Enhavaverto: seksismo, seksumado, manipulemo en amrilatoj. Lastatempe mi iom pli profunde demandis min pri pluramemo, kaj pri tio mi volas rakonti al vi. Indas komenci menciante, kia estis la evoluo de mia sinteno pri tiu ĉi temo. Antaŭ iom da jaroj mi tute ne konis la fenomenon, kaj do ne povis havi apartan opinion; fakte mi unuafoje aŭdis pri ĝi dum mia unua E-renkontiĝo, kiam unu el la programeroj estis ĝuste diskutrondo pri pluramemo. Mi memoras ke mi preskaŭ hazarde eniris la ĉambron kie ĝi okazis, sen vere voli partopreni, sed la gvidanto invitis min aliĝi, kaj tiel mi sidis aŭskultante la aliajn …
3
Poezia Angulo #1 – Duumeco
En Egalecen ni volas prezenti ne nur artikolojn al vi, sed ankaŭ pensigajn artaĵojn, kiuj rilatas al niaj celoj kaj ideoj. Ĉisemajne ni prezentas poemojn pri la temo ‘Duumeco’. La unua estas de Rolando Bonkorpa, unu el niaj kontribuantoj, kaj la postaj du de Jorge Camacho, konata verkisto en Esperantujo. Enhavavertoj por la poemoj: seksumado, generilvortoj. knab*o ravis mian koron knabiĉo havis belan pugon kaj piĉon kaptis l’okulon bela knabin’ penetradis min ĝis noktofin’ – Rolando Bonkorpa homgamo internigrokajblanka flukontinu’ interjinokajjanga. tasko poemojn, pentraĵojn, statuojn verkitajn duale, duume, ni re-spektu, reverku per gam-idiomo novabruptalume. – Jorge Camacho