De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie.

Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste.
Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj amaskomunikiloj. En ĉi tiu artikolo vi trovos kelkajn procedojn, kiuj eble helpu vin pensi pri kaj alproksimiĝi al ĉi tiu malfacila sperto kun iom pli da memfido kaj komforto.
1. Ekkonu viajn limojn kaj komuniku pri ili
Kelkaj el viaj korpopartoj eble estos nealireblaj al aliuloj dum iom da tempo, kaj tio estas tute en ordo. Prenu tempon por ekkompreni vian propran komforteco-nivelon.
Kelkaj limoj eble ŝanĝiĝos depende de via momenta mensa stato. Komprenu ke dum tagoj, kiam vi sentas vin pli laca, angora, aŭ vundebla, via komforto-zono povus esti pli limigita.
2. Elektu partneron al kiu vi konfidas.
Ĉu tiu ĉi persono scias kiam vi sentas vin nekomforta? Ĉu ri konscias ke la manko de “ne” ne signifas “jes”? Ĉu vi sentas vin komforta klarigi al ri kio estas ene de via komforto-zono? Vi ne devas rakonti al ri kio okazis rilate al pasinta mistraktado, sed ri komprenu ke ri ne elprovu viajn limojn.
Estigu “sekurecan vorton” — kaj ne hezitu uzi ĝin. La vorto estu nerilata al la ago, do ĝi estu komprenita sendepende de via tono. Anstataŭ “ne” aŭ “ĉesu,” provu ion kiel “Tetris” aŭ “frambo”.
3. Kreu senstreĉan etoson.
Elektu lokon kiu sentigas vin bone, kaj estigu animstaton kiu estas bona por vi. Malstreĉiga ludlisto da muziko povus helpi.
Uzu specon de protektilo kiu donos al vi plej multe da mensa paco. Priparolu ĝin kun via partnero, se ĝi estas protektilo kiu por funkcii necesigas al ri mem agi.
Sciu ke vi ne devas daŭrigi ajnan seksuman agon, sendepende de tio, kiom progresinta je tiu ago vi estas.
4. Konsciu ke bona partnero ne trudas sin al vi. Neniam.
Bona partnero atendos ĝis vi estos preta, kaj se ne, ri ne estas la ĝusta persono por vi. Vi neniam sentu devon engaĝi vin emocie aŭ fari ion ajn korpan kun iu ajn.
Samtempe, akceptu ke via partnero havas sian propran personan historion enirante en tiun ĉi sperton. Io kio povas esti en ordo por vi, povus esti ĉagrena por ri, do strebu esti konscia ankaŭ pri riaj limoj, kaj ne nur fokusiĝu pri vi mem.
5. Ne provu “simple trairi.”
Rekomenci intimecon post traŭmato estas defia kaj povas bezonigi tempon. Ĉi tio povas esti frusta, sed hasti rekomenci “normalajn” kutimojn aŭ konduton povas konduki al pli da emocia damaĝo. La procezo eble ŝajnos pli kiel “unu paŝon antaŭen, du paŝojn malantaŭen” ol rekta linio— sed ankaŭ tio estas en ordo.
6. Via reago ne minimumigas vian sperton.
Emocioj eble ne trafos vin ĝis post kelkaj tagoj, semajnoj, aŭ eĉ monatoj poste. Sciu ke vi ne estas sola. Provu estigi subtenan sistemon kiun vi povas uzadi ne spertante ajnan juĝon: amikon, familianon, terapiiston, aŭ eĉ tekstan aŭ netekstan telefonan helpservon.
Kromaj rimedoj:
Hot Peach Pages proponas mistraktadan helpan informon en 110 lingvoj, kaj internacian dosierujon de mistraktadaj helposervoj por ĉiu lando en la mondo.
Se vi loĝas en Usono, RAINN organizas la National Sexual Assault Telephone Hotline 1-800-656-HOPE (4673) kaj proponas konsilon kaj informon per ilia retpaĝo. Vi povas trovi pliajn helpservojn ĉi tie aŭ kontrolu la retajn rimedojn ĉe Safe Horizon, ULifeline (por studentoj), kaj Safe Helpline (por tiuj kiuj laboras iel por la armeo). HelpPRO enhavas serĉeblan dosierujon de terapiistoj en Usono.
Childhelp hotline proponas porinfanan subtenon en mistraktadaj familioj en Usono kaj Kanado. Dosierujo de Kanadaj seksperfortkrizaj centrejoj kaj porvirinaj centrejoj troviĝas ĉe la CASAC retpaĝo kaj ReachOut proponas postseksperfortan subtenon en Aŭstralio.
Viraj travivantoj de seksperforto povas trovi informojn kaj subtenon rete ĉe malesurvivor.org kaj 1in6.
En Usono, la National Suicide Prevention Lifeline prizorgas plentempan subtenon, kaj la Trevor Project (1–866–488–7386) proponas primemmortigan telefonan helpservon por samseksemulaj kaj dubadantaj junuloj. Listo de telefonaj helpservoj troviĝas ĉi tie. Befrienders provizas senjuĝan subtenon por malhelpi memmortigon tutmonde.
Kelkaj fazoj de via menstrua ciklo povas pliintensigi mensosanajn problemojn kaj streĉon. Elŝutu Clue por havi bonan superrigardon de viaj simptomoj kaj kompreni vian korpon pli bone.