5

Ombro sur interna pejzaĝo

PK literaturo

La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, navigo inter pluraj kulturoj. La interna fadeno dependas de la pensoj kaj sentoj de la rolulino.

800px-Spomenka_ŝtimec

Spomenka Štimec (foto de So9q, uzita laŭ CC-BY-SA-3.0)

La verko starigas profundajn demandojn pri la karaktero de amo kaj amrilatoj ĝenerale (ekzemple, kiam oni enamiĝas al novaj homoj, “ĉu tio estas ĉiam la sama amo?”), sed specife ĝi esploras la dinamikon de vivo en esperanta, aŭ almenaŭ interkultura, amrilato (ekzemple ke ĉiutagaĵoj kiel “hejmo” estas pluropaj kaj disaj por tiaspecaj paroj: “Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj?”). Ankaŭ se temas pri aliaj flankoj de esperantista vivo ol amrilatoj, la libro ĉarmege kaptas tiujn detalojn, kiujn ŝajne nur ni esperantistoj povas kompreni (“Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto!”). Ni ege forte povis rilati al priskriboj de la frustriĝo de ŝajne senespera laboro por la movado aŭ de la ĝojatendo pri kongresoj kie oni post jara atendo revidos karajn amikojn. Tamen, samtempe kelkaj aferoj ŝajnis al ni iom malsamaj ol niaj spertoj: estis ege interese legi pri korespondado per paperaj leteroj kaj kontrolado de trajnhoraro ĉe la stacidomo!Legi plu

46

J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj

Egalecen lingvo

de Markos Kramer kaj Luko Cerante

Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.

Jam ekde la 1970aj jaroj, diskutoj inter feminismaj esperantistoj kondukis kaj al proponoj ŝanĝi la manieron paroli pri sekso en Esperanto, kaj ankaŭ al efektivaj ŝanĝoj en la lingvouzo. Antaŭ la 1970aj jaroj, ne ekzistis konscio pri tio, ke la pronomo “li” kaj multaj substantivoj, ekzemple “kuracisto”, “studento”, “prezidanto”, “belulo”, “amiko”, “italo” ktp, estis foje uzataj en virseksa senco kaj foje en seksneŭtrala senco. Kiam feminismaj esperantistoj konsciigis pri tio, en la efektiva lingvouzo pli kaj pli disvastiĝis la emo uzi esprimojn kiel “li aŭ ŝi”, kiam oni intencas inkluzivi ĉiujn, kaj samtempe pli kaj pli malaperis la emo ĉiam aldoni la sufikson “-in-”, kiam oni parolas pri inaj kuracistoj, studentoj, prezidantoj ktp.

miapronomoPli radikala propono estas la riismo, kiu celas tute simetriigi la esprimadon de sekso en Esperanto per tri rimedoj: Enkonduko de nova seksneŭtrala pronomo “ri”, enkonduko de virseksa sufikso “-iĉ-” analoga al “-in-”, kaj seksneŭtraligo de ĉiuj Esperantaj radikoj, inkluzive de klare iĉaj radikoj kiel “patro”, “edzo”, “frato”, “viro”, “knabo”, “reĝo” ktp.1 Dum la unuaj dudek jaroj post sia ellaboro en la 1980aj jaroj, ĉi tiu propono estis nur propono tre malmulte praktikata, sed dum la pasintaj 5-10 jaroj, ĝi iĝis pli kaj pli uzata, precipe inter junaj esperantistoj en Okcidentaj landoj. Samtempe la plejmulto da esperantistoj daŭre sentas tiun proponon kiel tro radikalan ŝanĝon al la tradicia lingvouzo.

Legi plu

2

Intervjuo kun Masaki C. Macumoto, kvira kaj feminisma aktivisto el Japanio

Ariel Bonkorpa GLAT

Masako C. Macumoto estas verkisto, aktivisto, kaj YouTube-isto pri kviraj kaj feminismaj temoj el Japanio. Li verkas artikolojn kaj eseojn en la angla, videblogas pri GLAT-aj kaj feminismaj temoj en Japanio, kaj faras videojn pri anglalingva instruado por kviraj japanoj. La blogo Anime Feminist, kiu faras feminismajn recenzojn kaj analizojn de japanaj animaciaĵoj (animeo), intervjuis Masaki en Decembro pri lia laboro kaj pri la situacio de feminismo kaj GLAT-aktivismo en Japanio. Celante plivastigi nian perspektivon ĉe Egalecen, ni decidis traduki la intervjuon.

