2

Kiel mi lernis akcepti mian aspekton.

Egalecen korpa pozitiveco

Jen rakonto, kiun sendis al ni leganto de la blogo. Enhavaverto: korpa hontigado, ĉikanado, kultura alpropriigo. Mi ŝatus rakonti al vi mian personan historion pri mia aspekto kaj la socio. Mi estas ino kaj sufiĉe frue mia aspekto iĝis en la centro de socia atento. Kiam mi estis en lernejo, mi ne ŝminkis. ne tro interesiĝis pri modo kaj aĉetado de vestaĵoj kaj estis tre malgranda kompare al aliaj knabinoj. Kiam ĉiuj aliaj knabinoj jam havis mamojn, miaj nur iomete komencis kreski. Mi estis sana homo, mi kreskis kun rapideco kiun elektis mia korpo kaj estis tute normala, ja ne …

2

Kion vi devus scii pri halovenaj kostumoj

PK ĉiutaga vivo

Enhavaverto: hontigado laŭ aspekto (slut-shaming), objektigo de virinoj. Antaŭ kelkaj tagoj oni festis Halovenon. Hodiaŭ ĝin festas ankaŭ Egalecen, nome per pensigi vin pri seksismo ligita al halovenaj kostumoj. Ĉu kaj kiel vi festas Halovenon dependas de tio kie en la mondo vi loĝas. Mi ŝajne la unuan fojon en la vivo surmetis halovenan kostumon antaŭ du jaroj, ĉar mi tiam troviĝis en Norda Ameriko, kie tia tradicio fortas. Sed eĉ se vi en via lando neniam spertis ĝin realvive, vi plej verŝajne multfoje vidis ĝin en la televido, do vi rekonos la aferojn pri kiuj mi parolos. Ĉiukaze, antaŭ …