Blua Lundo – ĉu nova ferio?

Ariel Bonkorpa Aktuale, Amaskomunikiloj

Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita! “ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?” Do mi guglis, kaj refreŝigis la memoron: Blua Lundo (‘blua’ signifante ‘trista’) estas “tago”, unue dokumentata en 2005 ĉe Sky Travel, brita novaĵfabriko. Laŭ iuj kvazaŭsciencaj formuloj, oni kalkulis la ‘plej tristan tagon de la jaro’, almenaŭ en la norda hemisfero, uzante la jenajn kondiĉojn: vojaĝdaŭro, malfruoj de publikaj veturiloj (ofta okazo en Britio), tempo farante kulturajn aktivaĵojn, tempo malstreĉiĝante (kaj respektive streĉiĝante), tempo …

2

Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa

Ariel Bonkorpa Movado, Organizado

Antaŭ proksimume du semajnoj okazis semajnfina renkontiĝo de JEB (Junularo Esperantista Brita), kiun mi organizis. Kvankam mi jam antaŭe kunorganizis renkontiĝojn kaj programerojn, ĉi tiu estis mia plej granda entrepreno ĝis nun. Ĝi montriĝis tre internacia renkontiĝo, kun partoprenantoj de Nederlando, Germanio, Svedio, Slovakio, kaj Francio (kaj eĉ Britio!). Aparte mi volis, ke la renkontiĝo estu alirebla kaj diverseca, kaj mi pensas ke mi sukcesis pri tiu celo. Tamen, neniam ĉio iras laŭplane, kaj mi mem agnoskas, ke mi foje eraris aŭ fuŝis. Tial mi en ĉi tiu artikolo prezentos al vi kvin konsilojn, pri kiel certiĝi, ke via venonta aranĝo estu …

6

Sinamado kaj la fabrikejigo na universitatoj

Ariel Bonkorpa Aktivismo, ĉiutaga vivo

Permesu, ke mi hodiaŭ priparolu iun aktivaĵon de mia persona vivo. Mi studas ĉe Kembriĝo en Anglio. Ni havas tri trimestrojn po ok semajnojn longaj, male al preskaŭ ĉiuj aliaj britaj universitatoj, kiuj havas trimestrojn ĉirkaŭ dekdu semajnoj kun meza ‘Reading Week’, semajno sen labortaskoj por legadi kaj ripozi. En Kembriĝo estas frazo ‘Week Five Blues’ (‘Kvinasemajna Malĝojo’), kiu riferencas la fakton, ke estas fenomeno de malĝojiĝado dum la kvina semajno de la trimestro. Ke tio estas rekonata afero indikas, ke estas grava problemo pri mensa sano ĉi tie. Mi fakte loĝas ĉi tie