3

La ĉeĥa versio de la numero ”Genra Revolucio” de National Geographic estas senskrupule transfoba

PK transgenraj aferoj

Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio Eble vi jam aŭdis, ke la prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj kies genra identeco ne apartenas al la normo. Tamen, National Geographic estas publikigata en pluraj landoj kaj pluraj lingvoj, kaj ĉiam ekzistas iuj diferencoj inter la unuopaj landaj versioj. Se temas pri la januara numero, mi estis ŝokita kaj seniluziiĝinta kiam mi malkovris ke la ĉeĥa versio nur antaŭenigas negativajn stereotipojn kiujn ĝi devintus disŝiri. Pli detale verkis pri tio aktivuloj de la ĉeĥa organizo Trans*parent, forme …