Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi: Karaj, Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo. [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia …
Feminisma Arto en Bratislavo
Ĉi somere, la teamo de Egalecen vizitis la artan ekspozicion Fem(inist) Fatale. Ĝi estas unika, ĉar temas pri la unua eksplicite feminisma ekspozicio kiu iam ajn okazis en Slovakujo. Por rememori la belan someran travivaĵon kaj kundividi ĝin kun vi, ni pretigis la jenan videon. Se vi volas vidi iom da bildoj de la ekspozicio (kaj legi pri ĝi en la slovaka kaj la angla), vi povas fari tion en ĝia retejo. Kaj ne forgesu aboni nian kanalon! 😉
Poezia Angulo #4
Enhavaverto: homofobio Hodiaŭ ni prezentas al vi emociplenan tekston verkitan de Tiĥi, kiu trafe kaptas la sperton esti GLAT-a en socio kiu tion ne akceptas. Blato Mi ploras por mia neniam ekszistinta aliseksemo. Ĉi tiu afero fojfoje ŝajnas kiel pusa vundo, infekto sen fino. La Granda Bakterio formita de ilia malamo, iliaj mensogoj kun kiuj oni nutris min kaj trinkigis min kun acidiĝinta vino dirinte ke ĝi estas nektaro. Iliaj veroj mortigis mian homecon. Almenaŭ ili provis. Por ili mi estas nur blato. Ĉar al tiu aĉa kreaĵo estas permisita ekzisti nur for de rigardo, for de konscio. Ili diras: …
Monataĵoj kiel artaĵoj
Enhavavertoj: menstruo, transfobio, sango. Period Project (esperante “Menstrua projekto”) estas interesa nova artprojekto kiu uzas menstruan sangon kiel materialon por esplori kaj malstabiligi la rilatojn inter genraj roloj, socia justeco kaj homa biologio. Ni ĝojas prezenti al vi la projekton pere de intervjuo kun ĝia kreanto, Anĝel. Vi povas sekvi ĝin ĉe Tumblr kaj Facebook.
Poezia Angulo #3 – Forstreka poezio
Kiel vi scias, ni multe agadis dum SES kaj IJK. En unu el niaj programeroj, Radikalaj Manartaĵoj, pluraj el ni decidis krei forstrekajn poemojn. Tiu fenomeno estas pli vaste konata sub la angla nomo “Blackout Poetry”. Mallonge, ĝi estas speco de poezio, en kiu oni prenas iun jam presitan materialon (ekz. ĵurnalon, revuon, faldfolion) kaj forstrekas vortojn, kreante poemon per la lasitaj vortoj. Pli detale vi povas legi pri tio ĉi tie. Ni havis iom strangan materialelekton por nia sesio – ĉiu krom unu de la ĉisemajnaj poemoj venas de faldfolioj de la Bahaa religio. Vi povas legi la poemojn …
Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter
Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin. Varbobildo de la evento
Mi estas fenestro
Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio. Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj …
Kontakt-improvizado: danco, kiu pensigis al mi pri konsento
Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri mia unuafoja partopreno en marmelado de Kontakt-improvizado… ĉu vi scias kio ĝi estas? Laŭ la Vikipedia difino: “Ankaŭ nomita “danco-kontakto”, [Kontakt-improvizado] estas speco de improvizita danco, unu el la plej konataj kaj karakterizaj formoj de la postmoderna danco. En ĝia praktiko, la punktoj de fizika kontakto inter almenaŭ du dancistoj iĝas la deirpunkto de esplorado farita el improvizitaj movoj. Preter la punktoj de fizika kontakto, gravas ankaŭ la ĝenerala kontakto (aŭda, kineta, percepta kaj emocia) de la dancisto kun riaj kunuloj, kaj kun kio estas ĉirkaŭe (la grundo, la spaco, la forto de gravito, ktp). Dum ekzercado aŭ atelieroj, la improvizaĵoj de danco-kontakto …
Poezia angulo #2 – du poemoj de Paulo Silas
Enhavavertoj por la poemoj: mencio de dikeco, mencio de generiloj. Hodiaŭ ni prezentas al vi du poemojn de nia leganto kaj amiko Paŭlo Silas, el Brazilo. La unua troviĝas en ria retpaĝo, la dua estis verkita omaĝe al nia blogo Egalecen… koran dankon pro tiu ĉi ĉarma donaco! Pliajn poemojn pri samseksemeco verkitajn de Paŭlo vi povos trovi en ria blogo. Egalaj Vi estas maldika; vi, dika kaj vi, preskaŭ normala. Mi estas nedika. Aŭ: nemaldika. Jes, laŭnatura. Ni estas egalaj laŭ nia peso opresa. Ĉu memestimopravigo? Ja! Morgaŭ, mi vin memorigos, ke min vi ne forgesu. Zorgigas min, ĉu mi forgesos …