Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo. La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita …