Ne eblas ne scii pri la nuntempaj novaĵoj pri rifuĝintoj. Plejparte de orienta Afriko kaj Afganio, ili vojaĝas al diversaj eŭropaj landoj, fuĝante militon kaj subpremadon en siaj hejmlandoj. Nun pli ol iam ajn homoj ĝenerale konsciiĝas pri rifuĝintoj, sed estas granda ŝanco, ke multaj homoj simple tristumos legante la novaĵojn kaj poste rekomencos ignori la situacion. Tial ni decidis kolekti kelkajn konsilojn, pri kiel vi povas helpi. Ni volonte akceptos pliajn konsilojn en la komentejo. Informiĝu pri la faktoj Por eviti misgvidiĝi de fipolitikistoj kaj amaskomunikiloj, endas iom esploradi kaj lerni la faktojn. Ekzemplo de tio estas, ke …
2
Pri nia agado dum SES
La teamo de Egalecen ĉeestis SES (Somera Esperanto Studado), ĉifoje en Martin, Slovakio, kaj ni multe agadis tie. Jen en la suba video vi povas vidi pri niaj programeroj, kiujn ni ankaŭ rapide klarigos ĉi tie. Baldaŭ estos IJK (Internacia Junulara Kongreso), kaj ni planas tie ripeti kelkajn de ĉi tiuj programeroj, kaj ankaŭ fari iujn aliajn, do se vi volas gustumi ilin antaŭe, certe plu legu!