Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi: Karaj, Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo. [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia …
Parizo – en kunteksto
Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto Mia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la …
Pri esti blanka GLATulo inter rifuĝintoj aŭ: Kiel defendi la okcidenton kontraŭ islamigado
De Severino Matenruĝo Enhavaverto: rasismo Hodiaŭ mi estis en la stacidomo de Rostock, Germanio, unu horon, volinte vojaĝi al mia matrino. Tie jam multajn tagojn helpantoj dum sia libera tempo zorgas pri la rifuĝintoj, kiuj aŭ volas vojaĝi al Svedio, aŭ resti en Germanio. Jes, ili ĉiuj devas uzi sian liberan tempon kaj propran monon por tio, ĉar la germana ŝtato – malgraŭ kiel evidente ŝajnas ekstere – tute ne pensas pri helpi al iu, ne pensas ke estus necesa disponigi pli da laborforto por registrado, kiam la rifuĝintoj devas resti plurajn tagojn sen akvo kaj manĝado antaŭ la registrejo …
Kontraŭdiskriminacia teamo helpos haltigi seksĝenadon en Esperantujo
Enhavaverto: seksĝenado. La Novjaro rapide proksimiĝas, kaj kun ĝi ankaŭ unu el la plej grandaj junularaj renkontiĝoj, JES. De kelkaj sociretejaj anoncoj mi eksciis ke en la ĉijara JES nin atendas interesa novaĵo – nome, funkcios tie tielnomata kontraŭdiskriminacia teamo. Ni volis scii pli, do ni petis na Tabea, kiu respondecas pri la teamo, respondi kelkajn demandojn pri ĝi kaj pri kial ĝi bezontas. Bonvolu klarigi kio estas la kontraŭdiskriminacia teamo. La kontraŭdiskriminacia teamo konsistos de volontuloj adreseblaj kaze de seksĝenado, perforto aŭ diskriminaciaj spertoj dum la aranĝo. Ni provos solvi la konfliktojn en la rolo de eksteraj interuloj, kiuj …