Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem, mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, …
Egalecen Podkasto #02: Alirebleco
La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie. Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com Abonu la podkaston per la RSS-fluo. [soundcloud url=”https://api.soundcloud.com/tracks/347148376″ …
Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa
Antaŭ proksimume du semajnoj okazis semajnfina renkontiĝo de JEB (Junularo Esperantista Brita), kiun mi organizis. Kvankam mi jam antaŭe kunorganizis renkontiĝojn kaj programerojn, ĉi tiu estis mia plej granda entrepreno ĝis nun. Ĝi montriĝis tre internacia renkontiĝo, kun partoprenantoj de Nederlando, Germanio, Svedio, Slovakio, kaj Francio (kaj eĉ Britio!). Aparte mi volis, ke la renkontiĝo estu alirebla kaj diverseca, kaj mi pensas ke mi sukcesis pri tiu celo. Tamen, neniam ĉio iras laŭplane, kaj mi mem agnoskas, ke mi foje eraris aŭ fuŝis. Tial mi en ĉi tiu artikolo prezentos al vi kvin konsilojn, pri kiel certiĝi, ke via venonta aranĝo estu …
Pri Egalecen kaj malegaleco dum la pasinta UK
Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi: Karaj, Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo. [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia …
Kontrollisto pri Alirebleco
Ĉi tio estas la dua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte. Ĉi tio estas listo de kontrolindaj aferoj, kiam oni aranĝas eventon aŭ programeron, por ke ĝi estu kiel eble plej alirebla por ĉiuj. Mi uzos la vorton ‘aranĝo’ por signifi kaj eventojn kaj programerojn ene de eventoj. Kompreneble ĉi tiuj punktoj ne ĉiuj estos atingeblaj por ĉiu aranĝo, sed indas informi ĉeestantojn, pri kio disponeblos kaj kio ne. …