Enhavaverto: seksismo, seksumado, manipulemo en amrilatoj.
Lastatempe mi iom pli profunde demandis min pri pluramemo, kaj pri tio mi volas rakonti al vi. Indas komenci menciante, kia estis la evoluo de mia sinteno pri tiu ĉi temo. Antaŭ iom da jaroj mi tute ne konis la fenomenon, kaj do ne povis havi apartan opinion; fakte mi unuafoje aŭdis pri ĝi dum mia unua E-renkontiĝo, kiam unu el la programeroj estis ĝuste diskutrondo pri pluramemo. Mi memoras ke mi preskaŭ hazarde eniris la ĉambron kie ĝi okazis, sen vere voli partopreni, sed la gvidanto invitis min aliĝi, kaj tiel mi sidis aŭskultante la aliajn diskuti. Ekde tiam la temo iĝis pli konata al mi, kaj kion mi ĉiam pensis kaj diris estis pli malpli: “Mi respektas tiujn, kiuj elektas pluramemon, mi ne vidas esencajn abomenaĵojn en ĝi, tamen ĝi ne estas afero por mi”. Mi verŝajne tiel sukcesis senti min sufiĉe mensmalfermita, kaj samtempe eviti pridiskuti mian sintenon kaj miajn opiniojn.
Mi certis ke pluramemo ne estas afero kiu rilatas al mi, ĉefe pro tio ke mi neniam deziris havi pli ol unu partneron samtempe. Kio ŝanĝiĝis estas ke nun mi kredas je la eblo (kaj eĉ je la indeco) “pensi plurameme”, eĉ se oni deziras vivi monogamie. Mi tuj klarigos tion. Ĉiuj homoj havas kutime plurajn, samtempajn, kaj diverspecajn rilatojn, spertojn, sentojn, kaj pensojn kun kaj pri aliaj homoj. Monogamia vidpunkto strebas kredi ke, kiam oni estas en amrilato, ĉiuj tiuj dividiĝas en du kategorioj, “permesitaj” kaj “malpermesitaj”. Kio eniras en la du kategoriojn estu normale interkonsentita ene de la paro, kaj la limo inter ili povas esti malsama, depende de ies ĵaluzeco: “Ĉu enordas babili pri siaj ekspartneroj?” “Kaj iri al restoracio sole kun ili?” “Ĉu oni rajtas spekti pornaĵojn?” “Kaj iri spekti striptizon?” “Ĉu maldecas lascive danci kun nekonato en diskejo?” “Ĉu eblas dediĉi multe da tempo al siaj amikoj?” “Ĉu ameme dorloti ilin?”, ktp. La grado de “toleremo” tiom varias, ke multaj eĉ pretas pardoni fojfojajn adultojn, kvazaŭ ili estus “esceptaj momentoj de malforto aŭ de krizo en sia amrilato”.
Ĉi tiu pensmaniero ĝenas min pro serio da kialoj:
– ĝi ofte implicas seksisman pensmanieron. Tiom ofte oni aŭdas tiajn asertojn, laŭ kiuj viro estas nature malpli fidela, malfacile rezistas al la tentoj, sed samtempe li estas pardoninda ĉar tiuj epizodoj havas nenian signifon por li, ktp. Aliflanke la virino estas nature fidela, malpli seksema, sed ŝia eventuala malfideleco signifas gravan krizon en la paro, ĉar tre verŝajne ŝi ne plu amas la partneron. Ankaŭ la diraĵoj pri trompitaj viroj kaj virinoj tute malsimilas. Virino kun malfidela edzo estas kompatindulino, viro kun malfidela edzino estas “ne vera viro”, kaj suferas pli gravan honton.
– ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj seksumeco. Ekzemplo de tio estas ke por multaj viroj estus enorde se iliaj aliseksemaj partnerinoj dorlotus, kisus aŭ eĉ seksumus kun alia virino, dum ajna proksimeco ne estus permesata kun individuoj de la alia sekso. Ĉu vere estas tiom da malsimilo inter la du kazoj? Estas diversaj kialoj pro kiuj iu povas deziri fizikan proksimecon kun alia, kaj evidente seksumeco influas tion, sed mi ne kredas ke ĝi estas la nura konsiderinda faktoro.
– ofte okazis al mi ke mia rilato kun kelkaj bonaj amikoj tute ŝanĝiĝis en la momento kiam ili ekhavis koramikinon. Foje ili preskaŭ malaperis, pli ofte ni restis amikoj sed mi sentis ke mi ne plu rajtas konduti kun ili same, ke mi devus “fari paŝon malantaŭen”. Mi provas respekti tion, sed mi ĉiam sentas ke estas io maljusta en ĝi.
– kiam oni eniras monogamian rilaton, ofte ŝajnas ke oni estas devigataj pruvi al si mem kaj al la partnero ke la antaŭaj amrilatoj tute fermiĝis, ke oni ne plu pensas pri la eksuloj, dum laŭ mi preskaŭ neniam estas tiel. Ni daŭre havas sentojn (pozitivajn aŭ ne) pri niaj eksaj partneroj, kaj la apero de nova amrilato en nia vivo ne aŭtomate forigas ilin, krom se oni volas mensogi al si mem.
Pluramemo ŝajnas al mi pli honeste kaj egalece trakti tiujn ĉi punktojn, pri kiuj mi supozas povas esti konsento, eĉ se oni ne deziras havi pli ol unu partneron. Eblas diri ke estas spektro da ebloj inter pluramemo kaj “posedema rilato”. Certe ne ĉiu monogamia rilato estas tia, ke oni ne plu rajtas havi amikojn aŭ ke oni devas forigi siajn ekspartnerojn de la Facebook-amikaro, tamen pli malpli ĉiuj emas desegni limojn, tiel ke la paro estu iel “protektita” de la eksteraj minacoj. Eble la ĉefa malsimileco inter monogamia kaj pluramema paro estas ke en la dua oni vidas kiel naturaj ebloj aŭ oportunoj la okazojn kiuj por la unua estas minacoj. Do, se temas nur pri forigo de timo, ĉu tio ne estas en si mem bona afero?
Tamen mi ne verkis tiun ĉi artikolon por konvinki homojn ke pluramemo estas preferinda al monogamio: mi kredas ke al multaj homoj ne ĝenas doni al si mem iujn limojn, kaj ili povas feliĉe vivi siajn vivojn tiel. Sed tio estu ilia decido, ne de ties partneroj aŭ de la socio, laŭ kiu oni devus abomeni kaj kontraŭstari ĉion, kio iras for de la tradiciaj skemoj. Mi volis nur montri ke la limo inter sana, neposedema monogamia rilato kaj pluramema rilato estas sufiĉe flua, kaj ke se oni ĉesas kompreni la aferon kiel “blanka aŭ nigra” tiam iĝas ege malpli facile prijuĝi je kiu punkto de la spektro ies vivstilo iĝas “nenormala”. Kaj jen, post tiom da pripensoj iu demando restas nesolvita: ĉu mi do iĝis pluramema?