9

Genroneŭtralaj necesejoj

Ariel Bonkorpa Rimedoj, transgenraj aferoj

Ĉi tiu artikolo estas nova rimedo de nia blogo. Por vidi aliajn rimedojn, ekz. sekurspacan regularon, informojn pri enhavavertoj ktp., klaku la rubrikon ‘Rimedoj’ supre. Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio. Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage. Se vi estas …

9

Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj

Ariel Bonkorpa Rimedoj

Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.   Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.

Enhavavertoj

Ariel Bonkorpa Rimedoj

Ĉi tio estas la unua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.   Ĝenerala Enkonduko al Enhavavertoj Originale verkita en la angla de Talitha Kearey, tradukita per Rolando Enhavavertoj/antaŭavertoj (de la angla ‘trigger warning/content warning’) estas maniero, per kiu oni povas sciigi al homoj, ke oni parolos pri sentemaj aferoj, kiuj pro diversaj kialoj homoj eble ne volos alfronti tiutempe. Unu el la kuntekstoj, en kiu la uzo de enhavavertoj estiĝis, estas diskutoj de …