Egalecen kongresas

Egalecen Aktivismo, Aktuale, Movado

De la 23a ĝis la 30a de Aŭgusto 2016 okazis la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en Nitro (Slovakujo) . El la teamo de Egalecen, Manuela kaj Paŭlina partoprenis la eventon, kaj nun ni ŝatus kundividi kun niaj legantoj kelkajn rakontojn kaj impresojn pri ĝi, per tiu ĉi raporto. Jam dum la alventago ni havis la eblon iom “Egalec-umi” dum la Movada Foiro: tie, kvankam ni ne havis propran tablon, ni kaptis la okazon por babili kun reprezentantoj de aliaj organizoj, renkonti kelkajn el niaj legantoj, kaj disdoni kelkajn el la printitaj libretoj de Egalecen. La plej rimarkinda afero estas …

9

Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj

Ariel Bonkorpa Rimedoj

Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.   Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.