://www.amara.org/it/videos/5NSHzpc3mfs2/url/526052/ Hejma agreso kaj seksperforto estas ofte nomitaj “virinaj temoj”. Sed en tiu ĉi kuraĝa parolo Jackson Katz rimarkigas ke tiuj ĉi estas esence viraj temoj – kaj montras kiel tiuj ĉi perfortaj kondutoj estas ligitaj al la difinoj de vireco. Estas fervora apelacio por ni ĉiuj – virinoj kaj viroj – por kritiki neakcepteblajn kondutojn kaj esti ŝanĝ-gvidantoj. Kiel etan rimarkon, mi volas aldoni statistikon pri Egalecen, pri kiu oni povas …