Vi povas legi la originan intervjuon en la angla kaj la japana ĉi tie.

Ni malkovris vin de via video ‘Kvin Aferoj, Kiujn Vi Ne Sciis Pri GLAT-uloj En Japanio’ (spektebla sube kun subtekstoj en Esperanto). Kio inspiris vin fari la videon kaj kiaj estis la reagoj al ĝi?

Honeste, mi pensas, ke la plejparto de la okcidentaj GLAT-amaskomunikiloj malsukcesas kompreni, aŭ eĉ respekti, siajn kvirajn kolegojn el aliaj kulturoj. Multaj el iliaj artikoloj pri Japanio estas misinformaj kaj tendencaj pro manko de esplorado. En 2013 mi verkis blogaĵon pri tio ĉar mi estis tre kolera. En 2015 mi ankoraŭ koleris, kaj mi faris videon pri tio. Do mia plejlasta video, “Kvin Aferoj…”, estas plia sekvoverko al tio. Sed ĉifoje mi faris ĝin kun la konscia intenco ne montri koleron, sed kontraŭe informi.

Mi ricevis tre pozitivajn reagojn pri la video, fakte. Multaj homoj diskonigis ĝin ĉe Twitter kaj Facebook, la vidoj saltis ene de unu tago, kaj plej notinde, mi ricevis pli ol 60 novajn abonantojn, granda sumo por malgranda YouTube-isto kiel mi. La rilato de Ŝatoj/Malŝatoj al sumaj vidoj estas probable la plej bona el miaj videoj. Mi ricevis pli da respondoj ol iam ajn en la komentoj, retpoŝte, kaj en privataj mesaĝoj. Do, kvankam ĝi ne estas nuntempe unu el miaj plej popularaj videoj, mi nun vidas, ke multaj homoj pretas lerni pri GLAT-uloj en Japanio, sed simple la rimedoj estas malfacile troveblaj en la angla.

Legi plu

1

Transgenra Analizo de ‘Wicked’

Ariel Bonkorpa analizo

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

IMG_20171125_140317

Mia tre eluzita ekzemplero

Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. Ĝi estas ‘repensisma’ verko, kiu kadrigas la ‘fian sorĉistinon de la okcidento’ kiel la ĉefrolulon, igante ŝin tragedia figuro. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko.

La Mirinda Sorĉisto de Oz estas tiel fama, ke preskaŭ ne necesas klarigi la rakonton ĉi tie, sed mi rapide faros. Dorothy Gale de Kansaso kaptiĝas en kirloventego, kiu sendas ŝin al la fremda lando de Oz. Post akcidenta mortigo de la sorĉisto de la oriento, Dorothy estas taskigita mortigi la fian sorĉistinon de la okcidento, kion ŝi faras per sitelo da akvo. En la verko de Maguire, ni sekvas la verdan sorĉistinon Elphaba de naskiĝo, lernante kiel ŝi konatiĝis kun la ‘bona sorĉistino’ Glinda ĉe la universitato, kiel kaj kial ŝi ‘malboniĝis’, kaj kiel ŝi tragike mortas je la fino.

Wicked estas pli konata kiel muzikalo, en kiu Idina Menzel estis la origina aktoro de Elphaba. Laŭ mi tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la romano estas vere brila, traktanta tre profundajn kaj malfacilajn temojn per filozofia kaj kvira aliro. La muzikalo multe simpligis la rakonton, kaj pro tio mi fokusiĝos pri la romano en mia pritraktado.

Legi plu

2

La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino

Benita Uncategorized

En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu kaj spertu.”

Mi konscias, ke formale estas tiel, sed spertoj de miaj amikinoj kaj koleginoj montras alian realecon: esti virino ne helpas al vi, eĉ se vi estas ĉereta enterprenistino.

Antaŭnelonge mi trovis sciencan artikolon kiu pruvas miajn supozojn, kaj mi sube prezentas resumon de ĝi. 

Virinoj, kiuj estras ĉeretan entreprenon, malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn aŭ estas traktataj serioze malgraŭ la esperoj, ke interreto egaligu enterprenistojn.

brooke-lark-194253

Photo by Brooke Lark on Unsplash

Legi plu

Kial ri simple ne foriras? aŭ La Ciklo de Perforto

PK edukado

Antaŭaverto: perforto en proksimaj rilatoj

La koncepto “ciklo de perforto” estis enkondukita en 1979 de Lenore Walker por provi klarigi la procesojn okazantajn en perfortaj rilatoj.* Ĝis hodiaŭ ĉi tiu modelo (en ĝisdatigita versio) estas vaste uzata. Kvankam necesas memori ke aliaj modeloj ekzistas kaj ke ne ĉiuj homoj, kiuj spertis perforton de sia partnero, povas rilati al ĝi, ĝi estas utila ilo por klarigi funkciadon de tiaj rilatoj, inkluzive partan respondon al la demando “kial ri simple ne foriras?”.

Ciklo de perforto tamen estas nur unu el la eblaj kialoj, pro kiuj homoj restas en perfortaj rilatoj. Foriron plie malhelpas ekzemple ankaŭ reala danĝero de morto: nome, plej ofte virinoj estas murditaj ĝuste dum provo forlasi la rilaton. Krome, foje la homo simple povas iri nenien, pro postsekvoj de la perforto, kiuj inkluzivas ekzemple izolon disde la amikoj kaj familio aŭ mankon de financoj kiujn kontrolas la perforta partnero.bildo cikloLegi plu

Nuntempaj Defioj de Feminismo

PK Aktivismo, femismo, Movado, pozitiveco

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita kaj fuŝaplikita, kaj strebos fari sugestojn por plibonigo.

32993449825_2a0c6d0719_z

“Kolera feministo” (Foto: ‘Women’s March London’ de Nessie Spencer, uzita laŭ CC BY-SA 2.0)

Unue, gravas ke oni apliku genran perspektivon en ĉiuj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj. Ekzemple, en TEJO ne plu ekzistas komisiono aŭ faka sekcio pri reta agado, ĉar nuntempe reta agado necesas en ĉio: en informado, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, Pasporta Servo ktp. Same, en ĉiuj el tiuj fakoj ankaŭ la genra perspektivo necesas. Tio signifas ke oni per diversaj manieroj certigu egalan partoprenon en ili: en fizikaj renkontiĝoj (kongresoj, PS) oni faru paŝojn por malebligi seksĝenadon, en varbiloj oni garantiu egalan reprezentadon, ktp.Legi plu

Egalecen Podkasto #02: Alirebleco

Ariel Bonkorpa podkasto

La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie.

Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

[soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/347148376″ params=”color=#ff5500&auto_play=false&hide_related=false&show_comments=true&show_user=true&show_reposts=false&show_teaser=true&visual=true” width=”100%” height=”300″ iframe=”true” /]
2

Hispaneska divorco

Egalecen novaĵoj

Ĉi tiu estas gastartikolo de Nicolau Dols, profesoro de Kataluna Filologio ĉe la universitato de la Balearoj. Foto ‘catalonia’ de cobalt and chrome, uzita laŭ CC BY-NC 2.0.

37596858922_46a0b43491_o

‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Ekzistas popola kanto kiu plilongigas ĝin per “La maté porque era mía, / y si volviera a nacer / otra vez la mataría” (Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia, / kaj se ŝi denove naskiĝus / denove mi murdus ŝin). Tango, filmo, kaj multe da kulturaj esprimoj, moke aŭ ne, baziĝas sur ĉi tia diraĵo. La signifo de la esprimo estas “mi tute rajtis murdi ŝin ĉar ŝi estas mia posedaĵo”. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kulturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj.

Disiĝo neniam estas facila ago en paroj, kaj eĉ ĝi tute maleblis en tradiciaj socioj kie gravaj sentoj de falsa (ekde nia nuntempa starpunkto) honoro estis la supranivela esprimo de rilatoj konstruitaj kiel posedaj: se virino apartenas al viro, disiĝon deciditan de virino viro spertas kiel frakason de sia posedaĵo. La argumento “divorco nur devas okazi kiam ĝi estas konsentita de ambaŭ partneroj” ne konvenas al socio en kiu homoj estas ĉiuj egale plenrajtaj, kaj estas aldonaĵo de eble leĝa, sed tamen ne justa, ŝarĝo de sufero al la pli malforta partnero.

Legi plu